Panela-sukeraĵo

Panela

sukerkana_panela.mp3 Listen on Posterous

"Panela" kiel alternativa sukero: Kial la plenvalora sukero el sukerkano estas tiom sanakcela

Blanka sukero havas malbonan reputacion. Ĝi estas konsiderata kiel dikiganto, kiel kaŭzanto de multaj industriaj malsanoj kiel kario (dentoputriĝo) kaj diabeto. Tial ĝi estas ofte anstataŭata per artefaritaj dolĉigiloj. Aliflanke haveblas per produktoj kiel Panela kaj Stevia jam delonge pli sanaj alternativoj, per kiuj eblas ĝui dolĉaĵojn sen malbonaj sentoj de konscienco. Panela estas natura produkto. En diversaj landoj ĝi havas diversajn nomojn kiel ekz. "rapadura" en Brazilo. Ĝi estas organika necentrifugita, pura kaj neblankigita sukero kiu estas produktata kaj konsumata ĉefe en Sudameriko. Ĝia elstaraĵo estas ke ĝi konservas la naturan kvaliton de la mineraloj kaj vitaminoj de la sukerkana suko. La kaŭzo por tio estas ke la fluo de sukero ne estas separata de la melaso. Ĉe la tradicia produkta procedo boletas la kruda sukerkana suko malrapide en kupraj kuvoj el kiuj la akvo malrapide forvaporiĝas. Ekestas viskoza melaso kiu estas verŝata en blokoformajn muldojn kie ĝi sekiĝas. Ĝia unika prilaborado donas al ĝi mildan karamelecan aromon kiu bonege taŭgas por bakaĵoj kaj dolĉaj frandaĵoj. Kontraŭe al la tradicia blanka industria sukero la sukerkana panela-sukeraĵo ne kondukas al la tipaj malagrablaj kromefikoj. Tute male eĉ pruviĝis ĝiaj sanakcelaj ecoj. Ĝi ne atakas la dentojn, apenaŭ kaŭzas mallakson ĉe beboj kaj etaj infanoj kaj kontraŭbatalas anemion kaj rakiton. En la malsupra filmeto vi povas vidi la produktoprocedon de la panela-sukeraĵo. La sukerkano venas rekte el la kampo kie ĝi kreskas kaj la laboristoj metas ĝin en premilon el kiu la suko elfluas al la kuvo kaj la resto de la planto, la tiel nomata bagaso, estas dismetata sub libera ĉielo por sekiĝado. Kiam la bagaso estas seka, la laboristoj rekolektas ĝin kaj uzas ĝin kiel brulaĵon por hejti la fornon en la produktejo. La sukerkana suko boletas dum kelkaj horoj en la kupra kuvo. Oni forprenas malpuraĵojn per grandaj metalaj kribriloj de la surfaco de la boletanta sukeraĵo. Finfine la viskoza sukera ekstraktaĵo estas verŝata en grandajn muldilojn. Ili donas la tipan formon al la preta panela-sukeraĵo. Panela-sukeraĵo estas tre populara en Sudameriko. Estus dezirinde ke ankaŭ eŭropanoj profitu el la avantaĝoj de tiu natura produkto.
_________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA