La forto de la hipnoto

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio


forto_hipnoto.mp3Listen on Posterous
Hypnose1a

Dumgravedeca malbonfarto ne estas sorto kiun oni tutsimple devas preni sur sin. La dukino Kate, la graveda edzino de princo William nun iras alternativan vojon por regi sian senapetitecon kaj malbonfarton. Ŝi lasas sin hipnoti. Tio estas praktiko kiu ĝuas pli kaj pli da populareco. Profesoro de la medicina universitato de Vieno klarigas tion: "Kate verŝajne ne nur prilaboras la malbonfarton per hipnoto, sed ankaŭ preparas sin al la nasko de sia infano. Tion oni ĉe ni jam ofte volonte praktikas".

Kontraŭe al multaj antaŭjuĝoj dum hipnoto oni ne estas senkonscia aŭ en dormostato. Necesas aktiva konduto de la paciento, lia atento, fantazio kaj imagopovo. La profesoro komparas tiun staton kun rigardo en la "frenezulan keston" - oni scias ke oni povus rigardi for de tio, sed oni ne volas. La cerbo estas aktiva sed samtempe malstreĉiĝas. Similan trancostaton oni atingas dum kurado aŭ dum longa aŭtomobila veturado. Subite oni estas atinginta la celon kaj oni havas la senton ke la tempo forflugis. La menso estis en tranco, sed la korpaj aŭtomatismoj plue funkciis tute normale.

Intertempe kelkaj studaĵoj pruvas la efikon de hipnoto. Antaŭ nelonge la universitato de Tübingen montris ke hipnota terapio povas helpi por perdi pezon. Laŭ la esploristoj tiu metodo pli bone subtenis tropezajn virinojn ol konduta terapio - ili sekve ankaŭ estis pli kontentaj.

Ĉe la dentokliniko en Vieno oni povis kadre de studo pruvi ke hipnotigaj kompaktdiskoj povas helpi al tiuj pacientoj kiuj antaŭe ricevis hipnoton ĉe hipnotisto. Se la paciento estas alkutimiĝinta al la hipnotisto la kompaktdisko havas la saman efikon je timo kaj korpaj problemoj. Oni ja ne povas ĉiam kiam oni sentas dentodoloron kuri en la dentoklinikon.

Ĝenerale oni distingas ĉe la medicina hipnoto inter kvar grandaj sferoj: Unuflanke ĝi helpas ĉe la kontraŭbatalo de doloroj - al tiu kategorio apartenas ankaŭ la dumgravedeca malbonfarto. La dua apliko koncernas la regadon de kutimoj - se oni volas definitive rezigni pri alkoholo, fumado aŭ tropezo. Trie hipnoto estas pli kaj pli ofte aplikata dum medicinaj analizoj kaj kvare la hipnoto estas aplikata en la psikoterapio por kontraŭbatali timojn.

Kontraŭe al multaj timoj la profesoro klarigas: "Iu kiu troviĝas en stato de hipnoto faras nenion kiun li ne faras ankaŭ en stato de plena vekeco. Ekzistas ĉiam la ebleco ekstari kaj foriri."

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA