Fostoj post la fajro en Bona Espero, Brazilo


Bona Espero

Mi ricevis de Bona Espero la suban mesaĝon.

Gian Carlo Fighiera

-------------------

Kara Giancarlo,

koran dankon pro via solidareca mesaĝo al kiu ni povas tuj respondi estante en Brasília por konsulti kuracistojn kaj  facile eniri interreton. Bona Espero daŭre kunvivadis kun fajroj en la savano, sed ĉi-jare la seka sezono estis tiel severa kaj longdaŭra, kun temperaturoj ĝis 35 gradoj kaj humideco ĝis 10 %, ke la lasta fajrego ne estis bremsebla.

La gardistoj de la Nacia Parko ne sukcesis haltigi ĝin; fajrobrigadistoj el Brasília ne povis tuj interveni ĉar ege okupitaj el aliaj partoj de la Centra Altebenaĵo kaj do ni devis elturniĝi solaj. La afero ne estis facila, ĉar la fajro alvenis nokte, akompanata de forta vento kaj kun peno ni sukcesis savi la domojn kaj la ĉirkaŭajn plantaĵojn.

90 % de la teritorio de Bona Espero kaj duono de la apuda Nacia Parko bruliĝis.

La ĉefa damaĝo por ni estis la bruligo de kilometroj da pikdrataj bariloj el eŭkaliptaj fostoj kaj la urĝa neceso difini nun la limojn de Bona Espero, kie lastatempe ni havis kazon de invado! Ne valoras la penon rekonstrui la barilojn per eŭkaliptaj fostoj, kiuj senpage abundas ĉe ni, sed kiuj riskos denove bruliĝi, kaj pro tio ni decidis uzi cementajn fostojn kiel definitivan solvon de la problemo.

La vera problemo tamen estas la kosto, ĉar ĉiu fosto, sendepende de la dratoj kaj manlaboro, kostas dek eŭrojn. Post artikolo en "Libera Folio" alvenis ondo de solidareco de esperantistoj kaj al la homoj, kiuj deziris helpi, ni proponis pagi unu foston al nia konto ĉe UEA. La ideo brile funkcias kaj oni jam garantiis la aĉeton de 100 fostojn, kiuj sufiĉos por bari unu kilometron ! Sed iom post iom ni devos rekonstrui dek kilometrojn. Fabrizio Pennacchietti jam informis nin, ke la Torina Esperanto-Grupo kontribuos per 30 fostoj kaj tiu estas ĝojiga informo, kiu instigas nin viziti la Italan Kongreson en Torino venontjare.....se ni ankoraŭ vivos.

En tiu perspektivo ni plej kore salutas vin,

Giuseppe kaj Ursula

el [Nova Sento, NSiR - 707]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
  Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO :  http://www.eventoj.hu
========================================================================




Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA