Posts

Showing posts from January, 2013

Amikeca rigardo al la lupoj

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikoon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Amikeca_rigardo_al_la_lupoj.mp3 Listen on Posterous Ĉu kiam vi estis infanoj, iu provis timigi vin per ekzemplo de tiu aŭ alia besto, kies bildo en via imagokapablo kreskis al multe pli granda dimensio ol ĝi estis efektive? En mia kazo temis pri lupo, kiun mi tiam ankoraŭ neniam vidis, sed oni rakontis al mi, ke ĝi estadas en la arbaro kaj estas multe pli danĝera ol la hundo. Iu alia timigis min, por ke mi ne venu al malluma kelo, ĉar tie estas lupoj kaj ili povas min vori. Bonŝance miaj gepatroj trankviligis min, ke la besto ne aperas en tia arbaro, kiu kreskas proksime de mia domo, do ĝi ne povas viziti nian kelon. Tamen kiam mi estis en nia arbaro, kelkfoje revenadis al mia infana kapo la dubo, ĉu ie tie hazarde..., vi ŝajne divenas, kion mi timetis. La kartvela bestoesploristo Jason Badridze demandita, kiun li preferas - homon aŭ lupon,

Klaĉoj kaj populareco - Kontakto 2012:6 en la reto

Image
"Grandaj mensoj diskutas ideojn; mezaj mensoj diskutas eventojn, malgrandaj mensoj diskutas personojn." Tiu frazo de Eleanor Roosevelt enkondukas nian nunan ĉeftemon: Klaĉoj kaj privateco. Nu! Ili ja ne ekzistas unu sen la alia. Ni nur valorigas privatecon, ĉar ni vivas en mondo plena je sekretoj. Nia intervjua rubriko estas daŭrigo de la pasinta numero, kun la dua parto de la intervjuo kun Peter Baláž, antaŭ nelonge elektita de la revuo Ondo de Esperanto, kiel la Esperantisto de la jaro 2012 (cetere la plej juna). Vi povas ankaŭ legi en tiu ĉi numero, artikolon pri la fama ĵus forpasinta brazila arkiteto Oscar Niemeyer. El Ĉinio venas raporto pri privata teatrejo, kiu fariĝis fama ĉefe danke al la simpla stilo de sia posedanto, kiu cetere estas dentisto laŭ profesio. En la rubriko NKD (Nekredeble), vi trovos ses objektojn kiuj ja strange similas al Darth Vader! Plue, en la nuna eldono troviĝas ankaŭ facillingva rakonto, di

Kinuo - greno de inkaoj por hodiaua uzo

Image
Kinuo - greno de inkaoj por hodiaŭa uzo -------------------------------------- Ĉu vi scias, kio ĝi estas: kinuo? - aŭ per alia nomo: kvinoo? Ĝi estas esperplena greno el la tempoj de inkaoj, inda je pli vasta konateco kaj uzado. Por puŝi ĝin al niaj okuloj, la monda organizaĵo por nutrado FAO deklaris la jaron 2013 "Jaro de Kinuo" - kaj petas la tutmondan socion aktive partopreni en la informado pri la esperplena planto el Andoj. Ekzistas ankaŭ teamo de esperantistoj, kiuj decidis kontribui al internacia diskonigo, eĉ konatigi diversajn manierojn prepari pladojn. La Esperanto-grupo de la kulturligo "Prenzlauer Berg" en Berlino en fino de januaro per publika prezento malfermis la kinuo-jaron 2013. La partoprenantoj povis vidi mallongan filmeton, kondukintan al la regionoj de Andoj, oni informis pri la pseŭdogreno kinuo, ĝia rikolto per kooperativanoj kaj ĝia utiligo kiel altvalora nutraĵo. En la unua rondo de gustumado estis ofertita kinuo en la

NASK 2013 - Kurso de Esperanto en Nord-Karolino, Usono

Image
Raleigh, Nordkalifornio   2013/1/30 lernu! La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! Unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo. Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan session, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso. La internacia teamo konsistos el István Ertl (Hungarujo), Derek Roff (Usono) kaj Lee Miller (Usono), kaj okazos tri kursniveloj. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn. Ĉ

El 'homo sapiens' al 'homo sapiens sapiens'

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo klacxado_.mp3 Listen on Posterous Ĉu klaĉado estis la vera lingva revolucio? Paleontologiaj kaj paleoarkeologiaj eltrovoj ŝajnas definitive konfirmi, ke antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj vivis en la orienta centra kaj suda parto de Afriko plurdekmilo (eble centmilo) da homoj el la specio "homo sapiens". Samtempe en Azio kaj Eŭropo vivis aliaj bone adaptitaj specioj de homoj, ĉefe "neandertaloj". Ĝis antaŭ 70 aŭ 60 miloj da jaroj, "homo sapiens" ne havis iun ajn avantaĝon sur neandertaloj. Ŝajnas ja, ke lia unua antaŭa provo de ekspansio en la proksima oriento plene fiaskis fronte al tie loĝantaj neandertaloj. Verŝajne, pro malbone konataj cirkonstancoj, "homo sapiens" tiam eĉ riskis estingiĝi en Afriko mem kaj tute hazarde lia specio supervivis. Sed antaŭ 70 aŭ 60 miloj da jaroj, io evolucie drama okazis ĉe &q

7a Azia Kongreso de Esperanto en Jerusalemo

Image
From: Henri Masson < espero.hm@wanadoo.fr > Date: 2013/1/28  7a Azia Kongreso de Esperanto en Jerusalemo Laŭ informo de la retejo de Esperanto-Ligo en Israelo (ELI), ĝis la 18-a de januaro de 2013, sin enskribis por la 7-a Azia Kongreso de Esperanto 73 esperantistoj el Armenio, Ĉeĥio, Ĉinio, Danio, Japanio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Italio, Kroatio, Pollando, Svisio kaj Turkio. Okazos la 7-a Azia Kongreso de Esperanto de la 18-a ĝis la 22-a de aprilo en Jerusalemo, Israelo, kaj la temo estas "Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo". Rimarkoj HM : Intertempe aldoniĝis tri pliaj kongresanoj el Germanio : do entute 76 el 16 landoj. Aparte densa, instrua kaj riĉa estas la turisma programo : Jerusalemo (malnova urbo, Moskeo, Lamenta Muro, Via Dolorosa), Nova urbo (Israela Muzeo), Jafo, Hajfa (la famaj

Graso influas la kvaliton de spermo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio graso_spermo.mp3 Listen on Posterous Malaltiĝas la kvalito de la viroj - koncerne iliajn spermojn. Antaŭ nelonge esploristoj raportis ke francaj viroj produktas malpli da spermoĉeloj ol dum la 1980-aj jaroj. Nun sciencistoj informas: Saturitaj grasacidoj en la nutraĵo povus kulpi pri tio. Dum longa tempo sciencistoj dubis ĉu la kvalito de la spermo ĉe la viroj vere malaltiĝas. Sed dum decembro esploristoj prezentis novajn datumojn: Fakte la nombro de spermoĉeloj de francaj viroj dum la jardekoj malaltiĝis. Sed la kaŭzon por la malaltiĝinta kvalito la sciencistoj ne jam povis trovi, ili supozis ke ĥemiaĵoj kulpis. Nun danaj medicinistoj raportas pri nova suspekto: Saturitaj grasacidoj el la nutraĵo povus kulpi interalie se la kvalito de la spermo malaltiĝas. Laŭ tio junaj danoj kiuj kompare kun aliaj viroj konsumis plej multajn saturitajn grasacidojn, havis je 41 procentoj malpli da spermoĉeloj en la spermo. Por ilia

Karavano al Israelo (La Vojagxo)

Image
  Karavano al Israelo Trampo < permistika@yandex.ru > Jan 26 05:48PM +0600   La Vojaĝo invitas vin partopreni en somera Karavano al israelo http://www.vojagxo.info/artikoloj/projektoj/karavano-al-israelo-2013.html .... Esperanto, mia lingvo, minha língua! Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org

Se mankas dormo, suferas la amo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio dormomanko.mp3 Listen on Posterous Bone dormi tra la tuta nokto por multaj homoj restas ofte nura deziro, ĉar ili aŭ nur malfacile povas ekdormi aŭ ili vekiĝas dum la nokto kaj dum longa tempo ne sukcesas reekdormi. Tio kompreneble montriĝas negative la tagon poste ĉar mankas bonhumoro kaj vivoĝojo se oni sentas ankoraŭ lacecon en la ostoj. Kaj tio influas ankaŭ la sintenon rilate al la homoj kun kiuj oni kunvivas aŭ kunlaboras. Multaj homoj ne sentas sin sufiĉe priatentataj kaj deziras pli da atento de la partnero. Studaĵo de la usona universitato de Berkely nun trovis eblan kaŭzon por tiuj interpartneraj problemoj: Manko de dormo Homoj kiuj suferas pro dormomanko estas evidente tro lacaj por diri "Dankon". Tiun konkludon atingis du psikologinoj en Kalifornio. Laŭ ili malbona dormo ŝajne igas la homojn pli egoismaj kaj la propraj bezonoj aperas tiam pli gravaj ol tiuj de la partnero. Multaj homoj ja fanfa

Lerni la lingvon levas la memvalorsenton

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio levas_memvalorsenton.mp3 Listen on Posterous En mia sonartikolo pri la motivoj kial iu fariĝu uzanto kaj parolanto de Esperanto mi akcentis kiel plej gravan motivon la deziron plivastigi sian esprimkapablon en alia ol la propra lingvo. Povas esti ke multaj geaŭskultantoj pensas ke por ili tiu motivo ne estis la decida faktoro por lerni la lingvon. Nome ĉe tiuj superregas la deziro konatiĝi pere de la lingvo kaj ĝia komunumo kun homoj el aliaj landoj kaj eventuale starigi personajn rilatojn kaj sekve la grado de regado de la lingvo estas duaranga. Sufiĉas en tiu kazo paroli tiel bone ke eblas komprenigi sin kaj kompreni aliajn. Kaj homoj hodiaŭ apenaŭ pensas pri ideologio, se ili volas amikiĝi. La tutmondiĝo ja hodiaŭ estas fakto kaj la teknikaj eblecoj komuniki kun la tuta mondo ekzistas. Do la kunkreskado de la homaro ne plu estas celo en fora estonteco, sed ĝi jam okazas hodiaŭ - ĉiutage. Tial ankaŭ ne havas sen

E-kuketoj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando E-kuketoj_11.mp3 Listen on Posterous Tiel nomatan E-etoson, kiun ĝuas E-amikaro dum siaj renkontiĝoj, kunkreas kelkaj faktoroj. Mi dirus, ke el inter ili plej gravas niaj interparoloj en la internacia lingvo. Sed ĉu eblas sole paroli dum pli longa tempo. Kiam oni vidas iun preleganton sur la televidekrano plej ofte akompanas lin almenaŭ glaso kun akvo. Kelkaj el vi certe scias, kiel aspektas konferencoj por laborantoj de kelkaj firmaoj, organizataj en speciale luitaj ejoj de hoteloj. Ankaŭ dum E-renkontiĝoj ni restas ordinaraj homoj, kiuj bezonas ion kroman, kio helpas nin atingi pli altan nivelon de ĝuo kaj entuziasmo, kio sekve kvazaŭ iom pli paroligas nin. Do ni tre ŝatas intertempe ion trinki, por iom ŝmiri niajn gorĝojn. Sed kiam ni uzas nian amatan Esperanton, ni bezonas pli da energio. Parolante ĝin ni ne nur lacigas niajn voĉkordojn, sed

[GRAMATIKERO] APUD

Image
Vizitu nian blogon por pliaj gramatikeroj : http:\\gramatikero.blogspot.com Apud ( ao lado de, próximo a ) I ndica proximidade , normalmente refere-se aos lados direito e esquerdo, e não a "a frente" ou a "atrás". No entanto, pode se referir a qualquer lado. Sempre dá a ideia de proximidade, e se comparado à expressão ĉe , essa dá uma noção de proximidade ainda maior. Apud d á origem ao adjetivo apuda e ao advérbio apude . 1. Mi estas apud vi. ( Estou a seu lado. ) 2. La arbo troviĝas apud la domo. ( A árvore encontra-se próxima à casa. ) 3. Apud fenestro, la infano atendas sian patron. ( Próximo a uma janela, a criança espera seu pai. ) 4. La apuda domo ne interesas min. ( A casa ao lado não me interessa. ) 5. La geamantoj sidiĝis apude . ( Os namorados sentaram-se perto. ) Atenção para a pronúncia. Como todas as palavras do Esperanto, a sílaba forte é a penúltima: A pud. Programo MIA AMIKO Retaj Kursoj

Nia historio finiĝas ĉiam hodiaŭ

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio fino_historio.mp3 Listen on Posterous La jaro estas ankoraŭ juna kaj ne jam forgesiĝis ĉiuj bonintencoj. La deziro pri resp. la fido je ŝanĝiĝo laŭ esploristoj tamen ne estas tiel granda kiel kelkaj kredigas okaze de la jarŝanĝo. Supozeble precize hodiaŭ oni fariĝis la persono kiu oni volas resti ĝis la fino de la vivo. En ĉiu aĝo homoj faras ion kion ili pentas poste. Pekoj de la junaĝo kiel tatuoj pro tio estas forigataj en plenkreskula aĝo, oni eksedziĝas de la partnero kun kiu oni geedziĝis en siaj dudekaj jaroj 10 jarojn poste, kaj 50-jaruloj provas dum sansportaj feriadoj perdi siajn troajn kilogramojn kiujn oni dum la antaŭaj jaroj estis amasiginta. Sed kial homoj tiel ofte prenas decidojn kiujn ilia estonta memsento bedaŭros? Laŭ esploristoj ĉirkaŭ la belgo Jordi Quoidbach la kaŭzo por tio estas verŝajne ke multaj homoj havas komplete maltrafan imagon pri estontaj cirkonstancoj. Dum la kuro de la jaroj homoj

Poezio bonfaras al la cerbo

Image
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo poezio_bonfaras.mp3 Listen on Posterous Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Ofte oni legas kaj aŭdas de intelektuloj komentojn malŝatajn, eĉ  ridindigajn, pri la tiel nomata "memhelpa literaturo". Temas pri verkoj, kiuj proponas psikologiajn kaj filozofiajn pensojn kaj konsilojn kun la celo helpi legantojn vivi pli ekvilibre kaj trankvile. Feliĉe mi ne estas intelektulo. Mi neniam arogis al mi la rajton juĝi tiaspecan literaturon. Sed mi ĉiam impresiĝis de la multmila vendado de tiaj libroj. Laŭ mia simpla, ne intelektula rezonado, mi supozas, ke se miloj da homoj interesiĝas pri "memhelpa literaturo", tio signifas, ke ili serĉas helpon kaj  trovas en ĝi ian utilecon. Kaj ke almenaŭ ĝi rajtas ekzisti, malgraŭ la intelektuloj. Miaflanke, mi  opinias, ke ĉia literaturo estas homhelpa, kaj juĝi, kio estas bona aŭ nebona literaturo estas tute subjektiva, persona

MONATO estas legebla kaj senpage elŝutebla dum 10 tagoj!

Image
MONATO estas legebla kaj senpage elŝutebla dum 10 tagoj! MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, aperanta ankaŭ en papera versio. Pro teknikaj problemoj en la presejo la februara numero de la magazino atingos la legantojn iom malfrue. Por rekompenci la abonantojn, la eldonejo ebligas senpagan kaj liberan elŝuton de la februara numero. Ankaŭ neabonantoj povas kapti la okazon por konatiĝi kun MONATO per senpaga elŝuteblo dum dek tagoj: - la pdf-versio estas havebla ĉe la adreso:   https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.pdf   - kaj la dosierformo ePub ĉe:   https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.epub   La pdf-versio estas rekomendita por tablo- kaj teko-komputiloj; la epub-versio estas oportuna por legado en librolegiloj kaj lertaj telefonoj. Post la provado informoj pri la magazino kaj abonado estas troveblaj ĉe: http://www.esperanto.be/fel/mon/   La supraj ligiloj validos dum 10 tagoj. ----- Ret-Info ______________________________

Ĝisdatigoj pri la pseŭdocerealo "kvinoo"

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo denove_kvinoo.mp3 Listen on Posterous Ĉiu medalo du flankojn posedas. Unuflanke, la laŭmoda nuna monda sukceso de kvinoo indikas kuraĝigan tendencon adopti pli sanajn nutradkutimojn. (Vidu mian  sonartikolon el la 1-a de junio  2012). Aliflanke, laŭ lastatempaj raportoj de la brita gazetaro, la ĉiam pli furora postulo de tiu pseŭdocerealo kaŭzas gravajn problemojn al andaj gentoj.   Ĝis antaŭ kelkaj jaroj kvinoo estis nekonata perua speco de greno, kiun oni povis aĉeti nur en specialaj butikoj. Nur konsciaj kaj asiduaj vegetaranoj aŭ veganoj laŭdis la kvalitojn de tiu ĉi noviga nutraĵo aldone al rizo kaj kuskuso, kaj dietistoj entuziasmiĝis pro ĝia malalta procento de graso. Poste, ĝia vendado grade kaj daŭre pliiĝis. Kvinoo fariĝis la mirakla greno de la Andoj: sana, moderna kaj etika surogato de viando. Kiel rezulto, ĝia prezo duobliĝis trifo