Posts

Showing posts from September, 2012

Racio kaj vivoĝojo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio racio_sentoj.mp3 Listen on Posterous Ekvilibro inter koro kaj cerbo feliĉigas, nova libro montras vojojn al tio. Transpontigi la malfacile transireblan abismon inter racia scio kaj intuicia sentado provas Inge Patsch, inspirita de Viktor Frankl, en la libro "La logiko de la koro". Laŭ la vivofilozofio de Viktor Frankl, la fondinto de la logoterapio kaj ekzistada analizo, ŝi estras la Instituton por Logoterapio kaj Ekzistada Analizo en Innsbruck, Tirolo. La aŭtorino priskribas, parte en formo de dialogoj, diversajn situaciojn el la ĉiutaga vivo en kiuj la legantoj povas rekoni sin mem kaj kie la leganto povus eventuale lerni el tio trovi sencon de la vivo. La plej grandan obstaklon ĉe tio la logoterapiistino vidas en tio ke la plej multaj homoj atribuas al la racio pli da valoro ol al la sentado. La teknika pensado kiu akcentas precipe la funkciecon ne trovas multe da spaco por la personaj ecoj de

Agado por malrapideco

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio agado_malrapideco.mp3 Listen on Posterous "Malrapida" hodiaŭ sonas kvazaŭ kiel insulta vorto. Malprave, opinias Martin Liebmann, estrarano en germana asocio por la prokrastado de la tempo. Li kontraŭstaras al la ĝenerala plirapidiĝo: "Mi trovas ĝuon en malŝparo de tempo". Kiam Martin Liebmann volas amuziĝi li permesas al rapidemulo avanci ĉe la kaso de supermerkato (superbazaro). "Al tiu homo mi diras: 'Se vi vere havas tiom da okupoj, bonvolu. Mi havas ĉiun eblan tempon.'" Liebmann ne havas strangan komprenon pri humuro, sed tute specifan vidon al la rapideco. Li sidas en la estraro de la asocio por la prokrastado de la tempo, de la jaro 2003 li estas ties membro. La asocio prenis sur sin la taskon instigi la homojn al konscia okupiĝo pri la tempo. "Temas pri la ideo de vivokvalito", diras Liebmann. Vivokvalito por la membroj en medio de ĝenerala plirapidiĝo signifas

Tago de la Radio

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo tago_radio.mp3 Listen on Posterous Unu el la plej vivecaj rememoroj de mia infana tempo, antaŭ preskaŭ sesdek jaroj, estis la kunsido de miaj geavoj antaŭ radiaparato, por aŭskulti radiĵurnalon kaj felietonajn radiajn teatraĵojn, vespere. Tiuj momentoj estis por mi preskaŭ magiaj, ĉar formiĝis en mia menso, pere de la bruoj, kiuj alvenis el tiu ligna skatolo, plej intensaj fantazioj. Mi do ĉiam konservis pri radio  respektoplenan senton. Je la 25-a de septembro oni celebras en Brazilo la "Tagon de la Radio". Mi ŝatus scii, ĉu en aliaj landoj oni faras simile. La invento kaj tuja funkciigo de radio en la fino de la 19-a jarcento signifis gravegan progreson en la monda komunikado, same gravan kiel tiun de televido, jardekojn poste. La mirindan eltrovon faris Guglielmo Marconi, en Italujo, kaj Pastro Roberto Landell de Moura, en Brazilo,

Pri la evoluo de la homa cerbo (I)

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo evoluo_cerbo_1.mp3 Listen on Posterous Unua el du partoj En la supraj ilustraĵoj la solaj veraj faktoj estas, ke multaj el la nuntempaj posteuloj de la klaso "mamuloj", ordo "primatoj", familio "homedoj", genro "homo", specio "homo sapiens", subspecio "homo sapiens sapiens" suferas pro troabunda pezo kaj pro kompu-fona-dependo-manio. Ĝenerale, oni emas ordigi la nombrajn tipojn de "homoj" ekzistintajn en la malproksima pasinteco en linia tempa sinsekvo, opiniante, ke en certa periodo ekzistis ununura tipo de homo, kiu daŭre evoluiĝis al pli bona kaj evoluinta estaĵo, kiu fine anstataŭigis la antaŭan modelon. Tio estas kolosa eraro. Pli-malpli ekde antaŭ du milionoj ĝis 12 miloj da jaroj, en ĉiu specifa periodo, vivis sur la kontinenta bloko "Afriko-Azio", samtempe ka

Ruĝa vino - ĝuinda kaj sanakcela

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio rugxa_vino.mp3 Listen on Posterous Glaseto da ruĝa vino tenas vin sana - tion multaj homoj pensas. Kio estas la vero pri la multe laŭdata porsana utilo de la vinbera suko? Ĉu en gastejoj, ĉu okaze de la 85-a naskiĝtago de la avino, ĉu en la gazetaro - de jardekoj la homaro diskutas pri la laŭdire tiom sanakcela vespera glaseto da vino. Tiun supozon subtenas jen kaj jen novaj sciencaj studoj, sed ofte estas nur deziro: Kial foje ne finfine io kio donas agrablan senton, ne servu ankaŭ por la sano? Laŭ aktuala verdikto de la Eŭropa Kortumo tamen tiu supozo ne estas simple daŭrigebla. La kortumo verdiktis ke pro la enhavo da alkoholo de vino - ekde 1,2 volumprocentoj - tiaj eldiroj pri sanakcela efiko ne estas akcepteblaj. Sed tamen rilate al la pozitiva efiko de vino ne nur temas pri mito. La supozo ke glaseto da vino estas bona por la sano havas sian originon ĉe la tiel nomata "franca paradokso". Dum la 19

Moderna hejma laborejo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio hejma_laborejo.mp3   Listen on Posterous Eviti ŝtopitan trafikon survoje al la laborejo, neniuj stresigaj gekolegoj, libera mastrumado de tempo: Multaj hejmaj laborantoj ekscitiĝas kiam ili parolas pri sia hejma laborejo. Sed ankaŭ hejma oficejo ne estas tute senproblema. Hejma oficejo estas laborejo en la propra domo. Kiu jen kaj jen vespere ankoraŭ forsendas poraferan retmesaĝon aŭ kiu sidas dum semajnfino profesicele hejme ĉe la komputilo, tiu ne jam estas hejma laboranto. Por vere havi hejman oficejon la labordonanto devas certigi ke la laboranto disponas pri ergonomia laborloko kaj ne eble nur sidas ĉe la kuireja tablo. Tio kompreneble necesigas havi hejme taŭgan sidlokon. En Germanio laŭ aktuala studo de opiniesplora instituto ĉiu tria laboranto (35 procentoj) laboras jam tuttempe aŭ partatempe hejme. Tamen nur tre malmultaj laborantoj daŭre sidas ĉe la hejma komputilo. Eble nur ĉiu deka laboranto tie laboras du

Sana soifo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio sana_soifo.mp3 Listen on Posterous Miloj da publikaj kranoj por trinkakvo laŭplane konstruiĝos dum la venontaj jaroj en Nederlando ĉe stacidomoj kaj sur placoj. La senkosta akvo laŭcele helpu kontraŭbatali la tropezon de gejunuloj kaj instigi la enloĝantojn al trinkado - kaj tiel la projekto povos kontribui al malaltigo de la kostoj de la porsana sistemo. Dum la nacia festotago svarmis miloj da turistoj sur la centra placo de Amsterdamo Leidseplein. Kaj kiam Ajax Amsterdam fariĝis ĉampiono  la adeptoj de tiu futbala skipo festis tie. Pli centra loko ne ekzistas en Nederlando. Tie meze en Amsterdamo de unu jaro staras publika akvokrano. Turistoj tie replenigas siajn botelojn, kuremuloj tenas sian kapon sub la kranon kaj preterpasantoj lavas siajn manojn. Tiaj publikaj akvokranoj baldaŭ staros en tuta Nederlando. Organizaĵoj kaj municipoj tiel volas eviti rubon kaj protekti la medion. Krome la senkosta akvo helpu ŝpari

170 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio

Image
  170 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio Tagmeze de la 20-a de septembro (laŭ eŭropa tempo) la Esperanto-vikipedio http://eo.wikipedia.org atingis 170 000 artikolojn. Ĝi aktuale tenas lokon 27 kompare kun naciaj vikipedioj, antaŭ ekzemple la dana, serba, litova kaj hebrea versioj, http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Internacia_Vikipedio#Pli_ol_100_000_artikoloj Ĉiuhore estas ĉ. 10 000 paĝorigardoj ĉe la Esperanto-versio de la tutmonde konata vikipedio. Laŭ la ofteco de uzado Esperanto okupas lokon 41, apud tagaloga, estona kaj hinda versioj. La vikipedio bone montras la eniron de Esperanto en la modernan tempon, komune kaj samrajte kun aliaj lingvoj. Indas memori, ke antaŭ la ekesto de la vikipedio ekzistis neniu ĝenerala Esperanto-enciklopedio kaj la pri-esperanta Enciklopedio de Esperanto venis el la jaro 1934. La Esperanto-vikipedio tiurilate ne estas unika projekto -

Du surprizaj aplikaĵoj por kompufonoj

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Surprizaj_aplikajoj.mp3 Listen on Posterous Senpagaj perkompufonaj servoj Lastatempe mi malkovris en mia lando du tiklajn kaj ruzajn servojn senpage uzeblajn per kompufonoj kaj tabletaj komputiloj. La unua nomiĝas "Hulyo" kaj temas pri la sola komputila aplikaĵo en Israelo kaj verŝajne en la tuta mondo, aparte dezajnita por specialaj vojaĝŝatantoj: homoj kiuj deziras flugi por vidi la mondon je plej favora prezo. "Hulyo" estas interrete konektita kun la provizantoj de flugbiletoj kaj informas pri lastmomentaj ofertoj de flugbiletoj rilataj al preferataj vojaĝceloj. Tio ĉi nur kelkajn horojn antaŭ la foriro de la aviadilo sed la prezo de irrevena bileto estas triono aŭ foje eĉ kvarono de la normala prezo. Oni surloke povas mendi la bileton, senriske pagi la tre allogan prezon per kreditkarto kaj ricevi la rilatan konfirmon.

Enigaj metodoj por esperantaj literoj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio enigaj_metodoj.mp3 Listen on Posterous Antaŭ nelonge aperis informo en "Libera Folio" ke ekde la venonta versio de la mastruma sistemo "Android" por kompufonoj tie estos elektebla surekrana Esperanto-klavaro. Lige kun tiu informo ekestis diskuto pri la diversaj metodoj enigi esperantajn literojn sur ekranaj kaj sur fizikaj klavaroj. Por tiu nova surekrana E-klavaro la kreinto Jacob Nordfalk elektis la plej komfortan metodon: Oni ricevas supersignitan literon per unu butonpremo. Necesas nur premi la fingron sur la koncernan virtualan klavon kiu montras la supersignitan literon. Tamen tiu metodo taŭgas nur por virtualaj klavaroj, fizikaj klavaroj aliflanke havas klavararanĝon laŭ iu nacia normo. Ne havas sencon alikonstrui tiujn klavarojn por Esperanto, do necesas produkti la koncernajn literojn ekster tiu norma aranĝo per kromaj metodoj. La plej malnova metodo estas la uzo de senpaŝa klavo. Tio funkci

Stranga artisto Arthur Bispo do Rosário

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo artisto_rosario.mp3 Listen on Posterous See the full gallery on Posterous De la 7-a de septembro ĝis la 9-a de decembro 2012 okazas en la urbo San-Paŭlo, Brazilo, unu el la plej gravaj kultureventoj  en Latinameriko: la 30-a Bienalo de Arto. En la vastega ekspoziciejo Ibirapuera staras preskaŭ 3000 verkoj de 111 artistoj, sub la kuratoreco de venezuela fakulo Luis Pérez-Oramas, kiu respondecas pri la latinamerika sekcio de Muzeo de Moderna Arto en Novjorko.  La titolo de la evento estas "Baldaŭeco de poetikoj", kaj la kuratoro klarigas, ke ĝi ne estas temo, sed "preteksto por pripensado, por proponi demandojn". Por la elekto de la verkoj, oni konsideris precipe multoblecon, ripetiĝadon kaj ŝanĝiĝemon de poetiko en la moderna mondo.      Unu el la omaĝataj artistoj en tiu evento estas la stranga Arthur Bispo do Rosário. Ti

Futbalo kaj Vintrosportoj en Esperanto

Image
-- Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Verda Stelo sur la Brusto

Image
Verda Stelo sur la brusto de Julio BAGHY #59 en la poemaro La vagabondo kantas (1937) Verda Stelo sur la brusto iom palas pro la rusto. Mi ne estas purigisto; estas mi esperantisto. Kuŝas ie sub tegmento "Netuŝebla Fundamento". Tuŝu ĝin nur la Mefisto; estas mi esperantisto. Polvkovrite sur bretaro putras mia SAT-vortaro. Tedas min la vorto-listo; estas mi esperantisto. Gramatikon mi ne konas kaj gazeton ne abonas ... Librojn legu la verkisto; estas mi esperantisto. Mi parolas kun rapido: "Bonan tagon! Ĝis revido!" Ĝi sufiĉas por ekzisto; estas mi esperantisto. Pionirojn mi kritikas, la gvidantojn dorne pikas kaj konspiras kun persisto; estas mi esperantisto. Por la venko mi esperas, sed nenion mi oferas. Mi ne estas ja bankisto; estas mi esperantisto. Se baraktas en la krizo, la movado, organizo helpas mi nur per rezisto; estas mi esperantisto. Flugas per facila vento el la buŝo Nova Sento. Ĝi sufiĉas por sofisto; estas mi esperantisto. Post

Informoj pri Poznano - 3a sesio - Sept. 2012

Image
  Saluton, karaj. Mi sendas al vi ege grandan brakumon el la agrabla vetero de la Poznana ekaŭtuno. Ni brazilanoj alvenis al Pollando lastan vendredon posttagmeze. Bedaŭrinde, nia kara Leysester Miró ne povis veni pro sanaj problemoj (Bonsanon, kara!!!). Do, partoprenas la ĉi-fojan sesion mi (Leandro FREITAS), Ivan COLLING kaj sia edzino Rita, kaj Guilherme JARDIM - kiu kunportis ankaŭ sian edzinon kaj dek-jaran filinon.   Dimanĉe okazis 3 ekzamenoj (Morfologio k Sintakso, Komunikado kaj Interlingvistiko), pri la 5, kiujn ni devas trapasi dum la nuna semajno. Ĝoje ni bone sukcesis, kaj morgaŭ ni ekzameniĝos pri Literaturo II kaj Gramatiko I.   La ĉi-semestraj stud-temoj estas ege interesaj: Leksikologio kaj Semantiko, Gramatiko II, Literaturo III kaj Interlingvistiko II. Fakte, nun ni studas Interlingvistikon II. La profesorino Vera BARANDOVSKA-FRANK gvidas nin tra la gramatiko de l

Malfacile komprenebla ekonomio

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio ekonomio_malfacila.mp3 Listen on Posterous La ekonomio estas stranga afero. Estas malfacile kompreni ĝin. Kaj se temas pri la financa sistemo, tiu kompreno estas preskaŭ neebla. En mia vivo ekonomio ludas gravan rolon. Mia faka kleriĝo komenciĝis kiam mi estis 14-jara kaj ekfrekventis la t. n. "komercan akademion", kiu estas 5-jara supra lernejo kiu finiĝas per maturec-ekzameno. Oni ricevas tie jam tre bonan komprenon pri la funkciado de la ekonomio, ĉar oni havas tie kaj teoriajn kaj praktikajn fakojn pri ekonomio kaj kompreneble ankaŭ ĝenerale klerigajn fakojn. Post tiu lernejo  mi ekstudis entreprenan mastrumadon kaj akiris pli da scio pri la diversaj leĝoj de la ekonomio, ekz. pri la leĝoj de la merkato. Dum tiu tempo mi ja estis ege aktiva esperantisto kaj partoprenis multajn kongresojn kaj renkontiĝojn kaj eĉ akiris ŝtatan diplomon pri instrukapablo de Esperanto. Post miaj universitataj studoj mi fariĝ

Biofuelo el nutraĵoforĵetaĵoj kaj pajlo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio biofuelo_pajlo.mp3 Listen on Posterous La rekordaj prezoj por fuelo akcelas la esploradon pri bioalternativoj. Esploristoj el Graz en Aŭstrio nun prezentis etike neriproĉeblan biofuelon. Ĝi estas produktata el agrikulturaj forĵetaĵoj kaj pajlo. La biofuelo 2.0 estas produktata en la Aŭstria Centro de Industria Bioteknologio (ACIB). La biofuelon oni ricevas pere de uzo de enzimoj el renovigeblaj sukeraj fontoj resp. el agrikulturaj forĵetaĵoj - lignotranĉaĵoj, pajlo kaj specialaj energiplantoj. Oni uzas enzimojn kun la nomo celulazoj. Simple dirite ĉe tiu procezo fortranĉiĝas sukero el forĵetaĵoj. La enzimoj funkcias simile al dishakilo. La longaj celulozaj ĉenoj estas transportataj tra la enzimoj. Dum tio la enzimo fortranĉas malgrandajn sukeromolekulojn de la kompareble longega celuloza ĉeno ĝis la tuta celulozo estas tranĉita al sukero. Tiu fuelo el pura bioetanolo estos matura por la merkato post 4 ĝis 5 jaroj.

Akcepti la realon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio akcepti_realon.mp3 Listen on Posterous La vivocirkonstancoj objektive varias en la mondo de loko al loko, de lando al lando. Kiel oni jam bone esploris, bonstato tamen ofte ne kongruas kun feliĉo, do homoj en riĉaj landoj ofte estas malpli feliĉaj ol homoj en malpli riĉaj landoj. Kaj la sento pri feliĉo kompreneble ankaŭ varias de homo al homo. Dum unuj sukcesas tre bone trovi sian lokon kie ili povas vivi en harmonio kun sia medio, aliaj daŭre volas ŝanĝi sian situacion por atingi ion kio tamen plej ofte estas neatingebla. Tiuj homoj revas pri iu granda celo kaj kulpigas aliajn ke ili ne atingas tiun celon. Ŝajnas al mi ke multaj esperantistoj apartenas al tiu dua kategorio. La granda celo, nome la ĝenerala enkonduko de Esperanto aŭ eĉ la "Fina Venko" estas tiel for de realiĝo ke ŝajnas sensence esperi ke la revo iam realiĝos. Tiuj revoj estas fuĝo el la realo, sed fuĝi el la realo nur provizore plibeligas la

Zamenhof rakontas sian historion

Image
La vivo de Ludoviko Lazaro Zamenhof   Kiu povus pli bone rakonti la vivon de Z., ol li mem? Jen fragmentoj de letero, kiun Z. sendis al Michaux, prezid. de la Bulon­ja Grupo, la 21. feb. 1905.   „Kara sinjoro - Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion ĉi faros,.... Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15. de Decembro 1859. Mia patro (marĝene: kiu ankoraŭ vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis ed­ukata, t. e. la lingvon rusan; mi lern­adis ĝin kun plej granda plezuro; mi revis iam fariĝi granda rusa poeto (marĝene: en la infaneco mi skri­bis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion.). Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi neniam havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed n