Medicina monumento

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

medicina_monumento.mp3Listen on Posterous
See the full gallery on Posterous


Ĝenerale, monumentoj estas grandiozaj, solenaj konstruaĵoj, kaj oni lokas ilin elstare en placoj kaj avenuoj. Hodiaŭ mi volas iom paroli al vi pri alispeca monumento... el papero kaj inko. Temas pri medicina monumento, se oni rajtas tiel diri. Nome, temas pri medicinrevuo, tio estas, pri la plej grava medicinrevuo en la mondo. Ĉiu kuracisto konas ĝin, miloj kaj miloj da medicinistoj abonas kaj legas ĝin regule. Temas pri la prestiĝa New England Journal of Medicine (Medicinrevuo el Nov-Anglujo), publikigata en Usono.

Ĝi estas semajna revuo, kiu publikigas plej freŝajn kaj gravajn informojn pri medicino, ĉiam kun strikte rigoraj kaj postulemaj kriterioj de scienco, en ĉiuj fakoj. La unua ĉi-jara numero de la revuo, publikigita la 5-an de januaro 2012, stampis sur la kovrilon la celebran sciigon: "DUCENT JAROJ". Efektive, NEJM estas ne nur la plej prestiĝa, sed ankaŭ la plej antikva medicinrevuo, kiu aperas seninterrompe. En la jaro 1812, du kirurgiistoj, ligitaj al la Ĝenerala Hospitalo de Massachusetts, entreprenis la unuan numeron, kun la temo: "Notoj pri brustangino". Komenciĝis tiam detalema kaj objektiva esplorado pri la homaj fiziologio kaj patologio, en tempo, kiam medicino ankoraŭ baraktis meze de superstiĉoj kaj personaj inklinoj.

En la jaro 1846 ĝi publikigis la unuan kazon de uzo de kirurgia anestezo, en kiu oni uzis eteron. Tio malfermis novan perspektivon por kirurgio. En la komenco de la 19-a jarcento, sur ĝiaj paĝoj aperis la unuaj eseoj pri la "teorio pri mikroboj", kiu kondukis al koncepto pri asepso kaj antisepso. En la komenco de la 20-a jarcento, famekonata sciencisto Ehrlich publikigis unuafoje studon pri la uzo de medikamento "Salvarsan", kontraŭ sifiliso, inaŭgurante novan eraon de medicino, kiu serĉis specifajn kaŭzojn de malsanoj. Alia rezulto de la teorio pri mikroboj estis vakcinoj. En la jaro 1928, la revuo unuafoje publikigis esploron, kiu montris, ke tabakfumado kaŭzas kanceron. En la jaro 1981, la unuan artikolon pri nova epidemio – aidoso. Ĉi tiuj estas kelkaj ekzemploj de pioniraj tekstoj, kiuj redirektis la tutmondan medicinon sur pli fekundan vojon.

Ne eblas ne rekoni la gravecon de NEJM por progreso de medicino. Ĝi ne nur informis, sed stimulis ĝisfundan analizadon, diskutadon, kritikadon, edukadon de la medicinista komunumo. En ĝi oni povis legi ĉiunumere prezentojn de "malfacilaj kazoj", ege instruajn por ĉiu kuracisto. Ĝi klare starigis la principon, ke se praktikado de medicino estas arto, ĝi devas ankaŭ baziĝi sur scienco. Alivorte, oni serĉu la "medicinon bazitan sur evidentaĵoj", kun socia respondeco.

La datrevenon de Medicinrevuo el Nov-Anglujo devas festi la tuta mondo, ne nur medicinistoj, ĉar ĝi efektive kontribuis por pli bona homa vivo. Honoron al ĝi!
________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA