Plej gravas lerni bonan paroladon
kurso_parolado.mp3 Listen on Posterous |
En la jaro 1972 mi akiris ŝtatan diplomon pri la instrukapablo de Esperanto en mezgradaj lernejoj. Tamen kiel studento de entreprena mastrumado mi ne intencis instrui Esperanton en mezgradaj lernejoj kaj mankis al tio ankaŭ la lernejoj en kiuj mi tiam povus instrui.
Mi tamen verkis kurson en kiu mi trovis novan aliron al Esperanto. Nome mi eliris de la fakto ke gejunuloj inter 14 kaj 18 jaroj ja jam scias sufiĉe multe pri aliaj lingvoj, precipe pri la propra. Do mi pensis ke estas avantaĝe profite uzi tiujn sciojn kaj konstrui sur ili la novan scion pri la lingvo Esperanto. La diversaj lingvoj ja diferencas laŭ sonoj, vortoj, reguloj kaj do en la lernado de Esperanto necesas lerni novajn sonojn, vortojn kaj regulojn. Aliflanke multaj sonoj, vortoj kaj reguloj estas jam konataj resp. tre similaj kaj do por komenci la lernadon la uzado de tiaj sonoj, vortoj kaj reguloj helpas por rapide eniri la novan lingvan medion de Esperanto. Kaj por ke la lernantoj parolu laŭeble multe por firme enradikigi la lingvon, mi verkis tekstojn kiuj estas facile parkereblaj. Tiucele plej bone taŭgas rimaĵoj. Eblas eĉ aldoni melodion. Tial en la jaro 1997 mi verkis kaj publikigis en la interreto mian kurson "Esperanto laŭ Takto" kaj kelkajn jarojn poste mi verkis tekston kaj melodion por la instrua rimaĵo "Valsmelodi' ". La elirbazo por la kurso "Esperanto laŭ Takto" estas la germana lingvo kaj tial la kurso direktas sin al germanparolantoj. Kompreneble eblas verki versiojn kiuj baziĝas sur aliaj lingvoj. La rimaĵo "Valsmelodi' " aliflanke estas neŭtrala rilate al lingva elirbazo, ĉar ĝi pritraktas nur gramatikon de Esperanto, dum la vortoj ne estas speciale elektitaj ekz. laŭ simileco kun la germana lingvo. Precipe se temas pri la instruado de la sonoj de Esperanto (la fonologio) mi estas tre skeptika pri kursoj kiuj direktas sin al tute internacia lernantaro. La sonoj estas la plej tikla punkto en la komenco. Se oni neglektas tiun esencan lernendaĵon, tiam la lernanto suferos gravan mankon. Precipe la korektado de malbona prononco iom poste estas tre malfacila. Do en la komenco de kurso devas esti parolekzercoj de la sonoj de Esperanto en ĉiuj eblaj variaĵoj. Multaj sonoj depende de la propra lingvo eble ne kaŭzas problemon, sed por preskaŭ ĉiu parolanto kelkaj sonoj estas lernendaj aŭ relernendaj. Precipe necesas atentigi la lernanton pri la graveco prononci laŭ la modelo ekz. por distingi la voĉajn de senvoĉaj konsonantoj. Kaj por tio ne sufiĉas unufoja atentigo, sed la instruanto devas ĉiam korekti kaj postuli ripeton ĝis kiam la sonoj perfekte elbuŝiĝas. La lernado de Esperanto ne havas sencon se oni ne alstrebas atingi altan lingvan nivelon de la parolado. La atutoj de Esperanto troviĝas en la parolado kaj se oni neglektas tiujn atutojn, tiam la lernado seniluziigas ĉar mankos la ĝojo aŭdi kaj paroli la lingvon kaj do mankos la plej gravaj motivoj por daŭre okupiĝi pri Esperanto. La Esperanta Retradio volas daŭre stimuli tiun ĝojon pri la lingvo kaj ŝajnas ke tiu intenco estas sukcesa._______________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo!
Programa MIA AMIKO... Participe!
Comments
Post a Comment