Aliquando bonus dormitat Homerus


Aliquando bonus dormitat Homerus

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Aliquando_.mp3Listen on Posterous

Eĉ la bona Homero dormetas de temp' al tempo

Ĉi tiu konata diraĵo el la verkoj de la fama latina poeto Horacio, kies signifo estas "eĉ granda homo, ie ĉi tie plene eraras", tre trafe aplikiĝas, miaopinie, al la fama nuntempa usona lingvisto, filozofo, pridiskutata politika aktivulo, aŭtoro kaj prelegisto Noam Chomsky. Kiel duonjarcenta informadikisto kaj amatora lingvisto, mi tre taksas liajn sciencajn atingojn kaj konsentas kun li pri kelkaj el liaj politikaj vidpunktoj sed firmege malkonsentas pri aliaj.

Avram Noam Chomsky [Ĥomski, sed angle prononcita Tĉomski] naskiĝis en 1928 al judaj gepatroj en Filadelfio (Pensilvanio). Lia patro, venis de urbeto en Ukrajno kaj estis klerulo pri la hebrea lingvo. La patrino venis el kio nun estas Belorusujo, sed malkiel sia edzo, ŝi plenkreskis en Usono kaj parolis la "kutiman novjorkan anglan". Ilia unua lingvo estis la jida, sed laŭ Chomsky, estis tabuo paroli ĝin. Li priskribas sian familion, kiel vivantan en ia "juda geto," disiĝinta en "jidan flankon" kaj "hebrean flankon", kun sia familio aliĝinta al la hebrea kaj vartanta lin per hebrea kulturo kaj literaturo.

Dum mallonga tempo de sia junuleco, Chomsky loĝis en Israelo en la kibuco Hazorea. Li doktoriĝis pri lingvoscienco ĉe la Universitato de Pensilvanio en 1955. Li faris parton de sia doktoriĝa esplorado dum kvar jaroj ĉe la universitato Harward.

En sia doktoriĝa tezo, li ekevoluigis iujn el siaj lingvosciencaj ideoj, ellaborante ilin en sia libro de 1957, Sintaksaj Strukturoj, lia plej bone konata verko pri lingvoscienco. Ĝuste dum tiuj jaroj Chomsky ekevoluigis sian teorion pri generpova gramatiko, kiu profunde influis la lingvosciencon. Li establis la Hierarĥion Chomsky, enklasigsistemon de formalaj lingvoj laŭ ilia generpova potenco.

Chomsky ekdeĵoris ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) en 1955 kaj en 1976 li estis nomita Instituta Profesoro. Ekde tiam li instruadis senĉese ĉe MIT dum 53 jaroj. Li loĝas apud Bostono en Masaĉuseco kaj ofte vojaĝas por prelegi pri politiko.

Liaj vastatingaj kritikoj de usona fremda politiko kaj la legitimeco de usona potenco faris lin polemika kaj tre pridiskutata persono. Li tre ofte atakis kaj daŭre atakas la politikon de Israelo kaj la usonan apogon al ĝi.

Post tiu ĉi enkonduko iom longa sed necesa por klarigi la fonan kuntekston, mi povas nun prezenti miajn du ĉefajn kritikojn kontraŭ Chomsky: la unua kiel Israelano kaj la dua kiel Esperantisto.

Mi persone klopodas respekti la opiniojn de aliuloj sed ne kiam ili fontas el malagnosko de faktoj. Dum la somero de 2006, kiam sur la nordan Israelon kaj aparte sur la urbon Hajfo falis misiloj lanĉitaj el Lebanono, Chomsky en sia vastatinga interreta forumo asertadis, ke neniu misilo falas sur Israelon kaj temas pri nura propagando!

Alia tre surpriza deklaro de Chomsky rilatas rekte al Esperanto. Dum prelego (verŝajne en la jaro 2003) al demando, ĉu generpova gramatiko aplikiĝas al Esperanto, li respondis "Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko. Homoj komprenas ĝin, ĉar ili uzas siajn proprajn intuiciajn sciojn. Do, al la demando ne eblas respondi". Tiu ĉi diro fare de unu el la pli eminentaj nunaj lingvistoj estas des pli ŝoka, ĉar inter lingvistoj simpatiantaj de Esperanto, ŝufiĉe multe opinias, ke ĝuste Esperanto estas sufiĉe taŭga pruvo de gramatika generpovo, kvankam oni neglate povus ĝin enkadrigi en Hierarĥio Chomsky.

Oni povus subteni, ke ankaŭ nia neakedemia lingvisto, Ludoviko Zamenhof, fuŝis kiam diris, ke neniamaniere la biblia hebrea lingvo povu revigliĝi kiel moderna lingvo. Sed indas konsideri la fakton, ke Zamenhof eraris pri estonta afero kaj Chomsky fuŝis pri Esperanto, la jam de longe sin pruvinta kiel realan efikan lingvon.
_____
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

  1. Bonega blogajxo! Mi tute konsentas kaj kunsentas kun vi. En mia blogeto, mi skribis pri la pirahanoj kaj margxene pri Cxomsky (goo.gl/EAFYp), kaj, kiel vi, mi iel klopodetas ne lasi liajn opiniojn farigxi la "vero de niaj tempoj". Li multe parolas, skribas kaj prelegas, kaj tia multa vortumado cxiam irigas multajn malverojn. Vi pravegas!

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA