Nova fervoja oferto


fervoja_oferto.mp3Listen on Posterous

Fine de marto mia edzino kaj mi veturis al Vieno por pasigi tie unuan printempan semajnfinon. Ni ja estas bonŝancaj ĉar nia filo havas loĝejon en Vieno kiun li disponigis tiucele al ni. Rilate al la vetero ni tamen ne estis tiel bonŝancaj ĉar ja la lastaj tagoj de marto jam estis sufiĉe belaj kaj varmaj sed ĝuste kiam alvenis la monato aprilo la vetero fariĝis aprileca kio signifas ke ĝi estas tre ŝanĝiĝema kun multe da vento. Sed tio ne malhelpis nin ĉar Vieno ĉiukaze ofertas sufiĉe da interesaj eventoj kaj precipe por virino la granda nombro da vendejoj estas ege alloga por butikumado.

Ni havis ankaŭ tute specialan kaŭzon por realigi nian vojaĝon je tiu semajnfino, ĉar estis la lasta okazo veturi per trajno tiun distancon de 220 km je la tre favora prezo de 9 eŭroj po persono kio estas malpli ol la benzinkostoj. La kaŭzo por tiu speciala oferto estis varbado por akiri novajn klientojn resp. pasaĝerojn por la nova privata "Westbahn" (laŭvorte okcidenta fervojo) kiu ekde decembro konkuras sur la linio Salzburg-Vieno kun la ŝtata aŭstra fervoja kompanio ÖBB. Tiu Westbahn estas akcia societo en kiu la ŝtata franca fervoja kompanio tenas 40% de la akcioj.

La trajnoj estas tute modernaj. La vagonoj havas du etaĝojn. Oni vere glitas tute senbrue tra la pejzaĝo. La biletojn oni aĉetas en la trajno aŭ per interreto kiun oni povas ankaŭ uzi senpage en la trajno mem. La nova oferto estas alloga ankaŭ sen la porokazaj specialaj prezoj, ĉar la normale paganta vojaĝanto pagas nur la duonan prezon de la ŝtata konkuranto resp. oni ne bezonas pagi por rabatkarto per kiu oni ricevas favoran prezon por bileto.

Ni prenis la trajnon je la 6-a kaj duono sabaton matene ĉar tiel ni volis eviti plenplenan trajnon. Kaj fakte eĉ jam je tiu horo la trajno estis bone okupita de pasaĝeroj. Oni ja povus rezervi sidlokon sed tio kostus krome 5 eŭrojn po persono kio forprenus parton de la ŝparefiko.

La vojaĝo estis tre agrabla. Ĝi daŭris 1 horon 55 minutojn kaj la tempo por mi forflugis ĉar mi provis solvi Sudoku-enigmon kio okupis min dum pli ol unu horo. Kiam ni je la 8-a kaj duono tute akurate alvenis en la okcidenta stacidomo de Vieno, ni vidis en la apuda perono alian trajnon de Westbahn kiu evidente estis preta por forveturo. Ĝi jam estis tute plena kaj mi vidis homojn stari en ĝi ĉar ili ne plu ricevis sidlokon.

Oni povas nun demandi ĉu tiu paralela funkciado de du fervojaj kompanioj havas sencon. Ĉu ne unu forprenas la pasaĝerojn de la alia? Evidente tio ne okazas. Laŭ la plej novaj statistikoj la ŝtata fervojo apenaŭ perdis pasaĝerojn. Plej multaj homoj kiuj uzas la novan privatan fervojon faras kiel ni: Ili lasas la aŭtomobilon hejme kaj anstataŭe ĝuas la komforton de fervoja vojaĝo.

La novaj modernaj trajnoj kontribuas al protektado de la medio kaj - vide al la altaj prezoj por benzino - donas financan avantaĝon por la vojaĝantoj. Tial ni bonvenigas tiun novan oferton.
_________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA