Produkti sonartikolon

Produkti1

produkti_sonartikolon_.mp3Listen on Posterous
Por verki sonartikolon necesas unue trovi taŭgan temon kiu estas interesa por la geaŭskultantoj kaj kiu vekas agrablajn sentojn resp. donas esperigan novaĵon. Povas esti aŭ iu tutmonda temo aŭ iu specifaĵo de la propra lando kiu invitas al imito. Se vi estas la verkanto vi povas aŭ preni artikolon el via gazetaro kaj traduki kaj adapti ĝin, aŭ vi prenas ion pri kio vi estas sufiĉe sperta kaj kion vi volas diskonigi al la aŭskultantaro.

Vi povas verki la artikolon unue en via propra lingvo por nur poste traduki ĝin al Esperanto. Tiu procedo estas konsilinda se vi ne jam sentas vin perfekta en Esperanto, ĉar tiam la eble ne sufiĉe bona lingvo ne jam influas la kvaliton de la artikolo. Kiam vi tradukas la artikolon al Esperanto vi ja povas peti helpon de alia esperantisto kaj vi povas sendi la manuskripton retpoŝte al iu kiu korektos vian artikolon. Ankaŭ mi pretas korekti manuskriptojn kaj do la eble ne jam sufiĉe bona regado de la lingvo ne estu kaŭzo por heziti pri la verkado de sonartikolo.

Kio ja gravas estas via parolkapablo, do la kapablo laŭtlegi tekston en Esperanto tiel ke la sonoj de Esperanto estu bone kompreneblaj kaj ke via voĉo esprimu diversajn nuancojn. Nek estas bele rapidege paroli, nek estas plaĉa tro malrapida parolado. Do variigu la rapidecon, la sonaltecon kaj laŭtecon dum parolado.

Kaj kompreneble necesas registri la paroladon. Do vi bezonas komputilon kun programo por registrado, kaj mikrofonon. Gravas ke vi troviĝu en senbrua ĉambro dum registrado. La mikrofono troviĝu ĉirkaŭ 5 ĝis 10 centimetrojn antaŭ via buŝo. Atentu pri bona agordado de la laŭtecnivelo de la eniranta signalo. Kaj estas konsilinde ŝirmi la mikrofonon malantaŭe por forteni la eĥon kaj aliajn ĝenajn sonojn.

Dum la parolado tenu vian kapon alte. Vi ja povas legi la tekston de la ekrano kaj vi povas pligrandigi la skribon por plifaciligi la legadon. Kaj vi povas meti helpsignojn, ekz. vi povas dikigi la vokalojn kiuj portas akcenton. Kaj se vi faras misprononcon, tutsimple ripetu la vorton aŭ frazon. Vi ja povas poste eltranĉi la netaŭgaĵon. Mi uzas tiucele la liberan programon "Audacity", sed ekzistas multaj aliaj. Finfine savu ĉion kaj en la formato mp3. La registraĵo estu unukanala (mono) kaj havu kvaliton kun 48 ĝis 64 kB/sek.

Nun vi povas sendi la manuskripton, la sondosieron kaj eventuale foton al mi. Mi kontrolos ĉion kaj se mi trovos gravajn lingvajn erarojn aŭ misprononcojn mi petos vin pri korekto. Tio ne senkuraĝigu vin. Se vi estas aŭskultanto de jam sufiĉe longa tempo, vi ja konas la lingvon kaj tiam vi havas bonan ŝancon sukcesi. Kaj la sukceso spronos vin daŭrigi. Tiel vi povos pliriĉigi Esperantujon. Paroli kaj aŭdigi Esperanton kontentigas kaj ĝojigas!

Vian kontribuon sendu al retradio@aldone.de

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA