Trovado kaj kreado de vortoj


trovado_kreado.mp3 Listen on Posterous

Kiam mi verkas propran artikolon por la RetRadio mi apenaŭ konsultas vortaron, ĉar mi konas en tiu kazo la vortojn kiujn mi bezonas. La temoj tiam estas sufiĉe ĝeneralaj. Mi ankaŭ volas eviti nekonatajn vortojn ĉar la geaŭskultantoj komprenu ĉion laŭeble tuj je la unua aŭskultado.

La afero aspektas iom alie kiam mi tradukas kaj redaktas germanlingvan artikolon kiun mi trovis en la interreto. Tiam temas ofte pri fakaj aferoj por kiuj mi bezonas la koncernajn terminojn aŭ mi bezonas vortojn kiuj ja ne estas fakaj sed kiuj en la lingva praktiko de E-parolantoj aperas nur tre malofte. Ekzemple okazis ke antaŭ kelkaj tagoj mi tradukis germanlingvan artikolon pri malpurigo de la aero kaj mi ne konis la esperantan vorton por tiuj nigraj partikloj kiuj estas tiom malsanigaj se oni enspiras ilin, nome temis pri fulgo. Do en tiu kazo mi konsultis mian tre malnovan vortaron germanan-esperantan kaj tie senprobleme mi trovis la vorton. Mi volas substreki tiun "senprobleme" ĉar por multaj vortoj tiu vortaro ofte ne estas tre bona helpilo. Sed la problemo ne estas la modernaj terminoj, kiel oni povus supozi, sed tute male tradiciaj vortoj de la germana lingvo kiuj aŭ tute ne aperas en la vortaro aŭ kies traduko ne estas sufiĉe trafa. En tia kazo mi alternative konsultas italan, francan aŭ hispanan vortaron en la direkto germana-itala ktp. kaj tiam mi ofte trovas vorton kiu povas servi al mi kiel bazo por la traduko al Esperanto. Mi povas tiam serĉi en Plena Vortaro de Esperanto ĉu ekzemple la trovita radiko ankaŭ ekzistas en Esperanto kaj ĉu ĝia signifo korespondas al la tradukenda vorto. Tamen ankaŭ ofte tiu metodo ne kondukas al la celo kaj do mi mem devas krei vorton per kunmetado, uzante prefiksojn kaj sufiksojn aŭ kunmetante du vortradikojn. La prefikso "mal-" povas ofte helpi ĉar la serĉata vorto estas la malo de bone konata vorto. Per tiu ĉi metodo mi ekzemple trovis la vorton "malkontesti" por traduki la vorton "zugeben", nome la popeceta konfeso de la vero post akuzo. Necesas multe da fantazio kaj multe da lingva sperto por trovi bonajn vortojn en Esperanto. Sed mi faras tion kun granda ĝuo. Tio estas mensa defio simila al solvado de sudoku-enigmoj kaj ĝuste tian ĝuon mi nur povas senti per la lingvo Esperanto, ĉar neniu alia lingvo permesas al mi tiun kreivon. Kaj nur Esperanto kapabligas min al tiu kreivo. Kaj estas ĝojo se la homoj kiuj aŭdas kaj legas la trovitan vorton aŭ formulon komprenas kaj akceptas ĝin. Tio estas vere entuziasmiga.
________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA