Traserĉu tiun blogon

2013-01-13

El Akademio de Esperanto: Ĉu “Esperant-” aŭ “esperant-”?



Ĉu "Esperant-" aŭ "esperant-"?

Publikigita la 11an de Septembro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.08.08]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————
La formo "Esperant-" (la lingvo Esperanto) 
aperas foje majuskle, foje minuskle, eĉ ambaŭ en la sama artikolo.
Kio estas la normo pri tio ĉi?

RESPONDO

Kara samideanino,

Unue, la senpera kialo, ke oni kutime skribas la vorton "Esperanto" majuskle estas tio, ke ĝi estas propra nomo. Se tio ne estas al vi evidenta, tion konfirmas la fakto, ke ĝi kondutas (ekzemple, rilate kombineblon kun la artikolo) same kiel ceteraj proprajnomoj.

Tamen pluderivado deiranta de la radiko "Esperant-" ne ĉiam kondutas tute same kiel "ordinaraj" propraj nomoj: ekzemple,ĝi kutime retenas la majusklon eĉ en adjektiva kaj adverba formoj, kio ne estas kutima afero.

Grava specifaĵo de la radiko "Esperant-" en Esperanto estas tio, ke (pro konataj historiaj cirkonstancoj) ĝi estas homonima kun la kombino "esper-ant-".

Tia homonimeco etendiĝas al multaj derivaĵoj: Esperanto/esper-anto, Esperanta/esper-anta, Esperante/esper-ante.

Ambaŭ formoj en tiaj paroj estas reale uzataj kaj ilia miksado povas konduki al miskompreno. Kelkaj inter konsultejanoj opinias, ke oni tradicie distingas tiajn formojn skribe uzante "Esperant-", kiam temas pri la lingvo, kaj "esperant-", kiam temas pri esperado.

Mi mem, neniam leginte pri tio ĉi, malkovris por mi tiun ĉi distingon en fruaj jaroj de mia esperantisteco kaj konscie ekuzis tian kriterion por decidi, ĉu necesas reteni la majusklon ĉe derivaĵoj de "Esperant-" aŭ ne. Tio ŝajnis tute
konforma kun la reale uzataj formoj en la lingvaĵo de "bonaj aŭtoroj", kio plifirmigis mian konjekton, ke temas ne pri mia arbitra invento, sed pri malkovro de neskribita, sed reale valida kriterio.

Kelkaj derivaĵoj de "Esperant-" apenaŭ povas konduki al iu ajn miskompreno, kaj tial oni kutime skribas ilin minuskle: "esperantisto", "esperantismo", "esperantisteco", "esperantaĵo" estas evidente tiaj, kaj probable ankaŭ "esperantigo", k.a.

Estas notinde, ke la ofte uzata neformala mallongigo de "Esperanto-" aŭ "Esperant-" al unulitera "E" kutime estas majuskla: "E-o", "E-e", E-igo", "E-aĵo", "E-klubo", "E-movado", ktp.

Bonvolu noti, ke kelkfoje la sencodistingo per majusklo estas aŭ entute neuzebla (ekzemple, kiam oni parolas) aŭ estas neoportuna (ekzemple, enmeto de majusklo meze de vorto: "ne-Esperanta litero" anstataŭ la kutima "neesperanta").

RESUME:

La nomon mem de la lingvo oni normale komencas majuskle,kiel propran nomon: "Esperanto".

En derivaĵoj, se ekzistas neniu risko de konfuzo inter "Esperant-" kaj "esper-ant-", oni kutime uzas minusklon. Se tia konfuzo eblas, oni povas distingi la homonimajn formojn per majusklo/minusklo.

Evidente temas ne pri gramatikaj reguloj, sed pri klareco, bona stilo kaj respekto al tradicio. Aparte gravas ankaŭ unueco ene de la sama teksto.

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto


Tio ĉi estis publikigita en la kategorio Respondo de la Konsultejo.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

1 comment:

  1. Saluton!

    Por mi staras plene klara la ekspliko far Aleksandro! Tamen oni ne baru formon minusklan se tio siavice jam estas amplekse uzata, do tradicio, kvankam moderna :)

    Por tradiciuloj formo 'Esperanto' jam estas parto de la animo de la lingvo do sonas strangete 'esperanto' kiel nomo (substantivo)

    Aliflanke, oni aktuale donas preferon al pli kurantaj fasonoj sin esprimi, inkluzive kadre de skriboformo.

    Mi mem jam plenkonsentite komencis skribi nemajuskle. Do uzos majusklan E nur tre escepte, ja pro eviti miskomprenon de la teksto, lau la ekzemploj en la artikolo legataj.

    ReplyDelete