La defio de la senkosteco


defio_senkosteco.mp3 Listen on Posterous

Jam kiam mi en la jaro 1997 unue regule aliris la interreton, mi rimarkis ke disponeblas tie senpagaj servoj. Unue mi ricevis de la regiona radiostacio 1 MB da senkosta retspaco por eldoni mian unuan propran retpaĝon. Poste mi eksciis pri Hotmail per kiu mi povis senpage retpoŝte komuniki tutmonde de iu ajn interreta komputilo. Tion mi profitis precipe kiam mi hejme ne jam havis aliron al interreto. Mi iris al la urbodomo kie eblis surfi senpage en la reto.

Fine de 1997 mi ricevis hejme aliron al interreto kaj sekve povis vastigi mian aktivadon en la reto. Kaj mi eltrovis ke senpaga retspaco estas havebla ĉe multaj provizantoj. Ankaŭ multaj akompanaj servoj kiel statistikoj, gastlibroj, formularoj estas senpage aboneblaj. El tiu tempo fontas la sinteno ke ĉio kion mi entreprenas en la interreto - precipe se temas pri poresperanta agado - estu senkosta.

Kiam mi komencis disaŭdigi programojn de Pola Radio en oktobro 1998 mi bone povis utiligi la senkostajn eblecojn, sed mi ĉiam devis pete mendi novan senpagan retspacon, ĉar la ricevitaj 20 aŭ maksimume 50 MB elĉerpiĝis sufiĉe rapide.

La interreto progresis kaj kun ĝi la eblecoj uzi ĝin. Aldoniĝis novaj retspacorabaj servoj, precipe se temas pri la spektado kaj enretigado de filmetoj. Bonŝance ankaŭ miloble pli granda retspaco estas senpage havebla, ekz. ĉe provizantoj kiel Jutubo kaj aliaj platformoj por filmetoj. Ankaŭ la rapideco de elŝutado kaj alŝutado de ĉiaj dosieroj kaj dokumentoj draste plialtiĝis. Kaj la monata pago por la interreta aliro restis malalta.

Do eblas hodiaŭ funkciigi servon kiel la Esperantan Retradion sen krome pagi ion al provizantoj de la diversaj interretaj servoj. Ĝis nun mi ne bezonis investi kroman monon por la Retradio. Komputilojn mi ja havas kaj uzas ilin por multaj aliaj celoj, la programoj por fari sonregistraĵojn estas senpage elŝuteblaj el la reto kaj la mikrofono kaj la kapaŭskultiloj kostas vere neglekteblan sumon.

Tamen la nivelo de la servo fariĝis jam tiel alta ke mi fojfoje atingas limon per miaj teknikaj rimedoj. Bonŝance mi eksciis ekz. pri Posteruso kiu estas bonega platformo por la Retradio. Nome ĝi liveras ne nur tre taŭgan strukturon sed ankaŭ bonegajn statistikojn kaj la eblecon por komentoj. Limigo estas ke ĝi - same kiel Jutubo - ne estas alirebla en Ĉinio kaj tial mi devis trovi por Ĉinio apartan solvon por ebligi al ĉinoj aŭskulti niajn programojn.

Lastatempe mi frontis alian defion: Mi volis certigi la aŭtomatan funkciadon de la ĉiutaga aperado de la sonartikoloj ankaŭ se mi pro feria restado eksterlande aŭ pro malsano foje ne povus plenumi tiun ĉiutagan laboron. Ankaŭ por tiu problemo mi trovis senkostan solvon: Simile al la javaskriptaj programetoj "Konvertilo" kaj "Duoblilo" por la entajpado de la supersignitaj literoj mi trovis per Javaskripto eblecon enprogramigi la programliston tiel ke ĝi aŭtomate aktualiĝas ĉiutage ankaŭ se mi dum kelkaj tagoj ne intervenas pri aktualigo.

La senkosteco de la agado estas necesa kondiĉo por ĝia funkciado. Nur sur tiu bazo eblas organizi la internacian kunlaboron en la Retradio. Ke tiu kunlaboro bonege funkcias, tion vi bele povas sperti ĉi tie. Mi estas ege optimisma ke surbaze de la senkosta agado la Retradio ankoraŭ multajn jarojn funkcios por ĉiutage disponigi al vi iom da parolata Esperanto je alta nivelo.
___
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA