Kune ni estas fortaj


kune_fortaj.mp3Listen on Posterous

Kiam antaŭ unu jaro mi komencis aŭdigi sonartikolojn mi estis tute sola. Sed bonŝance post iom da tempo aldoniĝis tri fervoraj kunlaborantoj sen kiuj la sukceso de la Esperanta Retradio ne estus imagebla. Ili pliriĉigas laŭ voĉoj kaj laŭ enhavoj la programojn kaj donas al la entrepreno internacian, eĉ transkontinentan karakteron.

Jen do estas bela okazo aŭdi iliajn komentojn pri ilia kunlaboro en la Esperanta Retradio. Laŭ la sinsekvo de ilia unuafoja apero parolas:

- Paŭlo Sérgio Viana el Brazilo
- Andreo Bach el Pollando
- Gian Piero Savio el Israelo

Mi dankas al ili pro ilia fidela kunlaboro kiun ili plenumas kun granda entuziasmo. Kun ili la Esperanta Retradio povas daŭrigi la sukcesan agadon por kreskanta tutmonda aŭskultantaro.

Paŭlo Sergio Viana:

Impona cifero - unu jaro!

La Esperanta RetRadio kompletigas unu jaron! Jen bela venko!

Mi havas la honoron iomete kontribui por ĝi, kaj mi ne povas ne laŭdegi ĝian iniciatinton, Anton Oberndorfer. Li faras bonegan laboron kaj prezentas modernan komprenon pri la nuntempa Esperantomovado. Simple: Esperantistoj devas paroli Esperanton, kaj la Esperanta RetRadio proponas helpon.

Li trovis tre simplan kaj efikan helpilon. Per la sonartikoloj, Esperantistoj povas aŭskulti kaj legi nelongajn tekstojn pri plej diversaj temoj de la ĉiutaga vivo. Foje oni ilustras la podkastojn per fotoj kaj filmetoj. Kontribuas homoj el diversaj landoj, do la aŭskultantoj povas depreni internaciecan parolmanieron.

Kaj la afero glate funkcias, danke al la serioza, konstanta prizorgado de Anton, kiu mem pretigas plej multajn artikolojn. Li havas mirindan kapablon trovi ĉiutage interesajn temojn kaj prezenti ilin per simpla kaj eleganta stilo kaj elparolo.

Mi pensas, ke 365 sonartikoloj en unu jaro estas impona cifero. La Esperanta komunumo, interesata pri moderna uzado de nia lingvo, dankas la belan laboron de Anton Oberndorfer!

Andreo Bach el Gdynia en Pollando:

Karaj geaŭskultantoj kaj legantoj de la Esperanta RetRadio!

Antaŭ pli ol duonjaro, mi ricevis de Anton la inviton produkti miajn proprajn sonartikolojn. La propono estis por mi siaspeca distingo. Ĝi estis samtempe kelka defio, ĉar mi ricevis la eblon uzadi Esperanton mondskale propravoĉe. Tiel do mi kuraĝis komenci.

La produktado de sonmaterialoj tuj fariĝis por mi tre kontentiga afero, ĉar preparante ilin mi havas sufiĉe multe da tempo por libere elekti temojn kaj laŭvole prilabori ĉion. Mi traktas la okupon kiel agrablan lernadon kaj praktikadon. Mi estas en la konstanta kontakto kun Anton, kiu estas plurfaka spertulo. Li ĉiam estas preta dediĉi al mi sian tempon, kvankam ni ambaŭ neniam pli frue konis unu la alian. Mi dankas lin pro tio.

Mi volus ankaŭ dankodiri al ĉiuj tiuj esperantistoj, kies Esperante ellaboritajn voĉojn mi havis la okazon iam ajn aŭdi. Aŭskultante pli frue ĉefe la Polan Radion (nun - Pola RetRadio en Esperanto), kie mi aŭdis la internacian lingvon en la plenumo de poloj kaj multaj alinacianoj, mi multe gajnis. Kiel grava estas la sperto de la parolata lingvo, precipe tiam, kiam ĝi estas prononcata laŭ la premisoj de ĝia kreinto. Ĉiam aparte ĝojigis min la fakto, ke kiam oni obeas ĉiujn prononcregulojn de la lingvo, ne estas facile rekoni la naciecon de tia parolanto. Tio ĉi ĝuste laŭ mi pruvas, ke ekzistas iu modela elparolo, al kiu ĉiu adepto de la internacia lingvo devus aspiri. Tiucele servas diversaj E-disaŭdigoj, kies regula aŭskultado estas granda helpilo ellabori liberan parolstilon.

Kaj pro la Datreveno de la reapero de la Esperanta RetRadio de Anton Oberndorfer mi varmkore deziras al ĝia lanĉinto, al la kunredaktantoj kaj al ĉiuj geaŭskultantoj-legantoj ĉiam pli modelajn kaj ĉiam pli riĉajn enhave kaj voĉe, interesajn sonartikolojn!

Gian Piero Savio el Israelo:

Okaze de la unua datreveno de la reaperinta Esperanta Retradio

Kiel la plej freŝdata kunlaboranto de la entrepreno de Anton Oberndorfer, mi gratulas lin kaj la du aliajn elstarajn samideanojn, kiuj konstituas la skipon, kies mi fariĝis fiera membro.

Mi deziras ĉi tie substreki la vortojn de Anton: "Restas tamen deziroj: Mi estus tre feliĉa trovi pluajn kontribuantojn kaj estus bele aŭdi aŭ legi iun laŭdan vorton de movadaj gravuloj."

Aparte mi deziras stimuli samideanojn al kunlaborado. Por tion fari, mi elektis kelkajn proverbojn el la Zamenhofa Proverbaro, kiuj ŝajnas al mi taŭgaj tiucele kaj iamaniere rilatas al la nova esperanta paradigmo de Anton:

- Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.

- Ne en unu tago elkreskis Kartago.

- Faru hodiaŭ, kion vi povas, - morgaŭ vi eble okazon ne trovos.

- Ne ekzistas honoro sen laboro.

- Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Kaj permesu al mi aldoni mian kvazaŭ Zamenhofan proverbon:

"Bovino, bovino, ĝis la sukcesa fino!".

Ĝi baziĝas sur tre malnova israela kamparana dirmaniero, kiu klarigas kiel eĉ tre malmultaj melkistoj povas zorgi pri grandega melkenda grego.
_______________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA