Motivoj por Esperanto


Esprimkapablo1

motivoj_esperanto.mp3Listen on Posterous

En la interreta sendependa movada bulteno "Libera Folio" ĉi-januare aperis artikolo "Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?"  La demando pri tio stariĝis pro la superrego de la angla en blogoj pri EU-temoj, ĉar tie partoprenas plejgrandparte britoj, dum aliaj eŭropanoj restas malplimulto. Mi nun ne volas citi la enhavon de la artikolo (vi ja povas mem legi ĝin), sed mi volas kapti la okazon priskribi kial homo entute lernu nian lingvon resp. kion volas atingi homo pere de Esperanto.

Mi trovis tri motivojn por fariĝi uzanto kaj parolanto de Esperanto:
- la motivon plivastigi sian esprimkapablon en alia ol la propra lingvo
- la motivon plivastigi sian intelektan horizonton per informoj kaj artikoloj el la tuta mondo
- kaj la motivon plivastigi sian socian horizonton per partopreno en virtualaj kaj realaj komunumoj okaze de renkontiĝoj.

Oni povas obĵeti ke tiuj motivoj povus ankaŭ instigi al la lernado de la angla lingvo, precipe se temas pri la dua motivo, ĉar la angla estas la lingvo en kiu aperas plej multaj informoj kaj artikoloj en la mondo. Tamen Esperanto ankaŭ tiurilate estas tre utila, kvankam la supereco de Esperanto montriĝas en la unua kaj tria motivoj.

La plej grava motivo por lerni Esperanton estas la deziro akiri pli grandan esprimkapablon en fremda lingvo. Multaj homoj ja ne strebas regi fremdan lingvon je pli ol baza nivelo. Sed kiu volas aktive partopreni en internacia medio, tiu sufiĉe rapide tuŝas la limojn de sia esprimkapablo en fremda lingvo. Esperanto ofertas tiurilate grandan avantaĝon, ĉar lernante kaj praktikante ĝin oni povas sufiĉe rapide akiri esence pli grandan esprimkapablon ol en alia fremda lingvo.

Ankaŭ la motivo plivastigi sian socian horizonton favoras la lernadon de Esperanto. La angla lingvo ja estas la gepatra lingvo de multege da homoj en ĉiuj kontinentoj kaj ili formas unu aŭ plurajn lingvajn komunumojn. Por ili la homoj el la propraj landoj resp. el aliaj landoj de la lingva komunumo estas ĉefe interesaj kaj do alilingvanoj kaj iliaj temoj estas duarangaj. Bona ekzemplo por tio estas la situacio en blogoj pri EU-temoj. Pere de la angla lingvo evidente ne eblas  krei virtualan komunumon de eŭropanoj, ĉar la britoj tie superregas. Pro tio nur neŭtrala lingvo kapablas krei komunan senton je egala nivelo. Vidu la EU-blogon en Esperanto:"Eŭropa Civitano".

Ni esperantistoj devas tamen konscii ke ni estas ankoraŭ malmultaj kaj ke tial la vojo al la celo estas ŝtona. Sed Esperanto jam funkcias kaj plenumas la kondiĉojn por altiri homojn al la lernado kaj uzado de la lingvo: Oni povas legi kaj aŭdi altnivelajn artikolojn en multaj blogoj kaj retradioj, oni povas aktive partopreni per komentoj kaj propraj sonregistraĵoj aŭ filmetoj. Kaj oni povas konatiĝi kaj amikiĝi kun homoj el la tuta mondo. Kaj eblas renkontiĝi kun aliaj E-parolantoj en multaj aranĝoj en pluraj kontinentoj. La interreto ebligis tiun pozitivan evoluon kaj mi estas fiera ke la Esperanta Retradio donas al tio bonan kontribuon.

Ni estas sur bona vojo kaj tial ni sukcesos!

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero