Heroldo malfruas tutan jaron

Heroldo malfruas tutan jaron 

La gazeto Heroldo, organo de la sekto "Esperanta Civito" atingas la finon de la jaro 2012 kun manko de entute 17 numeroj, kio egalas al unujara malfruo en la eldonritmo...  la jarkolektoj 2011 kaj 2012 ŝajne jam neniam estos kompletigitaj...  :-(

Interesa artikolo pri la temo legeblas ĉe:
http://www.liberafolio.org/2012/heroldo-malfruas-tutan-jaron 

-----
"Heroldo de Esperanto" estis iam grava gazeto en Esperanto. Ĝi estis fondita en 1920 de Teo Jung sub la titolo "Esperanto Triumfonta", en la 20-aj jaroj en iu periodo ĝi aperis eĉ ĉiusemajne. Ekde 1961 – je internacia kontento – redaktis ĝin Ada Fighiera Sikorska. Ekde la komenco ĝis la morto de Sikorska Heroldo estis sendependa gazeto, post ŝia morto transprenis ĝin la sekto "Esperanta Civito",  la gazeto marĝeniĝis kaj perdis sian antaŭan vizaĝon.

L.S.


-- 

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero