Traserĉu tiun blogon

2012-04-25

Aĉa, haraĵa malbelaĵo


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando
Araneoj_rakonto.mp3 Listen on Posterous
Iufoje kiam mi revenis hejmen post mia laboro, mia edzino diris al mi:- Vi devas tuj iri al la kelo, kaj murdi monstron, kiun mi tie hodiaŭ ekvidis! - ŝi petegis. - Pri kio temas? - mi trankvile demandis. - Mi ne scias. Ĝi estas terure grandega! - ŝi klarigis al mi kun timego. - Mi petas vin, iru tuj, kaj kontrolu! - ŝi daŭrigis. - Kie mi trovos tion? - mi demandis ne tro sciante, ĉu kunpreni iun bastonon aŭ sufiĉos mia ŝuo. - Do eble montru al mi, kie ĝi estas - mi proponis, sed ŝi rediris kun tremanta abomeno: - Neniukaze mi iros tien! Vi trovos ĝin en la koridoro malantaŭ la papera teko kun miaj desegnaĵoj.
Mi malgraŭvole klopodis imagi la aspekton de io, kio tiel timigis ŝin. Kiam mi malsupreniris al la kelo, mi ŝaltis lumon kaj okule trovis la paperan tekon. Mi alrigardis malantaŭ ĝin. Sur la betona planko kuŝis iu nigra etaĵo. Mi devis kalkansidi por povi rekoni tion. Kaj konforme al mia antaŭvido ĝi estis negranda araneo, delonge malviva kaj seka, kaj ĝuste ĝi tiel tre timigis mian karulinon.

Neniu ŝatas mallumon, kiu kovras kelkan misteron, en kiu oni povas renkonti ion neesperitan. Ne ĉiu hejmano ĉe mi emas aŭ prefere kuraĝas enrigardi ekzemple al la kamero, kie oni konservas portempe malbezonatajn objektojn. Kiam de tempo al tempo oni devas eligi ion de tie kaj kiam iu malfermos ĝian negrandan pordon, la loĝantoj de tiu ĉi ejo fulmrapide forkuras, surprizite pro la neatendita lumo el la ekstero, aŭ ŝajnigas, ke ili estas nevideblaj restinte en senmovo. Sed kiam estas mallume, malpure kaj multe da polvo, regas perfektaj kondiĉoj por kaŝiĝi kaj trankvile atendi sian laŭvican viktimon kaj samtempe pladon. Por ke tio okazu, la kaptanto, pri kiu mi parolas, devas ŝpini siajn delikatajn kaj gluecajn retojn. Kaj ĝi faras tion vere majstre. Ĝenerale araneoj estas opiniataj kiel aĉaj, haraĵaj kaj malpuraj. Preskaŭ ĉiam ili disponas pri veneno, kiu tamen en apenaŭ 3 elcentoj da kazoj povas esti danĝera por la homo. La tuŝeton de araneo kelkaj resentas kiel malagrablegan, dum por la aliaj ĝi estas apenaŭ delikata tiklado. Sed kiam la besteto hazarde eniros ekzemle sub nian veston, ekzemple en la plena mallumo, nia imagokapablo sufloras al ni, plej diversajn bildojn, ĉu ne?

En mia geografia sfero araneoj ĝenerale ne estas danĝeraj. Tamen malgraŭ tio multaj personoj suferas grandan timegon pro ili. Kiel oni scias, temas pri araneofobio, kiu siajn radikojn havas ofte en nia infanaĝo. Okazas, ke oni timigas infanojn fermitajn en ŝranko, dirante ke troviĝas tie araneo kaj ĝi povas formanĝi ilin. Alikaze infano estas atestanto de panikaj reagoj de aliaj eĉ plenkreskaj personoj. Kelkfoje oni timas, ke araneo povas mordi kaj uzi sian venenon. La kaŭzoj de ĉi-specaj timoj povas esti diversaj. Multaj personoj vidante araneon reagas kriante "Murdu ĝin! Murdu ĝin!" Kelkaj reflekse piedpremas ĝin surplanke aŭ dispremas ĝin surmure. Estas al mi konata jena antaŭjuĝo. Nome kelkaj kredas, ke kiam oni mortigos araneon, tiam estos pluvo. Ne diru tion al mia edzino, sed mi ĝenerale toleras araneojn en mia kelo, ne pro la ĵus menciita antaŭjuĝo. Mi simple opinias, ke ili estas maldanĝeraj kaj utilaj kunloĝantoj, kaj tio, ke ili ne estas tro belaj, tute ne ĝenas min. Tamen, mi legis ie, ke oni kuracas la araneofobion laŭ du manieroj: ŝtupe aŭ rekte. En la dua kazo, oni ekzemple uzas grandegan, haraĵan araneon, kiun oni metas sur la vizaĝon de la paciento. Mi dezirus eviti ion similan. Eĉ tiel tre mi ne ŝatas ilin. Ili vivu plu. Ili estas tiom multnombraj kaj malgrandaj, ke ni devas simple akcepti ilin, kaj iliajn noktajn promenadojn sub niaj kuŝejoj aŭ malantaŭ niaj ŝrankoj. Do nun lasu min deziri al vi: - Trankvilan nokton!
____________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


No comments:

Post a Comment