Inaŭguro de nova bakejo



inauguro_bakejo.mp3Listen on Posterous

Sude de mia domo estas kampo en kiu mi vidas la kreskantajn plantojn aŭ leporojn kiuj vivas tie. Sude de tiu kampo kondukas la aŭstra ĉefstrato B1. Tiu situo estas tre taŭga por diversaj entreprenoj kiuj povas tie starigi produktejojn aŭ vastspacajn vendejojn. Iom post iom aldoniĝas novaj entreprenaj konstruaĵoj kiuj tiel ŝirmas nin pli de la ĉefstrato. La konstruaĵoj ne estas altaj kaj ili do ne ĝenas la vidon al la arbaro kaj al la alpaj montoj kiuj bele videblas dum klara vetero.

En la vilaĝa centro de Gunskirchen troviĝas bakisto kies familiaj antaŭuloj laboris tie jam ekde la jaro 1778. Tiu bakisto posedas kelkajn filiojn por tie vendi siajn bakaĵojn kaj tial montriĝis ke la bakejo en la vilaĝa centro fariĝis tro malgranda por produkti la forte kreskintan ĉiutagan kvanton da vendataj bakaĵoj. En la malnova domo ne plu eblis pligrandigi la bakejon kaj do necesis konstrui tute modernan bakejon. La familio trovis taŭgan terenon ĝuste en la loko pri kiu mi ĵus parolis, nome en la kampo sude de mia domo proksime al la ĉefstrato B1. La investita sumo estas sufiĉe granda, nome 3 milionoj da eŭroj.

Nova moderna bakejo estas certe plaĉa afero kiu estas koniginda al la publiko. Tial lastan dimanĉon okazis granda inaŭgura festo. Venis nia landestro kaj aliaj lokaj politikistoj, ludis la blovmuziko kaj la tuta vilaĝo estis invitita festi la ekfunkciigon de la nova bakejo dum "Tago de Malferma Pordo". Oni povis rigardi kiel la bakistoj produktas panon, bulkojn kaj aliajn bakaĵojn kaj oni povis sidiĝi ĉe tabloj en la haloj de la nova bakejo por tie manĝi kolbasetojn aŭ panumitan kotleton kaj por trinki bieron aŭ limonadon.

Tia publika festo estas alloga. Oni povas tie renkonti la tutan vilaĝon kaj babili kun homoj kiujn oni aliokaze apenaŭ vidas. Do ankaŭ mi tien iris kun mia edzino por partopreni en la festo. Kiam ni alvenis je la 11:30 la tuta bakejo estis plenplena kun homoj. Ni unue iomete trairis la produktejon, admiris la novajn maŝinojn kaj bakfornojn kaj parolis kun la bakistoj dum ili laboris. Tiam ni serĉis sidlokon kiun ni trovis en la vere lasta angulo. Preterpasanta kelnero portis la manĝaĵon kaj do ni baldaŭ ekmanĝis. Post iom da babilado kun niaj ĉetablaj najbaroj ni forlasis la bakejon kaj ricevis same kiel ĉiuj aliaj gastoj saketon kun faruno kaj kun peco da ankoraŭ varma pano.

La nova bakejo certe trovis ne nur nian simpation sed ankaŭ vastan akcepton en la tuta vilaĝo.
____________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA