Posts

Showing posts from April, 2012

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)

Image
Se vi ankoraŭ ne uzis tiun mirindan kaj monde rekonitan vortaron, vi ankoraŭ ne plene tuŝis nian lingvon. Vi povas nun konsulti ĝin rete: http://vortaro.net Jen kelkaj tre grandaj avantaĝoj uzi ĝin:  Senkosta! Tre fidinda! Ĝi entenas la plej uzatajn formojn de la radikoj kaj vortelementoj. Fulme troveblaj radikoj kaj ties derivaĵoj. Ĝi havas la referencojn pri zamenhofaj uzadaj formoj kaj ankaŭ de gravaj verkistoj. Ekestas ligiloj al sinonimaj aŭ rilataj vortoj. (ex. traserĉu "saŭdado" kaj vi trovos multajn rilatajn vortojn: nostalgio, sopir(ad)o, hejmsopiro, hejmveo, ktp). Do, ĝi agas kvazaŭ tezaŭro (tamen, tiun vorton ĝi ne havas!) Profitu, do, tiun donacon de nia Esperanto-Movado (SAT/E@I) al ĉiuj ni. Ek al studado, laboro kaj verkado en Esperanto uzante tiun admirindan retan instrumenton nun facile disponeblaj al ĉiuj. Esperanto nun atendas de vi ankaŭ verkproduktaĵojn. Kial ne paŝi al tiu grava ŝtupo de nia movado? Tio dependas de ni. A

Proksima parolado

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio proksima_parolado.mp3 Listen on Posterous Se oni aŭskultas paroladojn en Esperanto - ĉu en kongreso ĉu en radio - la tono de tiuj paroladoj plej ofte estas oficialeca, ĉar ja ankaŭ la temoj pritraktataj ne venas el la privata sfero. Tiuj paroladoj plej ofte havu ja instruan kaj edifan karakteron. Tio certe levas la moralan motiviĝon de la geaŭskultantoj kaj por "pacaj batalantoj" la morala forteco certe estas grava. Aliflanke por plikreskigi la lingvon en la homoj, tio ne sufiĉas: Tiu oficialeca parolado tenas tre grandan distancon inter parolanto kaj aŭskultanto. La lingvo iel ŝvebas super la homoj sed ĝi ne fariĝas parto de la homoj. Se ni konsideras la lingvon kiel ion sanktan, tiam tio signifas ke ni devas pritrakti ĝin tre singarde. Normala homo konsideras sin plej ofte ne sufiĉe digna kaj do iuj altranguloj, ekz. profesoroj, montru kiel la lingvo aŭdiĝu. Vi certe jam rimarkis ke tia sinteno kondukas en

Proksimeco sukcesigas

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio proksimeco_sukcesigas.mp3 Listen on Posterous Vidu kompletan galerion ĉe Posterous Dum ĉe aliaj entreprenoj de modaj vestaĵoj la situacio ne estas ĝojiga, konzerno el la hispana regiono Galicio fine de marto prezentis rekordan bilancon. Temas pri la Inditex-konzerno kies plej konata marko estas "Zara" kiu eĉ en tiu ekonomie tre malfacila monda situacio estas ege sukcesa. Tiu sukceso estas rapide klarigebla: La entrepreno faras preskaŭ ĉion alie ol la konkurantaro kaj rezignas precipe pri produktado en Ĉinio. Tiu recepto baziĝas sur la principo de produktado en laŭebla proksimeco. 60 procentoj de la produktoj de la hispana konzerno venas el eŭropaj landoj aŭ el tute najbaraj landoj kiel Tunizio aŭ Maroko, se ne entute el la sidejo en la galicia Arteixo. Oni ja sin provizas ankaŭ per produktoj el foraj landoj kun malaltaj salajroj, sed plej ofte nur en formo de duone pretaj pecoj kiuj estas

Bezono estas plej forta ordono

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Bezono_ordono.mp3 Listen on Posterous Antaŭ kvar monatoj, revenante el konkluda vizito ĉe kuracisto, mi serioze pripensadis pri mia konduto, dum la lastaj jaroj post emeritiĝo, rilate al manko de zorgado pri mia korpa kondiĉo. Malgraŭ, ke mi klopodadis gimnastiki du foje semajne kaj rezignis kiel eble plej multe pri aŭtomobilveturado favore al piedirado, fakte mi ne zorgis pri taŭga laŭaĝa ekvilibra manĝado. Unue, mi rememoris pri humura epizodeto el unu el la bildstriaj albumoj de Asterix kaj Obelix (vidu la suprajn bildstriojn), kiu siatempe tre amuzis min. Sed nun mi mem troviĝis en situacio simila al tiu de la gaŭla vilaĝestro: iom-post-iom mi tro dikiĝis, eble ankaŭ pro la fakto, ke nun mi troviĝas plejparte de la tempo hejme apud kuirejo kaj fridujo. Krom aliaj ne tiel alarmaj problemoj de kolesterolemio, la sangotesto klare indikis tro a

Ilustritaj Fabeloj en Esperanto

Image
--------- Forwarded message ---------- From: < kunlaboro@kunlaboro.pro.br > Date: 2012/4/26 Subject: Ilustritaj Fabeloj en Esperanto To: saliba@esperanto.org.br Karaj Samideanoj, Grupo da esperantaj tradukistoj kaj bildistoj tre ĝentile sendis al ni siajn belajn fabelojn por senkoste disdoni ilin sed la grupo petas anonimecon. Jen la ligilo por senpaga elŝuto: http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/ Oni povas senpage kopii kaj disdoni la dosierojn! Kore Salutojn, Portal Kunlaboro www.kunlaboro.pro.br

Aĉa, haraĵa malbelaĵo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Araneoj_rakonto.mp3   Listen on Posterous Iufoje kiam mi revenis hejmen post mia laboro, mia edzino diris al mi: - Vi devas tuj iri al la kelo, kaj murdi monstron, kiun mi tie hodiaŭ ekvidis! - ŝi petegis.  - Pri kio temas? - mi trankvile demandis.  - Mi ne scias. Ĝi estas terure grandega! - ŝi klarigis al mi kun timego.  - Mi petas vin, iru tuj, kaj kontrolu! - ŝi daŭrigis.  - Kie mi trovos tion? - mi demandis ne tro sciante, ĉu kunpreni iun bastonon aŭ sufiĉos mia ŝuo.  - Do eble montru al mi, kie ĝi estas - mi proponis, sed ŝi rediris kun tremanta abomeno:  - Neniukaze mi iros tien! Vi trovos ĝin en la koridoro malantaŭ la papera teko kun miaj desegnaĵoj. Mi malgraŭvole klopodis imagi la aspekton de io, kio tiel timigis ŝin. Kiam mi malsupreniris al la kelo, mi ŝaltis lumon kaj okule trovis la paperan tekon. Mi alrigardis malantaŭ ĝin. Sur

Ses bonaj argumentoj por la elektra biciklo

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio e-biciklo.mp3 Listen on Posterous Premi butonon, treti en la pedalojn kaj la motoro ekzumas. Senpene glitas la e-biciklo sur la asfalto. Komence nia konscienco riproĉas nin ke ni trofaciligas al ni la tempon, sed baldaŭ la amuziĝo superas. La argumentoj por la normala konsumanto por transiri al la e-biciklo estas multfacetaj: - 1e) Oni restas seka. Veturi al la laborejo sen havi ŝvitmakulojn sur la vestaĵo eble same gravas kiel la anima senstreĉiĝo dum la kroma libertempo survoje al la oficejo.  - 2e) Oni restas pura: Ne necesas replenigi oleujon, nek benzinujon. La manoj restas puraj - kaj same ankaŭ la aero. Kaj tio kostas nur nekredeblajn 10 cendojn por bateria ŝargo kiu en la kazo de novaj akumulatoroj sufiĉas ĝis 120 km.  - 3e) Oni povas veturi kune: Kiu ĝis nun apenaŭ povis sekvi la partneron aŭ la geamikojn, tiu nun ricevas la ŝancon daŭre resti kune kun ili dum la veutu

La defio de la senkosteco

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio defio_senkosteco.mp3 Listen on Posterous Jam kiam mi en la jaro 1997 unue regule aliris la interreton, mi rimarkis ke disponeblas tie senpagaj servoj. Unue mi ricevis de la regiona radiostacio 1 MB da senkosta retspaco por eldoni mian unuan propran retpaĝon. Poste mi eksciis pri Hotmail per kiu mi povis senpage retpoŝte komuniki tutmonde de iu ajn interreta komputilo. Tion mi profitis precipe kiam mi hejme ne jam havis aliron al interreto. Mi iris al la urbodomo kie eblis surfi senpage en la reto. Fine de 1997 mi ricevis hejme aliron al interreto kaj sekve povis vastigi mian aktivadon en la reto. Kaj mi eltrovis ke senpaga retspaco estas havebla ĉe multaj provizantoj. Ankaŭ multaj akompanaj servoj kiel statistikoj, gastlibroj, formularoj estas senpage aboneblaj. El tiu tempo fontas la sinteno ke ĉio kion mi entreprenas en la interreto - precipe se temas pri poresperanta agado -

Maja revuo Esperanto en UEA.ORG

Image
---------- Forwarded message ---------- From: UEA.ORG < reto@uea.org > Date: 2012/4/22 Subject: Maja revuo Esperanto en UEA.ORG La enhavlisto de la maja kajero: 99 ... Malferme: Fantomo kuras tra la mondo: la kurso( j ) 125 ( Renato Corsetti ) 100 ... Esperanto prosperas en Vieno: Preskaŭ dek mil personoj vizitis la Esperantomuzeon en 2011 ( Katalin Fetes/Herbert Mayer ) 101 ... LPLP: Pli ol 9 000 elŝutoj en du jaroj ( Humphrey Tonkin ) 102 ... Civitana iniciato de EEU: Rekomendo kanti la eŭropan himnon en Esperanto ( Seán Ó Riain ) 103 ... Esperanto kiel unu el la laborlingvoj ( Zlatko Tišljar ); Navige tra TTT-paĝoj ( Marek Blahuš ) 104 ... TEJO tutmonde: Ĉu voĉdoni por Esperanto en RIO+20? ( Szabolcs Szilva/Alvaro Motta ) 105 ... Esperantologia Konferenco en Hanojo 106 ... Al filozofiaj fundamentoj de lingva universalismo ( Mirek Čejka ) 108 ... Pri la aŭtoro d-ro Mirek Čejka 109 ... Novaĵoj el la reto: Reta PIV jam enrete! ( Peter Baláž ) 110 ..

Nova fervoja oferto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio fervoja_oferto.mp3 Listen on Posterous Fine de marto mia edzino kaj mi veturis al Vieno por pasigi tie unuan printempan semajnfinon. Ni ja estas bonŝancaj ĉar nia filo havas loĝejon en Vieno kiun li disponigis tiucele al ni. Rilate al la vetero ni tamen ne estis tiel bonŝancaj ĉar ja la lastaj tagoj de marto jam estis sufiĉe belaj kaj varmaj sed ĝuste kiam alvenis la monato aprilo la vetero fariĝis aprileca kio signifas ke ĝi estas tre ŝanĝiĝema kun multe da vento. Sed tio ne malhelpis nin ĉar Vieno ĉiukaze ofertas sufiĉe da interesaj eventoj kaj precipe por virino la granda nombro da vendejoj estas ege alloga por butikumado. Ni havis ankaŭ tute specialan kaŭzon por realigi nian vojaĝon je tiu semajnfino, ĉar estis la lasta okazo veturi per trajno tiun distancon de 220 km je la tre favora prezo de 9 eŭroj po persono kio estas malpli ol la benzinkostoj. La kaŭzo por tiu speciala oferto estis varbado por akiri novajn klientojn

Plej Bela Rozo de la Mondo - Hans Christian Andersen

---------- Forwarded message ---------- From: < kunlaboro@kunlaboro.pro.br > Date: 2012/4/22 Subject: Plej Bela Rozo de la Mondo - Hans Christian Andersen To: saliba@esperanto.org.br Karaj Samideanoj, Ni invitas vin koni la MP3 sondosieron de Fabelo de Andersen titolita "Plej Bela Rozo de la Mondo" kun la voĉoj de Flávio Fonseca, Cristina Pancieri kaj Clara Pancieri. Jen la ligilo por senpaga elŝuto: http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/plej-bela-rozo-de-la-mondo/ Oni povas libere kopii kaj disdoni la sondosieron! Kore Salutojn, Portal Kunlaboro kunlaboro@kunlaboro.pro.br

Aliquando bonus dormitat Homerus

Image
Aliquando bonus dormitat Homerus Eĉ la bona Homero dormetas de temp' al tempo. Ĉi tiu konata diraĵo el la verkoj de la fama latina poeto Horacio, kies signifo estas "eĉ granda homo, ie ĉi tie plene eraras", tre trafe ap... Ver ou comentar a postagem de Adonis Saliba » O Google+ torna o compartilhamento na web mais parecido com o compartilhamento na vida real. Saiba mais . Participar do Google+ Você recebeu essa mensagem porque Adonis Saliba a compartilhou com dokito.movado@blogger.com. Cancelar a inscrição desses e-mails.

Aliquando bonus dormitat Homerus

Image
Aliquando bonus dormitat Homerus Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Aliquando_.mp3 Listen on Posterous Eĉ la bona Homero dormetas de temp' al tempo Ĉi tiu konata diraĵo el la verkoj de la fama latina poeto Horacio, kies signifo estas "eĉ granda homo, ie ĉi tie plene eraras", tre trafe aplikiĝas, miaopinie, al la fama nuntempa usona lingvisto, filozofo, pridiskutata politika aktivulo, aŭtoro kaj prelegisto Noam Chomsky. Kiel duonjarcenta informadikisto kaj amatora lingvisto, mi tre taksas liajn sciencajn atingojn kaj konsentas kun li pri kelkaj el liaj politikaj vidpunktoj sed firmege malkonsentas pri aliaj. Avram Noam Chomsky [Ĥomski, sed angle prononcita Tĉomski] naskiĝis en 1928 al judaj gepatroj en Filadelfio (Pensilvanio). Lia patro, venis de urbeto en Ukrajno kaj estis klerulo pri la hebrea lingvo. La patrino venis el kio nun estas Belorusujo, sed malkiel sia edzo, ŝi p

Guernica - nebela, neforgesebla

Image
Guernica - nebela, neforgesebla Malfacile estas difini arton. Tradicie, oni tion faras per la ideo, ke arto estas esprimo de belo. Tamen, tiu difino foje alfrontas defiojn – kaj kondukas al alia demando: kio estas belo? Antaŭ 75 jar... Ver ou comentar a postagem de Adonis Saliba » O Google+ torna o compartilhamento na web mais parecido com o compartilhamento na vida real. Saiba mais . Participar do Google+ Você recebeu essa mensagem porque Adonis Saliba a compartilhou com dokito.movado@blogger.com. Cancelar a inscrição desses e-mails.

Guernica - nebela, neforgesebla

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo Guernica.mp3 Listen on Posterous Malfacile estas difini arton. Tradicie, oni tion faras per la ideo, ke arto estas esprimo de belo. Tamen, tiu difino foje alfrontas defiojn – kaj kondukas al alia demando: kio estas belo? Antaŭ 75 jaroj la hispana pentristo Pablo Picasso verkis unu el la plej epokfaraj pentraĵoj en la historio de arto: 'Guernica'. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi aludis al atako ordonita de Hitlero kontraŭ eŭska urbo, kio kaŭzis sangan masakron de civilaj loĝantoj. Tiutempe, Picasso vivis en Parizo, sub okupo de naziaj militistoj. La Hitlera freneza aventuro forpasis, sed la neforgesebla forto de tiu pentraĵo ŝajnas eterna. 'Guernica' estas iaspeca monumento por paco, ia kriego kontraŭ diktatoroj, ia simbolo de fido al humanismo kaj homamo. Ĝi portretas perfidan atakon kontraŭ sendefendaj viktimoj, en tempo, kiam oni tute

Adonis Saliba adicionou você aos círculos dele e convidou você para participar do Google+

Image
Adonis Saliba adicionou você aos círculos dele e convidou você para participar do Google+. Participar do Google+ O Google+ torna o compartilhamento na web mais parecido com o compartilhamento na vida real. Círculos Uma maneira fácil de compartilhar algumas coisas com amigos da faculdade, outras com seus pais e quase nada com seu chefe. Assim como na vida real. Hangouts As conversas são melhores face a face. Participe de um hangout por vídeo a partir de seu computador ou telefone celular para botar a conversa em dia, assistir a vídeos do YouTube juntos ou trocar histórias com até nove amigos de uma só vez. Celular Bate-papo em grupo na velocidade da luz. Fotos que fazem o próprio upload. Uma visão panorâmica do que está acontecendo nas proximidades. Criamos o Google+ com dispositivos móveis em mente. Você recebeu esta mensagem porque Adonis Saliba convidou dokito.movado@blogger.com para participar do Google+. Cancelar a inscrição desses e-mails.