Facila recepto

Facilapomkuko

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Facila_recepto.mp3Listen on Posterous

Oni ne scias kiam, kaj tamen kiel ĉiam pasas tempo ankaŭ ĉi-jare. Oni povas diri - ĝi kuregas. Antaŭ kelkaj tagoj en mia naskiĝlando okazis granda manĝado de fritbuloj okaze de t.n. „grasa ĵaŭdo". Ĝi okazas ĉiujare semajnon antaŭ la fino de la karnavalo, post kiu plimulto da poloj pro sia aparteneco al kristanoj pasigos t.n. Karesmon (alidirite: la Grandan Faston). En la praktiko tio signifas, ke ili dum ses semajnoj devos rezigni ĉefe pri bruegaj baloj, kaj kelkaj eble fariĝos pli bonfaremaj aŭ meditemaj. Tamen la lastan ĵaŭdon oni manĝis ĉ. 95 milionojn da globkukoj, kiel ankaŭ estas nomataj la jam menciitaj frandaĵoj. Oni kalkulas, ke por la enspezita de miaj samlandanoj monsumo (143 milionoj da polaj zlotoj) estus aĉeteblaj pli ol 400 duĉambraj loĝejoj en Varsovio, kie la prezoj de nemoveblaĵoj apartenas al la plej altaj. Statistike do ĉiu polo manĝis ĉi-tage pli ol du tiajn fritkukojn.

Depende de farejo, ili povas esti pli aŭ malpli bongustaj. La preskribo estas simpla. Oni prenas ovoflavojn, lakton, sukeron, farunon kaj feĉon. Elfarita pasto devas grandiĝi en varmo. Poste oni formas bulojn en manplato kaj ĵetas ilin en varman oleon (180 gradoj), fritante ĝin ambaŭflanke. La supron de la elbakitaj kukoj oni povas ornami per pecetoj da oranĝa ŝelo, priverŝi per dolĉa glazuro aŭ priŝuti per polvosukero. Enen oni metas diversgustajn farĉojn, plej ofte el rozo aŭ aliaj alifaritaj fruktoj. Sed ne ĉiam la kukoj estis dolĉaj kiel tio estas hodiaŭ, ĉar iam kiel farĉon oni uzis diversajn grasajn viandaĵojn. Oni kalkulas, ke unu fritbulo entenas 300 kaloriojn, do ne forgesu pri tio dum manĝado!

Sed se vi dezirus malgrandigi la mezurunuon de la energienhavo de nutraĵo, mi deziras proponi al vi ion, kio apartenas al tre ŝatataj, de mi mem preparataj, bongustaĵoj. Mi supozas, ke la propono ekplaĉos al vi. Do jen la preparpriskribo. Ĉio estas facilega.

Ni bezonas 5-6 pomojn, glason da faruno, kvinonglason da sukero, duonglason da oleo, kvar ovojn, iom da rozenoj, kuleron da cinamo, kuleron da bakpulvoro. Lavu kaj senŝeligu pomojn, tranĉu ilin en pecetojn kaj metu en ujon. Aldonu la ceterajn ingrediencojn. Iomete miksu ĉion. Metu la mason sur aluminifolion en bakpleto. Baku en bakforno je temperaturo de 180 gradoj dum ĉ. 40 minutoj. Ĉiuj pomŝatantoj estos kontentaj. Mi klarigos, ke mi kutimas aĉeti dolĉajn pomojn, tiam la kvanto da uzita sukero estas minimuma. Krome mi aldonas iom pli ol unu glason da faruno, por ke la bakaĵo estu iom pli alta, sed tiam bone estas aldoni ekz. kroman ovon. Ĉion vi povas memsperte ŝanĝi laŭplaĉe. Malmultekosta, facila, simpla, rapide farebla kaj laŭ mia opinio unu el pli sanaj, preskaŭ dieta pomkuko. Bonan apetiton!
____________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA