Posts

Showing posts from February, 2013

'Fejsbuko' bonfaras al la cerbo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio fejsbuko_cerbo.mp3 Listen on Posterous Antaŭ kelkaj tagoj la Esperanta RetRadio prezentis  sonartikolon pri la utileco de "Fejsbuko" por la funkciado de nia radio kaj pri la kontakto inter Esperantistoj, ĝenerale. Ĝi vekis ŝajne sufiĉe vastan intereson. Sendepende de specifa utileco, tiu grandega, tutmonda retejo estas eksterordinara fenomeno, kiun oni ne rajtas ignori. Aparta trajto estas, ke per tiu retejo oni ne simple komunikas kaj akceptas informojn; oni ankaŭ "amikiĝas". Certe ĝi estas ilo, kiu faciligas disvastigon de ideoj kaj movadoj, kiel la Esperanta.       Hodiaŭ mi petas permeson por reveni al tiu temo por iom da kompletigo: ĉu "Fejsbuko"  estas bonfara ankaŭ al individuoj?       Esploristoj el Universitato de Arizono, en Usono, decidis esplori  tion kaj publikigis siajn rezultojn en internacia kunsido de neŭrologiistoj-psikologoj. Ili emis esplori la efikon de uzado de tiu r

Vintra ĝojo - filmeto

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando vintra_gxojo.mp3 Listen on Posterous Hodiaŭ mi prezentos al vi filmeton. Mi ekpensis, ke antaŭ ol rigardi, vi tralegos la tekston, kiu aperas dum la laŭvicaj filmscenoj. En ĝi vi rigardos kelkajn gastojn de mia vintra ĝardeno. Ili estas pruvo, ke la vintro ne nepre estas morta periodo, kvankam oni pli ŝatas la sunon, verdecon kaj la varmetan aeron de la somera periodo. Mi do komence legas al vi la filmkomenton. Granda moviĝo ekestis en mia ĝardeno ĉi-vintre, kiam mi pendigis nutraĵon por birdoj. De frumateno ĝis antaŭvespero alflugas ĉi tien multaj malsatuloj. Dum unuj jam nutras sin, la aliaj per rapida eksido forpelas ilin okupante mem la lokon, kiu ĵus iĝis libera. Tiu ĉi malgrandulo nomiĝas sovaĝa kanario kaj vi vidas ŝajne kelkan similecon al la kutima kanario, kiu posedas flavan ventreton. Desupre ĝi rigardas sian manĝaĵon malprok

La blinda bankisto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio blinda_bankisto.mp3 Listen on Posterous En la universitata kvartalo de la Kenyatta universitato ĉiuj konas lin kiel bankiston kiu ne kapablas vidi ion: Dennis Nyariaro, 25-jara, estas blinda kaj tio estas lia plej granda pluso: Ĉu monbileto estas falsa, tion li povas senti. Pro lia blindeco li nur malrapide aliras sian celon, nome filion de banko por tie depreni kontantan monon. Reirante li portas kun si 100.000 kenjajn ŝilingojn en malgranda poŝo . La sumo en la valoro de pli ol 600 eŭroj estas la sesoblo de averaĝa kenja monata salajro. En la centro de Najrobio sufiĉas jam multe malpli por esti atakata de rabistoj, sed Dennis ridas: "Al mi nenio okazos", li diras kaj transiras relvojon helpe de sia blindulbastono. Kio en Eŭropo ĵus estas tute laŭmoda, nome la nekontanta pago per mobilfono, tio en Afriko jam delonge estas konata. Dennis profitas de mobilfona pagsistemo kiu funkcias en Kenjo de 5 jaroj kaj

Ĉeĥa paradokso

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio cz_paradokso.mp3 Listen on Posterous En mia lando Aŭstrio la socialdemokratoj en la ĉefurbo Vieno kaj en aliaj grandaj urboj estas la plej forta partio. Ili koalicias en Vieno kun la Verduloj. Aliflanke la konservativa kristandemokrata Popolpartio estas plej forta en malpli grandaj urboj kaj en kamparaj kaj montaraj regionoj. Do oni povas diri ke maldekstraj progresemuloj regas en la grandaj urboj, dum konservativuloj regas ekster la grandaj urboj. Tio ne estas specifaĵo de Aŭstrio. Ankaŭ en aliaj okcidenteŭropaj landoj la situacio estas simila. Tio tamen evidente ne validas por ĉiuj landoj de Eŭropo. En landoj en kiuj  dum 40 jaroj regis komunisma reĝimo la situacio povas esti tute alia. Bona ekzemplo por tio estas Ĉeĥio: Ĝis novembro de la jaro 1989 tie regis komunistoj. Tiam okazis "velura revolucio" kaj formiĝis novaj partioj kiel la "Demokrata Civitana Partio" aŭ la "Socialdemokrata Parti

Pronunciamento do neto de Zamenhof, o criador do Esperanto

Image
---------- Mensagem encaminhada ---------- De: Rosangela < klypto@uol.com.br > Data: 24 de fevereiro de 2013 07:32 Assunto: [Programo Mia Amiko] Pronunciamento do neto de Zamenhof, o criador do Esperanto Para:     Esse é  Ludoviko Zaleski-Zamenhof (1925), filho de Adam Zamenhof, que era o filho mais velho de Lázaro Luís Zamenhof, o criador do Esperanto.   https://www.youtube.com/watch?v=RLhu7qycAoA&noredirect=1   L. Z. Zamenhof, aos dezessete anos, conseguiu, "por milagre", escapar "do transporte da morte" durante a Segunda Guerra Mundial. Duas tias dele, Zofia e Lidia, filhas de L. L. Zamenhof, não tiveram a mesma sorte e foram transportadas para os campos de concentração nazi-fascistas, onde foram executadas, em 1942. O pai dele (Adam) também havia sido executado em mesmas circunstâncias, em 1939, logo no começo da guerra. O Esperanto, contudo, já estava suficientemente incorporado na consciência superior da humani

Fejsbuko jen kaj jen utilas

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio fejsbuko_utilas.mp3 Listen on Posterous Kiam mi reaktivigis la Esperantan Retradion antaŭ 2 jaroj, miaj filoj konsilis al mi aliĝi ankaŭ al la socia reto "Facebook" por esti en pli proksima kontakto kun la geaŭskultantoj. Kvankam mi estis skeptika, mi aliĝis al Fejsbuko, sed ne donis iujn ajn personajn datumojn, do faris nur la absolutan minimumon por havi konton ĉe Fejsbuko. Kaj sufiĉe rapide alvenis amikiĝpetoj, ĉiutage, ĝis hodiaŭ. Mi kontrolis ĉe ĉiu amikiĝpetanto ĉu la koncernulo havas rilaton al Esperanto kaj do povas esti aŭskultanto de la RetRadio kaj post tiu kontrolo mi konfirmis la amikiĝpeton. Jen kaj jen tia nova "amiko" dankis aŭ sendis salutojn, sed ĝenerale post la amikiĝo nenio plu okazas. Mi ĉiutage ricevadas multe da retpoŝtaj mesaĝoj de Fejsbuko, sed nur la amikiĝpetoj estas interesaj, la cetero estas forviŝinda. Mi ankaŭ supozas ke plej multaj novaj "amikoj" estas ank

Nepra edukado pri socia sekso

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo socia_sekso.mp3 Listen on Posterous Supermodelinoj, en la nuna amaskomunikila mondo, revigas la plejmulton da viroj kaj verŝajne ankaŭ plej grandan parton de junaj virinoj. Fakte tiu ŝajna brila sukceso de virinoj emas subtaksigi la diskriminacion, pro kiu ili daŭre suferas eĉ en la tiel nomataj "liberalaj" landoj. Hodiaŭ oni celebras la mondan tagon por rimarkigi la perforton kontraŭ "rufharuloj". Ne plu akceptebla estas situacio, en kiu ĉiu rufhara persono estas publike daŭre molestita per vulgaraj esprimoj kaj eĉ per korpaj fituŝoj. Rufharuloj estas seksperfortitaj multe pli ol aliaj personoj. Se, malbonŝance, tiu estus reala situacio, ĉu la socio akceptus ĝin? Ĉu ĝi ne firmege postulus ĉesigi tiajn fiokazaĵojn per ĉiu rimedo? Ĉu ne estus amasaj demonstracioj, ne nur de rufharuloj, ĝis kiam tia fikonduto malaperus, aŭ alme

Enketo por INKO (revuo de KKE)

Image
Ekcirkulas la nova InKo! Jen la adreso:  http://www.kke.org.br/_media/inko/2013/inko_0102.pdf   Frate,    Fabiano Henrique   .... Esperanto, mia lingvo, minha língua! Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org

Pudingo "Berlino"

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis Roland Schnell el Berlino, parolas Luiza Carol berlina_pudingo.mp3 Listen on Posterous Recepto adaptita de Roland Schnell el Berlino. Oni kuiras tason da kvinoo en 2 tasoj da lakto. Oni aldonas iom da "stevio" (ege dolĉa naturprodukto, uzebla anstataŭ sukero), 2 kuleretojn da cinamono kaj pinĉaĵon da kardamono. Kiam la kvinoo estas mola, oni prenas ĝin de la fajro kaj aldonas 1 tason da avenflokoj kaj 2 ovoflavojn.  Oni preparas ŝaŭmon el 2 ovoblankoj kun 2 kuleroj da sukerpolvo kaj aldonas ĝin iom post iom al la tuta miksaĵo. Oni aldonas la pecojn de 1 senŝeligita pomo. Oni  enmetas ĉion en pelvon kaj oni bakas en forno  je 200 gradoj C dum 30 minutoj. -- .... Esperanto, mia lingvo, minha língua! Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org

Esperanta Retradio dujariĝas

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo err_dujara.mp3 Listen on Posterous Saluton, geamikoj! Okaze de la 2-a datreveno de ERR, mi deziras al ĝi longan bonan vivon. Dankon al la geaŭskultantoj! Gratulon kaj dankon al Anton kaj al miaj kolegoj en la teamo! Mi multe aprezas la valoron de ERR, ĉar ĝi estas tre grava ilo, per kiu oni povas senti, ke E-o vere funkcias en ĉiuj kampoj de la vivo. Danke al la oportuna prezentado de sondosieroj kune kun la koncernaj tekstoj kaj fotoj, ERR estas tre speciala, eble unika eksperimento tiaspeca. (Almenaŭ mi ne konas ion similan en alia lingvo.) Mi ĝuas ĝin precipe kiel aŭskultanto, ĉar mi kutimiĝis aŭskulti ĉiutage la belajn programerojn, do ERR iel eniris la rutinon de mia ĉiutaga vivo. Kaj mi ĝuas ĝin ankaŭ kiel kontribuanto, ĉar registri sondosierojn fariĝis unu el miaj plej amataj okupoj.       Nu, bondezirojn al ERR kaj ĉiam antaŭen!      Ĝis revido!

Itala Kongreso

Image
  ĈU VI ANKORAŬ NE ALIĜIS AL ITALA KONGRESO? http://kongreso.esperanto.it/80/ Ni atendas vin! Se vi legas cxi tiun tekston kaj sendas vian intencon aligxi al laura.brazzabeni@alice.it vi pagos la kotizon de la unua periodo gxis la 25a de februxaro .. Kial veni? Multaj el vi jam konas la etoson de nia kongreso plenplena je seminarioj , prelegoj , kursoj , ekskursoj . Nia kongreso estos ferio en belega loko apud la maro kaj la montaro kun ebleco resti en la kogresejo por la programo   kaj bani en la nagxejo aux cxe la maro .  La suno kaj la maro estas senpagaj ĉeestantoj en tiu

Helpu infanon ami librojn

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio helpu_infanon.mp3 Listen on Posterous Mi havas amikon, kiu konstante ripetas: ekzistas du specoj de homoj -  tiuj, kiuj amas librojn, kaj la ceteraj homoj. Eble ĉi tiu frazo sonas iom diskriminacie, sed ĝi enhavas  esencan veraĵon, nome ke la kutimo legi bonajn librojn plialtigas la mensan kapablon. Legemuloj kleriĝas kaj tio influas ilian lernejan kaj profesian vivon.  Sed plej grave: legado elvolvas analizkapablon kaj pligrandigas la vortotrezoron; intimiĝo kun trafa formado de frazoj kaj sinsekvo de ideoj trejnigas leganton pensi  kaj esprimi siajn pensojn pli klare kaj subtile. Amo al libroj, kiel oni scias, devas komenciĝi en infana aĝo. Tiel ĝi profunde enradikiĝas. Estas do  konsilinde, ke plenkreskuloj helpu infanojn al tio. Sed tiu tasko, kontraŭe al ĝenerala supozo, ne koncernas nur  lernejan instruiston. Ĝi koncernas precipe gepatrojn. Legado devas esti familia kutimo, same kiel higienaj normoj kaj sana nut

Abundas tersimilaj planedoj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio abundas_tersimilaj.mp3 Listen on Posterous En nia galaksio, en la lakta vojo laŭ nova analizo abundas tersimilaj planedoj. Eĉ en nia proksima kosma najbareco devas ekzisti tiaj mondoj. Tion montras datumoj de la aluniversa teleskopo "Kepler". "Ni ĉiam estis pensantaj ke ni devus traserĉi nemezureblajn distancojn por trovi tersimilan planedon," diras Cortney Dressing de la Harvard-Smithsonian-centro por astrofiziko. "Nun ni ekkonas ke plua tero verŝajne jam troviĝas en nia kosma najbareco kaj atendas nur pri malkovro". La sciencistoj serĉis en la datumoj de la planedotrova teleskopo "Kepler" pri ruĝaj nanosunoj kun planedoj. Ruĝaj nanoj estas la plej ofta stelotipo en nia galaksio. Ili prezentas tri el kvar steloj en nia lakta vojo. La teamo ĉirkaŭ Dressing analizis ĉiujn de Kepler alcelitajn 158.000 stelojn kaj ĉe tio identigis 95 planedo-kandidatojn ĉe ruĝaj nanoj - inter i

Ranidoj servas kiel modelo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio ranidoj_modelo.mp3 Listen on Posterous Ranidoj kaj lacertuloj posedas mirindajn kapablojn: Se ili perdas sian voston, tutsimple post kelkaj tagoj ili havas novan. Esploristoj nun analizis la molekulajn mekanismojn de tiu regenero. Al homo povas jen kaj jen rapide okazi akcidenteto: Oni frotvundiĝas aŭ pro malatento tranĉas sin en la fingron. Bonŝance la haŭto regeneriĝas kaj apenaŭ restas postsignoj de la malbonŝancaĵo. Sed nia korpo povas ripari nur malgrandajn vundiĝojn. Fortranĉita fingro ekzemple estas por ĉiam perdita se ĝi ne rapide realkudriĝas fare de specialistoj. Ĉe ranidoj kaj lacertuloj la afero statas alie: Se ili perdas sian voston, ene de malmultaj tagoj rekreskas nova vosto. Britaj esploristoj nun analizis la molekulajn mekanismojn malantaŭ tiu fenomeno. La surpriza rezulto estas: Reakciaj specoj de oksigeno (ROS) ludas gravan rolon ĉe la regenero. Por la eksperimentoj la esploristoj detranĉis la

Fariĝu stelulo: estu voĉo en la filmeto por lernu!

Image
( LIGILO ) ---------- Forwarded message ---------- From: lernu! < nao_responda@lernu.net > Date: 2013/2/18 Subject: Fariĝu stelulo: estu voĉo en la filmeto por lernu! Kiel eble vi jam scias, post iom da tempo lanĉiĝos nova lernu!, kun nova kurso kaj servoj! Samtempe kun la plibonigoj al la retejo, ni ankaŭ volas ke lernu.net havu pli da uzantoj ĉie en la mondo, kaj por tio ni faros reklamkampanjon. Ni uzos la bonegan reklamfilmeton por lernu! fare de unu el niaj uzantoj, tre talenta Daniel Voss el Germanio, kiun li kreis en la germana lingvo okaze de la registriĝo de 100-mila uzanto. Vidu ĝin ĉe http://youtu.be/1j1hJO7SsOo (traduko estas sube). Jam estas germana, angla, hebrea, itala, sveda, portugala, ĉeĥa kaj eĉ kurda versioj! Sed el la grandaj lingvoj mankas hispana, rusa, litova, ĉina, franca, hungara kaj pola (aliaj lingvoj ankaŭ bonvenas!). Por partopreni, skribu al Daniel ( sciuro@online.de ) – indiku en la titolo de la mesaĝo, kiun lingvon kaj kiun voĉon vi

Ĉu troveblas fonto de juneco?

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio fonto_juneco.mp3 Listen on Posterous La kaŭzo ke ni senteble plimaljuniĝas troviĝas en la streso kiun suferas niaj ĉeloj kun pliiĝanta aĝo kaj ke la rimedoj de la ĉeloj defendi sin kontraŭ tio, perdiĝas iom post iom. Sed nun oni trovis genon kiu povus ŝanĝi la situacion: SIRT3 "... dum tiu tempo cirkulis fabelo pri fonto kiu farus el maljunuloj denove junuloj. Tiu rakonto estis konfirmita de la ruĝhaŭtuloj ke kapitano Juan Ponce vagadis inter tiuj insuloj dum pli ol ses monatoj por serĉi tiun fonton." Li ne trovis ĝin, la konkeristo Juan Ponce de León kiu kiel unua hispano metis siajn piedojn sur la grundon de Florido (kaj kiu donis al la regiono la nomon pro la abundeco de floroj).  Nu, li almenaŭ fariĝis la plej fama serĉanto de la fonto de juneco. Kiel unua raportis pri la fonto la antikva greko Herodoto - ĉe li la fonto troviĝis en Etiopio - pli poste la alĥimistoj provis trovi bonŝancon kaj hodiaŭ tion

[GRAMATIKERO] DA

Image
A preposição DA liga palavras que expressam quantidade de uma em relação à outra. A primeira palavra expressa a quantidade da segunda, que é a espécie medida. 1. En la botelo estas litro da lakto. ( Na garrafa tem um litro de leite. ) 2. Miloj da homoj falis en la granda batalo. ( Milhares de homens cairam na grande batalha. ) 3.La riĉulo havas multe da mono. ( O rico tem muito dinheiro. ) 4.Matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro . ( Pela manhã havia uma camada de orvalho ao redor das barracas. ) 5.Li havas pli da saĝo ol dekmil viroj. ( Ele tem mais sabedoria do que dez mil homens. ) 6. Ili ricevis neniom da mono. ( Ele não recebeu nenhum dinheiro. ) Observação : Os numerais não precisam da preposição DA : Mi havas cent pomojn. ( Eu tenho cem maçãs ). Mas os substantivos derivados de numerais precisam: En la kesto estas cento da pomoj. ( Na caixa tem uma centena de maças ). Programo MIA AMIKO Retaj Kursoj de Esperanto

[GRAMATIKERO] JU / DES

Image
JU e DES são advérbios usados, impreterivelmente junto a PLI e MALPLI , para demonstrar que algo varia de acordo com o aumento ou diminuição da outra coisa. Demonstram uma correlação, direta ou inversa: 1. Ju pli da mono, des pli da zorgo. ( Quanto mais dinheiro, maior o zelo. ) 2. Ju pli rapide, des pli bone. ( Quanto mais rápido, melhor. ) 3. Mi des malpli lin ŝatas, ju pli mi lin konas. ( Eu menos dele gosto, quanto mais o conheço. ) 4. Homoj estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj ili havas. ( Homens são tão mais felizes, quanto menos necessidades eles tem. ) DES também pode aparecer sozinho, e nestes casos ele exprime significado equivalente a "tanto" ( tiom ): 5. La majstro, kiu malmulte parolis, des pli multe laboris. ( O mestre, que pouco falou, tanto mais trabalhou. ) 6. La ŝoforo ne veturigos min, des malpli vin. ( O motorista não me levará, tanto menos você. ) Programo MIA AMIKO Retaj Kurs