Poezio bonfaras al la cerbo

Poesielesen1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

poezio_bonfaras.mp3Listen on Posterous
Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio
Ofte oni legas kaj aŭdas de intelektuloj komentojn malŝatajn, eĉ  ridindigajn, pri la tiel nomata "memhelpa literaturo". Temas pri verkoj, kiuj proponas psikologiajn kaj filozofiajn pensojn kaj konsilojn kun la celo helpi legantojn vivi pli ekvilibre kaj trankvile.

Feliĉe mi ne estas intelektulo. Mi neniam arogis al mi la rajton juĝi tiaspecan literaturon. Sed mi ĉiam impresiĝis de la multmila vendado de tiaj libroj. Laŭ mia simpla, ne intelektula rezonado, mi supozas, ke se miloj da homoj interesiĝas pri "memhelpa literaturo", tio signifas, ke ili serĉas helpon kaj  trovas en ĝi ian utilecon. Kaj ke almenaŭ ĝi rajtas ekzisti, malgraŭ la intelektuloj. Miaflanke, mi  opinias, ke ĉia literaturo estas homhelpa, kaj juĝi, kio estas bona aŭ nebona literaturo estas tute subjektiva, persona tasko.

Lastatempe, esploristoj el la universitato de Liverpool alportis interesan kontribuon al tiu temo. Ili decidis esplori, ĉu legado de poezio estas pli bonfara al la cerbo ol legado de "memhelpa literaturo". Por tio, ili ekzamenis la cerban  funkciadon de homoj, dum legado de poemoj kaj dum legado  de klarigaj prozaj tekstoj pri la sama enhavo de la koncernaj poemoj. Nome, pacientoj devis legi poemojn de Ŝekspiro, Eliott kaj aliaj rekonataj poetoj; poste, ili devis legi la samajn poemojn en formo de simplaj klarigoj en tute ĉiutaga lingvaĵo. Sciencistoj, psikologoj, lingvistoj analizis la cerbajn ŝanĝojn en ambaŭ situacioj. Ili konkludis, ke ellaborita lingvaĵo de poezio, kun siaj pli subtilaj semantikaj konstruoj,  akcelas specialajn partojn de la cerbo, per daŭra utiligo de konektoj kaj strukturoj, kiuj rilatas al memoro kaj personaj emocioj. Kompreneble, tiuj cerbaj "mobilizoj" celas alproprigon kaj interpretadon de la proponitaj versoj. Kiam la pacientoj legis enhavojn de poemoj redaktitajn per ĉiutaga lingvaĵo (simile kiel oni uzas por "memhelpa literaturo") – tiam la uzado de  cerbaj strukturoj estis multe pli simpla kaj supraĵa. Nun oni planas obervi la cerban funkciadon, kiam oni legas klasikajn tekstojn simpligitaj por "popularigaj" eldonoj.

La esploristoj konkludis, ke legado de poezio bonfaras al la cerbo. Mi konsentas. Pri la valoro de ĉia ajn alia speco de literaturo, juĝu mem la karaj geaŭskultantoj de nia Esperanta RetRadio.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero