Posts

Showing posts from February, 2012

Kune ni estas fortaj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio kune_fortaj.mp3 Listen on Posterous Kiam antaŭ unu jaro mi komencis aŭdigi sonartikolojn mi estis tute sola. Sed bonŝance post iom da tempo aldoniĝis tri fervoraj kunlaborantoj sen kiuj la sukceso de la Esperanta Retradio ne estus imagebla. Ili pliriĉigas laŭ voĉoj kaj laŭ enhavoj la programojn kaj donas al la entrepreno internacian, eĉ transkontinentan karakteron. Jen do estas bela okazo aŭdi iliajn komentojn pri ilia kunlaboro en la Esperanta Retradio. Laŭ la sinsekvo de ilia unuafoja apero parolas: - Paŭlo Sérgio Viana el Brazilo - Andreo Bach el Pollando - Gian Piero Savio el Israelo Mi dankas al ili pro ilia fidela kunlaboro kiun ili plenumas kun granda entuziasmo. Kun ili la Esperanta Retradio povas daŭrigi la sukcesan agadon por kreskanta tutmonda aŭskultantaro. Paŭlo Sergio Viana: Impona cifero - unu jaro! La Esperanta RetRadio kompletigas unu jaron! Jen bela venko! Mi havas la honoron iomete kontribui por ĝi, kaj m

Unu jaro pruvas multe

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio jaro_pruvas.mp3 Listen on Posterous Hodiaŭ estas tago por esti kontenta. Antaŭ precize unu jaro la Esperanta Retradio komencis sian duan vivon kiel memstara sendependa ĉiutaga elsendanto de paroladoj en Esperanto. En la jaroj 1998 ĝis 2006 ĝi reaŭdigis elsendojn de Pola Radio. Komence Pola Radio ja ne uzis la interreton kiel elsendan platformon kaj do pere de la Esperanta Retradio Pola Radio atingis ne nur eŭropajn geaŭskultantojn persatelite sed ankaŭ en aliaj kontinentoj per la interreto, precipe en norda Ameriko kaj en Japanio. Tiu tasko malaperis kiam Pola Radio mem disaŭdigis siajn elsendojn ankaŭ pere de la interreto. Komence de la jaro 2006 mi decidis ĉesigi tiun agadon pro mankanta bezono. Sed kiam pasintjare la elsendoj de Pola Radio definitive ĉesis mi decidis mem entrepreni ion kaj reaktivigis la Esperantan Retradion. La privata "Pola Retradio en Esperanto" komencis elsendi nur post mia retradio kaj nun a

Laŭdo de la revoj

Image
Wisława Szymborska Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio laudo_revoj.mp3 Listen on Posterous Legi poezion estas ne neglekti sin mem, estas priatento, kuracado. Estas emi al plua aŭskultado; estas ensorbi vortojn de ludo kaj malstreĉiĝo, de engaĝiĝo kaj kuntreniĝo, de pasio kaj meditado; estas lerne alpreni tute novan rigardon sur la mondo. Ŝajnas iomete strange pensi, ke ĝuste en la nunaj, tiom alienaj, tempoj, oni bezonu poetinon kiel Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska] kaj ŝiajn versojn. Tiu ĉi fama pola poetino, Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996, forpasis, 88-jara-aĝa, la 1-an de februaro en sia domo en Krakovo post longa malsano. Szymborska persone spertis kruelan militon kaj du totalismajn sistemojn, tamen ne elektis silenton. Tuj post la fino de la dua mondmilito ŝi renkontiĝis kun la fama pola poeto Czesław Miłosz [ĉesŭaf miŭoŝ], poste Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1980, kiu profunde influis ŝian poetikon. Ĝuste pri ĝi Miłosz

Radioelsendo el Erfurt (Germanio)

Image
---------- Forwarded message ---------- From: erfurteo < erfurteo@yahoo.com > Date: 2012/2/26 Subject: [ VEKI ] Radioelsendo el Erfurt (Germanio) To: veki@yahoogroups.com Karaj samideanoj, mi invitas vin elkore sekvi nian trian RADIOELSENDON EN ESPERANTO sur la ondoj de la radiostacio Radio F.R.E.I. en Erfurto (Germanio). Ni disaudigas chiun unuan dimanchon de monato je la horo 9-a vespere (lau centreuropa tempo). La sekvonta elsendo estos en la 4-a de marto inter la horoj 21-22 . Jen la programo: * Lokaj novajhoj el la erfurta regiono (kun mallonga resumo en la germana). * Leterkesto de la geauskultantoj: en esperanto kaj en la germana (depende de la adresinto). Tie oni ne nur respondas al la leteroj, sed ankau pridiskutas la rolon de Esperanto kaj klarigos pri tiu temo. * Rubriko "Thuringiensia" (ekz. pri vidindajhoj, historiaj aferoj, personoj interesaj, elstaraj eventoj) * Lingvokurso por komencantoj (lau la libro "Mi

Tradukilo de Google akcelas Esperanton

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio tradukilo_google.mp3 Listen on Posterous Antaŭ kelkaj tagoj Boris Kolker aperigis en la uzreta forumo Soc.culture.esperanto informon pri la reta tradukilo de Google. Oni povas tie aŭ meti tekston en tekstkeston aŭ entajpi la adreson de retpaĝo kaj oni indikas pri kiu fontolingvo temas kaj al kiu lingvo la tradukilo traduku la tekston. La novaĵo estas ke inter 64 elekteblaj lingvoj nun troviĝas ankaŭ Esperanto. La tradukilo funkcias en ambaŭ direktoj: Eblas traduki tekston el Esperanto al unu el la ceteraj 63 lingvoj aŭ el unu el tiuj lingvoj al Esperanto. Mi tuj testis la tradukilon kaj konstatis ke ĝi faras jam surprize bonajn tradukojn, precipe al Esperanto. Tio kompreneble ege ĝojigas min ĉar tiel estas pli facile verki sonartikolojn surbaze de artikoloj en ajna lingvo. Ekzemple nun mi prenas germanlingvajn artikolojn kiel bazon, ĉar traduki el la germana estas por mi relative facile. Sed traduki el alia lingvo al Esperant

Manĝo kaj memoro

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo mangxo_memoro.mp3 Listen on Posterous Dum manĝopaŭzoj en esperantistaj renkontiĝoj, mi ĉiam ŝercas kun miaj gesamideanoj, en restoracioj: "Ĉu vi manĝas por vivi, aŭ vi vivas por manĝi?..." La respondoj varias, sed ni ĉiam gaje ridas. Tamen, de nun mi prenos la demandon pli serioze, konsiderante ĉi tiun informon, kiun mi legis en prestiĝa brazila ĵurnalo "La Ŝtato San-Paŭlo", antaŭ kelkaj tagoj: "Maljunuloj forperdas memorkapablon pli ofte, se ili tro multe manĝas". La artikolo raportas pri serioza scienca esploro farita ĉe 'Mayo Clinic', en Arizono, Usono. La aŭtoro, Yonas E. Geda, estas membro de la Usona Akademio de Neŭrologio. Li statistike studis la rilaton inter manĝokvanto kaj memorperdo, ĉe maljunaj homoj. Kaj li venis al la rezulto, ke se homoj pli ol 70-jaraj englutas pli ol 2100 kaloriojn tage, tiam ili

Kiu moviĝas, lernas pli bone

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio sinmovo_lerni.mp3 Listen on Posterous En nia moderna socio infanoj ne plu sufiĉe moviĝas en la libera aero. Ofte la gepatroj estas tro atentemaj kaj timas eĉ la plej malgrandan vundiĝon de la infano. Ili fariĝas tro gardemaj kaj ne permesas al siaj infanoj libere moviĝi. Sed la sinmovo estas gravega por la evoluo de la infano. La sperto pri sinmovo estas ĉiam ankaŭ sperto pri lernado. Ke sinmovo kondukas al pli bonaj rezultoj en la lernejo - tute sen aldona lernsubteno - intertempe jam estas science konfirmita, ekz. per la studaĵo Trois-Rivières. Tiu esploro kiu estis farita pri 500 kanadaj bazlernejanoj en la provinco Kebekio pruvas, ke sinmovo rilate al mensaj kapabloj ne estas taksebla kiel perdita tempo, sed ke ĝi eĉ estas esenca. La duono de la 6- ĝis 10-jaruloj ricevis po semajno 5 aldonajn horojn de gimnastiko je kosto de aliaj fakoj kiel matematiko, franca lingvo kaj natursciencoj.

Taglibro de malliberulo

Image
Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Taglibro de malliberulo, Hussain Mohammed Al-Amily , Eseoj , Esperanto por Monda Interparolado , s.j.. Teksaĵo de rememoroj el malliberejo kun personaj vidpunktoj pri nia mondo kaj precipe pri Irako, la devenlando de la aŭtoro. Prezo: 8.10 EUR., triona rabato ekde 3 ekz. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8779 Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu http://reto.uea.org -> Retlistoj

Facila recepto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Facila_recepto.mp3 Listen on Posterous Oni ne scias kiam, kaj tamen kiel ĉiam pasas tempo ankaŭ ĉi-jare. Oni povas diri - ĝi kuregas. Antaŭ kelkaj tagoj en mia naskiĝlando okazis granda manĝado de fritbuloj okaze de t.n. „grasa ĵaŭdo". Ĝi okazas ĉiujare semajnon antaŭ la fino de la karnavalo, post kiu plimulto da poloj pro sia aparteneco al kristanoj pasigos t.n. Karesmon (alidirite: la Grandan Faston). En la praktiko tio signifas, ke ili dum ses semajnoj devos rezigni ĉefe pri bruegaj baloj, kaj kelkaj eble fariĝos pli bonfaremaj aŭ meditemaj. Tamen la lastan ĵaŭdon oni manĝis ĉ. 95 milionojn da globkukoj, kiel ankaŭ estas nomataj la jam menciitaj frandaĵoj. Oni kalkulas, ke por la enspezita de miaj samlandanoj monsumo (143 milionoj da polaj zlotoj) estus aĉeteblaj pli ol 400 duĉambraj loĝejoj en Varsovio, kie la prezoj de nemoveblaĵoj apartenas

Optimistoj vivas pli longe

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio optimistoj_vivas_longe.mp3 Listen on Posterous Kiu sin sentas sana, havas pli altan ŝancon je pli longa vivo - sendepende ĉu tiu homo fumas, drinkas aŭ havas altan sangopremon. Pozitiva taksado de la propra sano estas bona antaŭdiranto por la atendebla vivodaŭro. La risko pri morto pligrandiĝas senŝtupe de la plej optimisma ĝis la plej pesimisma taksado de la propra sano. Tion eltrovis esploristoj de la universitato de Zuriĥo. Kiu respondas je la demando "Kiel vi fartas ĝenerale" per "tre bone", laŭ la studaĵo fariĝos pli aĝa ol tiu kiu respondas nur per "bone" kaj fariĝas eĉ signife pli aĝa ol personoj kun negativa sento pri la propra sano. La longtempa studaĵo esploris la vivodaŭran probablecon de 8200 testpersonoj dum la lastaj 30 jaroj. La analizo de la datumoj montris ke viroj kiuj taksas sian sanon kiel "tre malbona" havas trioble pli altan mortoriskon ol samaĝaj viroj kun la prij

La unua langobato

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio langobato.mp3 Listen on Posterous La fantazio de lingvoesploristoj volonte forglitas en la pasintecon, al la origino de ilia esplorobjekto. Kiel aŭdiĝis tio kiam niaj prauloj lernis doni signifojn al sonoj? Ĉu eble ili gruntis? Aŭ ĉu la sonoj aŭdiĝis kiel tiuj de ursoj aŭ de hundoj? Estas bedaŭrinde ke lingvo ne postlasas fosiliojn kiuj povus porti ordon en la erudician kakofonion. Aŭ ĉu tamen? Kelkaj prahomoj eble saviĝis kiel vivantaj fosilioj ĝis hodiaŭ: estas la klak-sonoj de tiuj lingvoj kiujn la usona lingvisto Joseph Greenberg nomis "Khoisan", kiam li ordigis la afrikajn lingvojn en kvar klasojn. La strangaj idiomoj de tiu lingvogrupo ne trovis lokon en la sistemo de Greenberg. Nun usonaj genetikistoj kaj antropologoj kredas ke ili trovis indikojn en la genomo de afrikanoj ke tiuj praecaj sonoj estas lingvaj postrestaĵoj de la komenco de la homa lingvo. Jam la unuaj eŭropaj vojaĝantoj al Afriko miris pri la

Konvinka parolado

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio konvinka_parolado.mp3 Listen on Posterous Kiam konatuloj demandas min kiel mi aktive pasigas mian libertempon, mi rakontas al ili ke mi okupiĝas pri la funkciigo de propra retradio en kiu mi disaŭdigas ĉiutage programojn kiuj estas aŭskultataj en la tuta mondo. Al tiu respondo sekvas la demando pri la lingvo kaj mi diras ke temas pri Esperanto. Antaŭ kelkaj tagoj okazis tia situacio: Kiam mi menciis Esperanton, la sinjorino kun kiu mi parolis, respondis: "Aĥ, tio ja estas tiu artefarita lingvo kiu ne akiris praktikan publikan signifon." Por ne kredigi al ŝi ke mi okupiĝas pri sensencaĵo mi respondis jene: "Jes, bedaŭrinde la originaj celoj por la lingvo ne estis atingitaj, sed tamen havas sencon okupiĝi pri tiu lingvo, ĉar ĝi signife levas la senton pri memvaloro. Neniu alia fremda lingvo estas tiel bone kaj altkvalite regebla kiel Esperanto". Mia kunparolantino ne voli

Progreso kostas laborlokojn - ĉu vere?

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio progreso_laborlokoj.mp3 Listen on Posterous Unu roboto pli, kelkaj kolegoj malpli: Ofte teknika progreso estas konsiderata egala al amasaj senlaborigoj. Tamen sume tiu aŭtomatismo plej ofte ne validas. Sed ja ekzistas certaj tipoj de timinda progreso. Estas pratimo de modernaj socioj ke la teknika progreso povus neniigi laborlokojn. Kaj ne mankas pruvoj: En la mezo de la 19-a jarcento la mekanika teksaparato forprenis de la tradicia metio pli kaj pli la ekonomian bazon. La mizeriĝo kiu sekvis poste estis la kaŭzo por atako kontraŭ maŝinoj kaj la ribelo de la sileziaj teksistoj en la jaro 1844. Ankaŭ el la moderna epoko eblas preni multajn ekzemplojn kiel okazis ĉe la elŝovo de bankoficistoj per monaŭtomatoj, ĉe librotenistoj per elektronikaj librotenaj sistemoj kaj ĉe produktantaj laboristoj per robotoj. Sendube teknika progreso ne nur povas konduki al profunda ŝanĝiĝo de strukturoj sed an

Memore al flugema esperantisto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo flugema_esperantisto.mp3 Listen on Posterous La proksiman 3-an de marto, okazos la naŭa datreveno de la tragika forpaso de nia samideano Gilbert René Ledon, brazila kaj origine franca esperantisto, verkisto kaj eldonisto. Parafrazante Zamenhofan esprimon mi povus aserti, ke "Koniĝas eminenta esperantisto laŭ sia verko". Ĝuste per kelkaj el liaj verkoj mi konatiĝis kun Ledon, bedaŭrinde nur post kiam trafikakcidento tragike mortigis lin kune kun lia edzino. Dezirante prelegi en nia klubo pri komputila simulilo de flugado (kiun mi pritraktos en venonta sonartikolo), mi enketis en Esperantujo por trovi materialon rilatan al aerodinamiko kaj al aviadila terminologio. Kaj tiel mi malkovris nian samideanon Ledon. Li naskiĝis en 1931 en Francujo en kamparana medio. Post sia esperantiĝo li vizitis la kabaredon de la Tri Koboldoj de Raymond Schwartz kaj e