Transirars la muron "Vojaĝo en Esperanto-lando"


Transirars la muron "Vojaĝo en Esperanto-lando"

SIMIZU Yûko

 

Ĉi-jare en majo, en la 83-a Kongreso de Kjuŝuaj Esperantistoj estis senpage disdonita al ĉiuj partoprenantoj kompakta disko "Esuperanto-koku no tabi" (エスペラント国の旅), kiel unu el la kongresaj memoraĵoj. Supozeble kelkaj pensis, "Finfine ĝi aperis!" Jam de antaŭ du jaroj estis plano eldoni ĝin kostpreze, sed mi flanken lasadis la taskon pro mia okupiteco, kaj ĉi-foje, informite, ke la kongreso okazas en mia urbo, mi decidis ĝin ekprodukti. "Esuperanto-koku no tabi" estas la tuta traduko de libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" (dua eldono) aŭtorita de Boris Kolker. La traduko estas publikigita ne kiel papera libro, sed kiel la japana reta versio (http://www.geocities.jp/akvoju/vel). La KD-versio enhavas la tutajn dosierojn publikigitajn en tiu retejo.

Por la japana reta versio kunlaboris multe da volontuloj. Ĝin ĉefredakti proponis al mi Kobayasi Tukasa, kiu iniciatis la projekton. Tio estis en somero 2003. La projekto estis nomita "VEL-Projekto". Ni ne havis monon por eldoni ĝin libroforme, kaj ni dekomence celis publikigi nur interrete. Efektivan laboron kun volontulaj kunlaborantoj, ni komencis en la sekvanta jaro, en novembro 2004. La tekstoj estis dividite tradukitaj de 37 volontuloj en tri monatoj, kaj dividite kontrolitaj de 4 personoj en la sekvantaj tri monatoj. Poste, ripeto de sama procedo: Mi reviziante retpaĝigis la kontrolitajn manuskriptojn, kaj enretigis ilin po unu leciono, kaj pere de la reta dissendogrupo fondita por redaktado, ni plu rekontrolis iliajn lingvaĵojn. Intertempe la originala dua eldono estis elvendita, kaj baldaŭ aperis la tria eldono. Fine la tutaj tradukoj estis enretigitaj en aŭgusto 2006 — ekde la starto de la VEL-Projekto pasis, do, unu jaro kaj dek monatoj. Publikigitaj estis ne nur la tekstoj. Ni, utiligante karakteron de la interreto, faris, kion la libro ne povis fari, ekz-e nomliston de personoj kun japana transskribo, fotaro de librokovriloj klasifikitaj laŭ aŭtoroj k.t.p.

La originalo "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas lernolibro uzata en IPKK (Internacia Perfektiga Koresponda Kurso) gvidata de la aŭtoro. Se kompari kriterion, ĝi ŝajnas kiel lernolibro de la moderna "nacia" lingvo por altlernejo en "Esperanto-lando". Mi opinias, ke ĝi estas la plej taŭga por proprigi necesajn kapablon kaj bazan scion en la kriterio postulata al okupiĝantoj de Esperanto-movado. La devizo de la libro estas "Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!". Kiel ĝi aludas, la enhavo estas plene ampleksa por respondi al intereso de personoj, kiuj deziras atingi tiun nivelon. Ankaŭ oni ne povas preteratenti la trajtojn en la aspektoj de "Enkonduko al Esperanta Literaturo" kaj "Esperanta Enciklopedio". Tiujn allogojn atestas la sinsekva 6-jara rekordo de la plej vendata libro, kiun la "Vojaĝo..." restigis en la libroservo de UEA.

Sed kiom da amplekso, tiom da kvanto. La libro estas tiom dika, havante 280 paĝojn da tekstoj en 26 lecionoj. Necesos multa tempo por tralegi la tekstojn. Mi pensis, ke superflua peno estos postulata al japanaj lernantoj: superflua, ĉar estus tro domaĝe, se ili foruzus sian tempon por konsulti vortarojn nur por kompreni la teksojn, perdante karan tempon por multe da plenumindaj kreaj taskoj por trejnado. Krome, ĉar beletraj verkistoj kaj aventuras kaj preterzorgas en esprimado, estas des pli probable, ke iliaj verkoj estos mislegataj.

La libro estas tiel lerniga. Do, en tradukoj mi celis frazojn, kiuj povu helpi al lernantoj plialtigi kapablon kompreni la originalajn verkojn sen-torde rekte, kiel ili estas skribitaj. Mi ne povas diri "komplete", sed mi penis aranĝi tradukojn, laŭeble, por ke oni povu sensi per la japana lingvo Esperantan stilon, anstataŭ proksimigi senson de Esperanto al tiu de la japana lingvo. Konsiderante efikon en lernado, kelkloke mi intence restigis japanan frazon ne flue legebla, kiam la originalo estas ne flue legebla. Kompreneble, ankaŭ povas esti, ke oni ankoraŭ trovos preteratentitajn mistradukojn kaj ne-maturecon de reviziado.

En ĉi tiu lernolibro, verŝita estas forto por la celo "vi povos verki bonstile", kion sugestas aranĝo de la tekstoj, kiuj aperas po 4-5 en ĉiu leciono. Ili estis zorge aranĝitaj por kompari inter la tekstoj simboligojn kaj figurojn de konceptoj, situojn kaj direktojn de konceptitaj konscioj de parolantoj. Se oni bone atentas tion, mi opinias, ke oni povas ricevi sugeston por transiri la muron de sia esprimsenso, kiun oni inklinas kredi denaska. De ĉi tiu libro oni povos lerni multon, se oni lernos kun fervoro. Mi estos feliĉa, se la japana traduko povos esti helpo por tio.

El la japana esperantigita: 2009/08/27.
(La japanlingva artikolo aperis en La Movado N-ro 703, sep. 2009)

 

http://www.geocities.jp/akvoju/vel/LM909p6eo.html

 

 

----------------------------------

Vojagho en Esperanto-lando - libro por chies gusto:

http://katalogo.uea.org/index.php?inf=4296

 


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA