Posts

Showing posts from October, 2010

Gazetaraj Komunikoj de UEA - n-ro. 399

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 399 2010-10-26 Enhavo: Belartaj Konkursoj de UEA en 2011 Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn Internacia Junulara Jaro -- pri dialogo kaj interkompreno en la 96-a UK BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2011 La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 62-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉoj Infanlibro, Filmo kaj Kanto. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj: Poezio : maksimuma longo ne fiksita. Prozo : maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj). Teatraĵoj : maksimuma longo ne fiksita. Eseo : teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno", proksi

Kongresa Universitato invitas prelegulojn

 INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO INVITAS PRELEGONTOJN  Dum la 96-a UK en Kopenhago okazos la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@xuji.ac.il , ĝis la 31-a de januaro 2011 (sed prefere pli frue).  Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego rajtas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.  La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj prelegoj lige kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno". Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de

Fostoj post la fajro en Bona Espero, Brazilo

Bona Espero Mi ricevis de Bona Espero la suban mesaĝon. Gian Carlo Fighiera ------------------- Kara Giancarlo, koran dankon pro via solidareca mesaĝo al kiu ni povas tuj respondi estante en Brasília por konsulti kuracistojn kaj  facile eniri interreton. Bona Espero daŭre kunvivadis kun fajroj en la savano, sed ĉi-jare la seka sezono estis tiel severa kaj longdaŭra, kun temperaturoj ĝis 35 gradoj kaj humideco ĝis 10 %, ke la lasta fajrego ne estis bremsebla. La gardistoj de la Nacia Parko ne sukcesis haltigi ĝin; fajrobrigadistoj el Brasília ne povis tuj interveni ĉar ege okupitaj el aliaj partoj de la Centra Altebenaĵo kaj do ni devis elturniĝi solaj. La afero ne estis facila, ĉar la fajro alvenis nokte, akompanata de forta vento kaj kun peno ni sukcesis savi la domojn kaj la ĉirkaŭajn plantaĵojn. 90 % de la teritorio de Bona Espero kaj duono de la apuda Nacia Parko bruliĝis. La ĉefa damaĝo por ni estis la bruligo de kilometroj da pikdrataj bariloj el eŭkaliptaj fost

Gazetaraj Komunikoj de UEA Nro 398

2010-10-19 Enhavo:    1. Mesaĝo de Ban Ki-moon por la Tago de Unuiĝintaj Nacioj    2. Dankmesaĝo el Pollando    3. Konsisto de KAEM konfirmita MESAĜO DE BAN KI-MOON POR LA TAGO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ La 24-a de oktobro estas la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, memore pri la fondo de UN je tiu tago en la jaro 1945. Por la ĉi-jara Tago la Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis ĉi tiun mesaĝon. - - - Je la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, mi esprimas mian grandan dankon al la milionoj da homoj el la tuta mondo, kiuj profunde kredas je nia laboro por paco, evoluigo kaj homaj rajtoj ... kaj kiuj subtenas niajn idealojn kaj helpas nin atingi niajn celojn. Al vi ĉiuj ... amikoj kaj kuncivitanoj de la mondo ... mi diras: Dankon. Je tiu ĉi dato antaŭ sesdek kvin jaroj, la fonda Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj ekvalidis. Ĉiujare je la Tago de UN, ni rekonfirmas nian tutmondan celaron. Ni ree asertas la universalajn valorojn de tolero, reciproka respekto kaj homa digno. Kaj ni rekonas la progres

Esperanto sur mineralakvaj boteloj - en Hungario

Verde? Ne, Verda! - kaj Esperanto! ------------------------------ ---- Landa hungaria nutraĵvendeja ĉeno Spar anoncis konkurson, en kiu oni povis gajni diversajn premiojn, se ili alsendas etikedojn de mineralakvaj boteloj de speco "Verde". Faris tion ankaŭ s-ano Ódor György (malnova esperantisto en la urbo Zalaegerszeg), kaj pere de bona fortuno li gajnis la ĉefpremion, aŭtomobilon Fiat Punto. Dum la ricevo de la premio, kaj dum la fotado li portis nigran T-ĉemizon kun okulfrapa surskribo "ESPERANTO", do tiu vorto nun aperas en bone legebla formo sur etikedoj de multcentmiloj (miliono) da mineralakvaj boteloj "Verde". Pri la gajnintoj, pri la boteloj kaj etikedoj kelkaj fotoj estas videblaj en la fotogalerio de "Eventoj" ĉe http://kep.tar.hu/eszperanto/ sub la menuero "2010 Verde, Verda". Sur la etikedoj la frapfraza vorto "verda" en hungara ĵargono signifas aŭtomobilon :-) Pri la konkurso mem, pri la lotumado k

Esperanto Desperado - Skavirino

Elektoj por postenoj en la Akademio de Esperanto

Rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio ========================================= 43 akademianoj vocxdonis por elekti la estraron kaj la direktorojn de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto. Kiel estraranoj estis elektitaj: John Wells, prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Brian Moon, vicprezidanto Renato Corsetti, sekretario Kiel direktoroj estis elektitaj: Christer Kiselman, Faka Lingvo Otto Prytz, Gramatiko Bertilo Wennergren, Gxenerala Vortaro Marc Bavant, Kontrolado de lerniloj Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo Paul Gubbins, Literaturo Probal Dasgupta, Prononco Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE laux: [Oficialaj Informoj de AdE], n-ro 14, 2010-10-16 ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu ========================================================================  Internacia Koresponda Servo - kun fotoj! -- http:// http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo/ ================================

esperanto - Novaĵo - televid-ĵurnalo (El popola ĉinio - septembro 2010)

Transirars la muron "Vojaĝo en Esperanto-lando"

Transirars la muron "Vojaĝo en Esperanto-lando" S IMIZU Yûko   Ĉi-jare en majo, en la 83-a Kongreso de Kjuŝuaj Esperantistoj estis senpage disdonita al ĉiuj partoprenantoj kompakta disko "Esuperanto-koku no tabi" ( エスペラント国の旅 ), kiel unu el la kongresaj memoraĵoj. Supozeble kelkaj pensis, "Finfine ĝi aperis!" Jam de antaŭ du jaroj estis plano eldoni ĝin kostpreze, sed mi flanken lasadis la taskon pro mia okupiteco, kaj ĉi-foje, informite, ke la kongreso okazas en mia urbo, mi decidis ĝin ekprodukti. "Esuperanto-koku no tabi" estas la tuta traduko de libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" (dua eldono) aŭtorita de Boris Kolker. La traduko estas publikigita ne kiel papera libro, sed kiel la japana reta versio ( http://www.geocities.jp/akvoju/vel ). La KD-versio enhavas la tutajn dosierojn publikigitajn en tiu retejo. Por la japana reta versio kunlaboris multe da volontuloj. Ĝin ĉefredakti proponis al mi Kobayasi Tukasa

Fizika Diskutado pri Busa Kolizio

Image
From: Marko Rauhamaa < ma...@pacujo.net > Date: Oct 1, 7:00 pm Subject: Baza fiziko To: soc.culture.esperanto Zmitro Lapcjonak < idob...@gmail.com >: > do ne gravas, mi veturanta je 100 km/h trafas en alian aŭton > veturantan je 100 km/h, aŭ en senmovan muron. Ĝuste. Ni unue konsideru, ke temas pri du egalpezaj aŭtoj. La maso de unu aŭto estu "m" kaj la rapideco estu "v". La kinetika energio de unu aŭto estas ½mv², do sume por du aŭtoj:   2 × ½mv² = mv² La diskutanto asertas, ke unu aŭto havus la saman energion, se ĝia rapideco estus 2v. Ni kontrolu:   ½m(2v)² = 2mv² aŭ sume duoble da energio! Tiu energio (de la aŭtoj) gravas al la pasaĝeroj nur, se la rezultanta varmo sufiĉas eksplodigi la bruligaĵon. Por la pasaĝeroj gravas, ĉu la malakcela forto sufiĉas frakasi la korpon. Se ni supozas nevarian forton "F" kaj fiksitan malakceldistancon "s", ni akiras:   E = ½mv² = Fs aŭ:   F = mv²/2s Se oni duoblig

Impona interpreto de Patro Nia

Eŭgenio skribis i.a. "Jen konsterna kaj apenaŭ komprenebla fakto reportita de la ĵurnalo "Times". Homoj kiuj scias pli pri religio ne estas religiuloj sed senreligiuloj. Kiel tio povas esti vera?" Nu, jen ekzemplo tre proksima: la plej eminenta specialisto en la forumo SCE pri Kristanismo estas nia kara kaj admirata ateisto Sergio (sen forgesi nian karan kaj erudician Marko) Ĵus li anoncis en SCE (22 Septembro) sian imponan studon pri la preĝo kreita far Kristo mem, la "Patro Nia": http://pok.heliohost.org/eo/ artikoloj/pri_la_sinjorpregxo.html aŭ ĉe http://pok.heliohost.org/eo/artikoloj/Pri_la_Sinjorpregxo.pdf Mi estas kristano, sed mia scipovo pri kristanismo estas vere modesta. Dario Rodriguez