Escepta talentulo kantas


alois_kantas.mp3 Listen on Posterous
Mia loĝloko Gunskirchen kun 5000 enloĝantoj situas tuj apud la urbo Wels kun 50.000 enloĝantoj. Kaj kvankam en la 10-oble pli granda urbo funkcias landa muziklernejo, ankaŭ ĉe ni en Gunskirchen ni havas nian propran muziklernejon kun tute bela nova konstruaĵo. Krome ni havas koncertejon kie okazas multaj kulturaj kaj sociaj eventoj.
Lastan sabaton tie okazis speciala koncerto: La 40-jara direktoro de la muziklernejo festis sian "rondan" datrevenon per tute speciala koncerto kiun li gvidis kiel estro de orkestro. Li kunvokis tiucele tute specialan orkestron kiu konsistis el profesiaj muzikistoj kaj el instruistoj el la muziklernejo. Kiel membro de la bonfara klubo "Lions" li organizis la koncerton kiel bonfaran por subteni helpobezonajn homojn en nia municipo. En la koncerto prezentiĝis klasikaĵoj. La titolo de la koncerto nome estis: "Orelaj frandaĵoj de la klasika muziko". Oni aŭdigis partojn el sinfonioj, el koncertoj por korno, klarneto kaj piano, kaj el operoj. La operajn ariojn kantis tute speciala solisto: Li estas vera fenomeno. Alois Mühlbacher estas nur 16-jara, li estas ankoraŭ kantoknabo en la kantoknabaro en St. Florian apud Linz kaj li havas ankoraŭ sian altan infanan voĉon. Alois prezentis dum la koncerto ariojn el la opero "Carmen" kaj kantis la mondkonatajn melodiojn kiel "Toréador, en garde ... ". Je la fino de la koncerto li aldone kantis "Nessun dorma" el "Turandot" de Puccini. Estis vere mirinde kiel tiu knabo tute nature agis kaj kondutis kaj tamen kantis jam kun alta grado de profesieco. Li havas evidente esceptan talenton kaj li sendube fariĝos granda kantisto. Per sia voĉo kaj per sia simpatia konduto li jam hodiaŭ ravas la homojn. Vi povas ankaŭ ĉi tie mem aŭdi kaj vidi lin en televida registraĵo de la populara televida spektaklo "Muzikantenstadl" kie li kantis la arion de la "Reĝino de la Nokto" el la "Magia Fluto" de Mozart. Vi certe komprenos ke por mi estas granda ĝojo ke tia knabo kantis sur la sama scenejo kie ankaŭ mi kantas en la koncertoj de nia kantorondo. Mi estas tre feliĉa ke kultura agado estas tiel vigla en nia malgranda municipo. La klasika koncerto lastan sabaton estis nur unu el longa vico de altvaloraj kulturaj eventoj.
Specimeno de la kantisto:

___________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 

Programa MIA AMIKO... Participe!

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA