Ne nur por vintraj frostoj

Teo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Ne_nur_por_vintraj_frostoj.mp3 Listen on Posterous

Dum la vintra sezono, precipe nun, kiam en Eŭropo regas fortaj frostoj, kun aparta simpatio ni etendas la manon por varmaj trinkaĵoj, kiuj helpas nin transdaŭri dum tiu ĉi tre malfavora periodo. Ne ĉiuj estas tiel bonŝancaj por povi sattrinki teon ĉe agrabla varmo de kameno. Kelkaj malgraŭ ĉio devas labori ekstere, ĉar metalaj akvotuboj aŭ reloj ofte ŝatas rompiĝi kaj tiam necesas ripari ilin. Neniu tendo efike protektas kontraŭ frosto, kiu kapablas penetri ĉion, kaj tiam taso da varma teo fariĝas vera savilo. Ni tamen forlasu ĉi-ekstremajn situaciojn, kaj imagu, ke la vivo avaros ilin al ni.

La teo havas sian 5000-jaran historion, kiam ĝiajn arbustojn malkovris la ĉina imperiestro Shen-Nung. Tamen al Eŭropo la trinkaĵo trafis nur antaŭ 400 jaroj, kiam venigis ĝin tien en siaj poŝoj maristoj servantaj en la Orienta Hindujo. Hodiaŭ por infuzi plejmulto el ni utiligas oportunajn saketojn. Interese, ke la apero de la teosaketo okazis hazarde en la 1904 jaro, kiam la usona negocisto Thomas Sullivan elsendis teospecimenojn pakinte ilin en silkajn saketojn. Se temas pri la kvanto de ĉiutage eltrinkita teo avanas britoj. Oni kalkulas, ke ĉiu averaĝa konsumanto tie eluzas ĉ. 3,2 kilogramojn da teo jare, ĉar ĉiutage sur la britaj insuloj estas eltrinkataj 175 milionoj da tasoj de diversaj specoj de la aroma infuzaĵo. La universale konata kutimo trinki teon je la 5-a posttagmeze t.n. „five o'clock" estas merito de la princino Anna Bedford. Ŝi klopodis maldikiĝi, do por elteni ĝis vespermanĝo, ŝi preferis trinki ĝuste teon. Centoj da specoj de teoj devenas de unu planto nomata ĉina kamelio. Unuopaj specoj diferencas inter si per maniero prepari la foliojn. Krom la nigra kaj verda oni mencias ankaŭ la blankan, flavan kaj ruĝan teojn. Mi nur menciu, ke la folioj de la nigra teo estas subigataj al plena fermentado, anstataŭ tio la verda estas produktata sen tiu ĉi procezo. Apartenas al ili ankaŭ velkado, mallongigado kaj sekigado de la folioj. Por ricevi la blankan teon oni bezonas junajn burĝonojn, simile kiel estas ĉe la flava speco, kies folioj tamen estas pli longe sekigataj. Tio ĉi kaŭzas iom alian guston, danke al kio ĝi estas opiniata la plej nobla. T.n. ruĝa aŭ blua fakte ne estas teoj, sed la preparataj el aliaj plantoj teaĵoj. Oni kutime trinkas la nigran teon, plej ofte en saketoj, aldonante sukeron, mielon aŭ citronon. Multaj el ni kutimas trinki teon kun lakto, kaj la poloj tre ofte, precipe dum malvarmumiĝo, aldonas citronpecon aŭ elpremitan citronsukon, kiu suko estas fonto de askorbacido. Tio ĉi unuflanke helpas kaj aliflanke damaĝas. La teo nature entenas aluminion en ĝia nealproprigebla formo. Nur kiel citrato de aluminio, ĝi povas formeti sin en diversaj histoj kaj damaĝi ilin. Ekzemple kiam tio ĉi okazas en la homa cerbo, ĝi povas konduki al la t.n. Alzheimer-malsano. Ankaŭ ne tro ĝuste estas trinki teon kun lakto, kio efikas per malkresko de ĝia bonfara antioksida influo. Kiun specon de teo elekti? La blanka teo preventas kontraŭ kancero, kormalsanoj, mildigas alergiojn kaj bremsas maljuniĝadon. La verda protektas koron, kontraŭagas la kreiĝon de t.n. ŝtonoj en la renoj, hepato aŭ urina cisto, mildigas dolorojn, malkreskigas la nivelon de ĥolesterolo, agas antibakterie kaj antiokside, plifortigas ostojn, malstreĉigas kaj refreŝigas. Laŭvice la flava teo, nomata ankaŭ la imperiestra, famas pro ĝia bonega influo je digestado, senigas je damaĝaj substancoj kaj estas tre energostimula por nia organismo. La ruĝan variaĵon valoras trinki por helpi la laboron de la hepato kaj digestadon, por malgrandigi la ĥolesterolon, purigi sian organismon kaj maldikiĝi. Kaj fine la plej riĉenhava je teino nigra teo estas trinkata pro siaj stimulaj proprecoj. Ĝi ankaŭ plibonigas koncentriĝkapablon kaj sangocirkuladon, haltigas lakson kaj stomakkataron, helpas digestadon kaj detenas evoluon de bakterioj. Neniam troigu pri la kvantoj de teo, kiun vi eltrinkas, precipe se temas pri la nigra. Trouzado de la trinkaĵo povas kaŭzi maltrankvilon, nervoziĝon, kormalsanojn, kaj ankaŭ fizikan teodependiĝon. Post kelka pripenso mi devas konfesi, ke mi jam iom dependiĝis. Tamen, ĉar post eltrinko de kelkaj glasoj ĉiutage neniuj kromefikoj estas rimarkeblaj, mi opinias, ke mi simple alkutimiĝis. Mi nur preskaŭ rezignis pri la uzo de tiom da sukero, kiom mi iam aldonadis. Neniu perdo, kredu min.
__________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA