Traserĉu tiun blogon

2013-01-25

Nia historio finiĝas ĉiam hodiaŭ

End_history1a

fino_historio.mp3Listen on Posterous

La jaro estas ankoraŭ juna kaj ne jam forgesiĝis ĉiuj bonintencoj. La deziro pri resp. la fido je ŝanĝiĝo laŭ esploristoj tamen ne estas tiel granda kiel kelkaj kredigas okaze de la jarŝanĝo. Supozeble precize hodiaŭ oni fariĝis la persono kiu oni volas resti ĝis la fino de la vivo.

En ĉiu aĝo homoj faras ion kion ili pentas poste. Pekoj de la junaĝo kiel tatuoj pro tio estas forigataj en plenkreskula aĝo, oni eksedziĝas de la partnero kun kiu oni geedziĝis en siaj dudekaj jaroj 10 jarojn poste, kaj 50-jaruloj provas dum sansportaj feriadoj perdi siajn troajn kilogramojn kiujn oni dum la antaŭaj jaroj estis amasiginta. Sed kial homoj tiel ofte prenas decidojn kiujn ilia estonta memsento bedaŭros?

Laŭ esploristoj ĉirkaŭ la belgo Jordi Quoidbach la kaŭzo por tio estas verŝajne ke multaj homoj havas komplete maltrafan imagon pri estontaj cirkonstancoj. Dum la kuro de la jaroj homoj povas sufiĉe ŝanĝiĝi, ne nur iliaj preferoj ŝanĝiĝas, ankaŭ sintenoj kaj personeco. Tio estas klara al plej multaj sed evidente nur en la retrospektivo. Tio signifas ke eĉ se oni scias ke oni fariĝis alia homo dum la pasinta tempo, oni kredas resti la sama estonte. Ke multe kion ni hodiaŭ faras montriĝos eraro, laŭ tio ne eblus.

Ĉu la homoj vere subiĝas al tiu iluzio kiun la esploristoj nomas "Iluzio pri la fino de historio", tion la esploristoj nun analizis en larĝa studo. Entute 19.000 personoj en la aĝo de 18 ĝis 68 jaroj estis rekrutitaj tiucele. En tri sendependaj partaj esploroj temis foje pri la personeco kie oni pristudis ecojn kiel sento pri devontiĝo aŭ malfermeco, foje la bazaj valoroj kaj fine preferoj kiel ekzemple plej favorata muziko, plej ŝatataj manĝaĵoj kaj plej bonaj amikoj.

La partoprenantojn oni enordigis ĉiufoje en du grupojn: La unua duono devis raporti kiaj ili estis antaŭ 10 jaroj resp. kiujn sintenojn  kaj preferojn ili havis tiam. La alia grupo devis priskribi la imagon pri sia "mi"-o post 10 jaroj. Aldone al retrospektivo kaj prognozo oni demandis ĉiujn pri siaj nunaj sintenoj kaj preferoj. Por ĉiu aĝo tiam la prognozoj estis komparataj kun retrospektivaj eldiroj de la partoprenantoj kiuj estis je 10 jaroj pli aĝaj, ekz. la prognozo de 18-jarulo kun la retrospektivo de 28-jarulo.

Entute montriĝis ke kun pliiĝanta aĝo kaj la raportitaj kaj la prognozitaj ŝanĝiĝoj mapliiĝis. Tio korespondas laŭ la esploristoj al rezultoj de aliaj studoj laŭ kiuj la personeco stabiliĝas dum la kuro de la jaroj. Sed malgraŭ tio en ĉiuj aĝogrupoj la prognozantaj partoprenantoj ĉiam antaŭvidis malpli da ŝangiĝoj ol kiom raportis iliaj retrospektantaj gekolegoj. Tio signifas ke eĉ se plej multaj konscias pri tio ke ili ŝanĝiĝis multe en la pasinteco, ili pensas ke tio ne plu okazos estonte. Tiu malkongruo montras laŭ la esploristoj ke ĉiuj inkluzive de la pli aĝaj homoj tute klare subtaksas la dimension de la venontaj ŝanĝiĝoj de sia personeco.

Pri la kaŭzoj de tiu mezurebla "Iluzio pri la fino de historio" la esploristoj povas nur starigi supozojn. Unu kaŭzo povus esti ke homoj simple volas kredi ke ili estas aminda persono kun sencohavaj preferoj kaj eblaj estontaj ŝanĝiĝoj povus endanĝerigi tiun kredon. Krome estontaj ŝanĝiĝoj estas pli malfacile imageblaj ol pasintaj ŝanĝiĝoj estas eksplikeblaj.

"Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo". Laŭ tiu multe citita usona parolturno ĉiu tago povus marki novan komencon, ĉiu momento povus oferti ŝancon por ŝanĝiĝo. Se oni kredas je la rezultoj de la aktuala studaĵo, tio tamen en la imago de la homo estas precize inversa. "Sajnas ke la historio ĉiam finiĝas hodiaŭ", skribas la esploristoj.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

No comments:

Post a Comment