Traserĉu tiun blogon

2013-02-02

Granda purigado inter esperantistoj -- rememore




Antaŭ 75 jaroj:

La pereo de Esperanto en Soveta Unio
------------------------------------

La nuna jaro markas la 75-an datrevenon de la likvido de la sovetia Esperanto-movado. En 1937/38 granda nombro de esperantistoj estis arestita, la plej multaj en februaro kaj marto 1938. Tiu terura ĉapitro de nia historio estis dum kvindek jaroj preskaŭ kaŝita.

La 21-an de marto 1938 Nikolaj Rytjkov, moskva aktoro, revenis al sia loĝejo. Estis malfrue, ĉar la teatra prezentado okazis en la vesperaj horoj. Antaŭ ol ekdormi, li, "nokta birdo", kun sia edzino, same aktorino, legis libron, kiu entenis korespondaĵojn de Gustave Flaubert; laŭ ilia kutimo, unu leteron legis ŝi, alian li. Subite, je la tria matene, aŭdiĝis sonorado ĉe la pordo. Enrompiĝis oficiro de la sekreta polico NKVD kun du soldatoj. "Levu la manojn!" - ili kriis. Komenciĝis traserĉado, kiu daŭris kvin horojn. Estis konfiskita granda kofro kun leteroj ricevitaj el eksterlando, ĉiuj esperantlingvaj. Rytjkov, al kiu estis adresitaj tiuj leteroj, poste estis forportita al la fifama malliberejo Lubjanka.



Rytjkov ne havis ideon, kial li estis arestita. Li jam sciis pri la malliberigo de Ernest Drezen, la multjara estro de la sovetia movado, en aprilo 1937. Lin pli konfuzis la arestiĝo (en februaro kaj marto 1938) de malpli elstaraj esperantistoj, liaj amikoj Petro Gavrilov kaj Ferenc Robicsek. Li komencis kompreni, ke okazas io nejusta. Tamen, Rytjkov plue korespondis, sendante kaj ricevante leterojn, kaj tute ne imagis, ke sole tio faras lin suspektinda. Dum la pridemandado en Lubjanka, dum kiu li estis ankaŭ torturata, la centra temo estis, ke li konfesu pri sia spiona agado kaj nomu siajn kunulojn.

Similan sorton havis milionoj da sovetiaj civitanoj. La esperantistoj laŭnombre estis eta parto de la viktimoj de la t.n. Granda Purigo, per kiu Stalin celis senigi sin de ĉiuj veraj aŭ potencialaj kontraŭuloj de sia sistemo. Fakte, Rytjkov arestiĝis unu semajnon post la ekzekuto de Nikolaj Buharin (15-3-1938), per kiu kulminis la likvidado de iamaj kunbatalantoj de Lenin. Inter la esperantistoj Rytjkov estis unu el la lastaj, kiujn trafis la persekutado. Ĉar li ne havis gvidan funkcion, li ne dividis la sorton de aliaj, kiuj estis mortpafitaj.

Rytjkov suferis dum pli ol 17 jaroj en diversaj koncentrejoj. Fine de 1955, du kaj duonan jarojn post la morto de Stalin, li estis liberigita. Li povis reveni al sia aktora profesio kaj tuj reaktiviĝis por Esperanto, kiu sub la reĝimo de Nikita Hruŝĉov komencis esti almenaŭ tolerata. Kiam en 1965 li ricevis permeson partopreni Eŭropan Esperanto-Konferencon en Vieno, li decidis resti en okcidento. Fuĝis do la unua sovetia esperantisto, kiu travivis la persekutadon kaj sekve povis rakonti detalojn pri tiam tute nekonata ĉapitro en la historio de Esperanto.

Kiam Rytjkov fuĝis, la movado en la "komunistaj" landoj jam diversgrade reekfloris. Restis limigoj kaj kondiĉoj, unu el kiuj estis silenti pri la temo de persekutoj. Ekde la mezo de la sesdekaj jaroj en Soveta Unio okazadis grandaj junularaj Esperanto-tendaroj, kies partoprenantoj nur nebule sciis pri la stalina tempo kaj kredeble malmulte emis ŝarĝi sin per tro da scio. Kiam rusa esperantisto foje volis fari prelegon en la Moskva Klubo pri Esperanto en la nazia Germanio, la propono estis rifuzita pro tio, ke trakto de tiu temo invitus al ĝenaj demandoj aŭ eĉ al komparo inter la faroj de Hitler kaj Stalin. Multe da maltrankviliĝo elvokis ĉapitro pri la persekutoj en la libro Esperanto en perspektivo (1974). Dek jarojn poste la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) nuligis sian promeson aliĝi al UEA, proteste kontraŭ recenzo, kiu aperis en la organo de UEA pri la memoroj de gulaga transvivinto.

Tiu situacio de la sovetia movado – kun necerteco kaj limigoj sur la fono de oficiala malfido – restis ĝis la ekrego de Mihail Gorbaĉov en 1985. Estas interese, ke la unuaj antaŭsignoj de ŝanĝo rilatis la historion: pro "glasnosto" rompiĝis ankaŭ la tabuo pri la stalinisma subpremo de Esperanto. En februaro 1988 la revuo Ogonjok aperigis leteron de veterano, kiu memorigis pri la lernado de Esperanto en la Ruĝa Armeo en 1922/23; en aprilo gazeto en Odessa publikigis pledon por la rehonorado de persekutitaj esperantistoj; kaj en aŭgusto Komsomolskaja Pravda raportis, ke al la Ĵdanov-Strato en Kazanj estis redonita ĝia antaŭa nomo: Esperanto-Strato. Hazarde, preskaŭ samtempe aperis mia libro "La danĝera lingvo". Komence de 1989 ASE finfine aliĝis al UEA kiel sovetia landa asocio. Dank' al la parta aŭ dumtempa malfermo de arkivoj de NKVD post kvindek jaroj eblis nun ekscii precizajn datojn kaj aliajn faktojn pri la malapero de la kremo de la sovetiaj
esperantistoj.

Ulrich Lins
Revuo Esperanto, 2013, febr. -- [e-rus-info]

-----
Ret-Info


.




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

3 comments:

  1. Bonega! Gratulon kaj dankon!
    Jorge Alchera
    San Paulo, SP, Brazilo

    ReplyDelete
  2. Ĉu estas ĝuste ke tiutempe estis mortpafitaj 30 mil esperantistoj?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Certe ne. Mortpafitaj estis kelkaj gvidantoj. Apenau entute estis 30.000 vivaj esperantistoj

      http://mi.anihost.ru
      "La interlingvistika mondo de Nikolao Mihajlenko"

      Delete