Traserĉu tiun blogon

2013-02-04

Nuna prestiĝo de tradicia modesta plado


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

polento_plado.mp3Listen on Posterous
Polento1a

La polento en Italujo

El la fama itala historia romano "La gefianĉoj" (itale "I promessi sposi", nome Renzo kaj Lucia) jen priskribo de vespermanĝo ĉe kamparana familio en centra norda Italujo sub la hispana regado en la jaro 1628:

"... [Renzo] ... iris rekte al ne fora dometo de iu Tonio; kaj li trovis lin en la kuirejo, kun unu genuo sur la ŝtupo de la fajrujo kaj tenenta per unu mano la randon de kaldrono starigita sur fajrocindro, dum li knedis per kurba lignaĵo malgrandan polenton el fagopiro. La patrino, unu frato, kaj la edzino de Tonio, sidis ĉe-table; kaj tri aŭ kvar infanoj, staraj apud la paĉjo, atendis la momenton de surtabligo fiks-rigardante la kaldronon. Sed mankis la gajeco, kiun kutime vido de tagmanĝo donas al la homo, kiu per pena laboro ĝin meritis. La volumo de la polento proporciis kun la magra jar-rikolto, sed tute ne kun la nombro kaj la apetito de la tablanoj: kaj ĉiu el ili fiks-rigardante la komunan manĝaĵon per-strab-rigardo plena de rabia amo, ŝajnis pripensi la parton de apetito, kiu nepre plurestos. Dum Renzo interŝanĝis salutojn kun la familio, Tonio elkaldronigis la polenton sur la plataĵon el fago-ligno pretigitan por ĝin ricevi: kaj ĝi aspektis kvazaŭ malgranda luno, en granda rondo de vaporaĵoj".
{La tradukon de la romano al Esperanto faris la pastro Battista Cadei kaj ĝi estis prezentita en la jaro 2006 en Florenco dum la 91-a UK.}

Tre verŝajne la historio de polento en la mondo komeciĝis jam je "la aŭroro de la civilizo". Polento ja estas konsiderata unu el la plej malnovaj nutraĵoj en la mondo. Post la malkovro de fajro kaj la komenco de surfajra kuirado, homoj komencis longe boligi  primitivajn grenojn en akvo por ilin moligi kaj baldaŭ tiuj kaĉoj fariĝis la ĉefa karbonhidrato en nutrado de la homa raso. Ĝis nun en Afriko kaj Suda Ameriko tiu manĝaĵo estas fakte la ĉefa baza nutraĵo de ĉiuj malriĉaj kamparanaj familioj.

En norda Italujo ĝis la 16-a jarcento, la plej uzataj cerealoj por prepari polenton estis spelto, sekalo kaj fagopiro. Sed, kiam la kultivado de maizo venis al Italujo el la Nova Mondo, la maizfaruno fariĝis la plej populara por polento, tiel donante al ĝi karakterizajn flavan koloron kaj guston. Tio okazis ankaŭ dank' al la nobelaj grandbienuloj, kiuj malkovrinte en maizo eblecon pliigi siajn profitojn, devigis siajn kamparanojn sin nutri ĉefe per maizo.

Kiam la maizfaruno, pli bongusta ol tiu de aliaj tradiciaj cerealoj sed malpli nutroriĉa, fariĝis la ĉefa nutraĵo, la bonŝanculoj aldonis al la kaĉo pecon da fromaĵo aŭ butero dum la aliaj elverŝis la polenton sur tranĉtabulon, lasis ĝin malmoliĝi kaj manĝis ĝin laŭtranĉe. Multa akvo pasis en la rivero Pado ekde kiam polento estis uzita kiel ĉefa nutraĵo fare de malriĉuloj, ĝis kiam oni ekkultivis altkvalitan maizon specife por preparo de polento. Tiu ĉi plado nun ĉefrolas en la menuo de ĉiu prestiĝa restoracio je centoj da luksaj versioj, entenantaj, interalie, altkvalitajn fungojn kaj trufojn. Ne malpli ŝatata fariĝis la tostita polento, kiu bonege harmonias kun riĉaj kaj gustoplenaj saŭcoj. Ĝi estas facile preparebla, ne postulas apartan spertecon kaj oni povas ĝin prepari kelkajn tagojn antaŭe.

Tamen, preparo de vere bonega polento nepre postulas du bazajn kondiĉojn. Unue la elekto de taŭgaj miksaĵoj de maizfarunoj sed certe tute ne de tiuj venditaj por rapida preparo. Due, oni devas konscii, ke ne estas mallongigo por preparo de bonega polento: ĝi postulas 25-30 minutojn de atenta kuirado kun daŭra miksado de la kaĉo. Por klarigi la diferencon inter la gusto de polento el riĉa altkvalita maizfaruno, preparita per malrapida atenta kuirado, kaj tiu de polento farita dum kelkaj minutoj el miksaĵo de tuja maizfaruno, oni povus diri, ke ili similas al gusto de oranĝsuko ĵus dispremita kompare kun suko preparita per oranĝgusta industrie prilaborita koncentraĵo.                                                         

Bonan apetiton!

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

No comments:

Post a Comment