Memore al flugema esperantisto
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
flugema_esperantisto.mp3Listen on Posterous |
La proksiman 3-an de marto, okazos la naŭa datreveno de la tragika forpaso de nia samideano Gilbert René Ledon, brazila kaj origine franca esperantisto, verkisto kaj eldonisto. Parafrazante Zamenhofan esprimon mi povus aserti, ke "Koniĝas eminenta esperantisto laŭ sia verko". Ĝuste per kelkaj el liaj verkoj mi konatiĝis kun Ledon, bedaŭrinde nur post kiam trafikakcidento tragike mortigis lin kune kun lia edzino.
Dezirante prelegi en nia klubo pri komputila simulilo de flugado (kiun mi pritraktos en venonta sonartikolo), mi enketis en Esperantujo por trovi materialon rilatan al aerodinamiko kaj al aviadila terminologio. Kaj tiel mi malkovris nian samideanon Ledon.Li naskiĝis en 1931 en Francujo en kamparana medio. Post sia esperantiĝo li vizitis la kabaredon de la Tri Koboldoj de Raymond Schwartz kaj ekaktivis en la SAT-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino Symilde Schenk Ledon kaj uzis Esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al Brazilo, kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantujo sur plej diversaj kampoj.
Konata kiel akra polemikisto kaj neŝatata de multaj pro siaj anarkiistaj (liberanecaj) ideoj, li estis simpatia homo dotata per talento kaj subtila humuro. Esperanta idealisto tamen tute malnaiva pragmatisto. Kvankam entreprenisto kaj mastro de fabriko, li akre kritikis kaj la kapitalismon kaj la komunismon, kiun li konsideris ŝtata kapitalismo.
Por dece memorigi Gilbert René Ledon mi deziras enmeti ĉi tien citaĵojn el tri liaj verkoj, kiujn mi aparte ŝatas kaj aprezas.Unua citaĵo el la politika libro "Al la tero returne", per kiu li prezentiĝis kiel "duobla verdulo": kaj esperantisto kaj naturprotektanto.
"La homo forgesis, ke la naturo ne apartenas al ĝi, sed ke ĝi apartenas al la naturo... Jen la kaŭzo de ĉiuj nuntempaj malekvilibroj, malevoluoj kaj absurdaĵoj: migrado el la kamparo, demografia eksplodo, ekologia dramo, fuŝa ekonomiko kun monkapitalismo kun kolektivecaj mitoj. ... Fronte al la nun videbla finpereo de nia kompatinda planedo, la Tero, nia vivrimedo, ... (la sola nepra kaj urĝa savo estas) ... reveni al la tero."
Dua citaĵo el la teknika kajero "IKARO NE SONĜIS, kial aviadiloj flugas", per kiu mi ĝoje lernis pri aerodinamiko kaj flugado:"Ni devas registri niajn konojn, por ke aliaj mensoj kaj manoj atingu tiujn spertojn per facilaj rimedoj. Ankaŭ per Esperanto, kiu post pli ol 100 jaroj de ekzisto ankoraŭ ne sukcesis atingi pere de ties evidenta utileco por tutmonda, sennacieca kleriĝo la latentan racion de ĉiuj homaj mensoj.
De 100 jaroj la esperantistoj verkas poeziojn, romanojn kaj epopeojn sed ne uzas sian lingvon en ĉiutaga vivo, en scienco kaj tekniko. Ĉiu kajero celas helpi al la korektado de tiu ĉi grava manko."Tria citaĵo el la libro "AVIADA TERMINARO", kiu povus esti konsiderata kiel lia esperanta testamento en la teknika kampo:
"Per tiu ĉi verko, ni intencas enkonduki Esperanton por aviada uzado en la tutan mondon, ĉar aviado estas tutmonda, kaj pro tio, ke Esperanto estis kreita por tutmonda utiligo."Mi alkroĉas ĉi tie filmeton kun kelkaj bildoj prezentantaj nian samideanon Ledon kaj kelkajn liajn verkojn. "Benata estu lia memoro!"
____________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! Programa MIA AMIKO... Participe!
Tre interesa artikolo kun sonregistraĵo.
ReplyDeleteJosef Vojáček, Ĉeĥio.