Posts

Showing posts from January, 2011

Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!

Ekde la jaro 2003 "kantaro-vikio" - alinome la "libera kantaro" - estas loko por cxiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikajxojn. Funkcianta kiel vikio, gxi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj. En la komenco la kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn oni povas trovi ankaux muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, midi-dosierojn kaj ankaux spekti videojn. En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaux paperaj kantaroj. En speciala pagxo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj la kantotekstojn en ili. Kiuj uzas kantaro-vikion? Ho! Komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem auxtoroj kaj muzikistoj kaj finfine cxiuj muzikemuloj! Se vi antauxe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos cxe ni delonge sercxatan amatan kanton! Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda at

Kion povas alporti la hungara prezidanteco en Eŭropa Unio al Esperanto?

Estus interese scii, ĉu Hungario estas la lando, kiu donis plej multe da grandaj figuroj al Esperanto en la mondo proporcie al ties loĝantaro. Jen kelkaj el ili : Gabrielo B á lint, unua firma pioniro de Esperanto multe vojaĝinta Paŭlo Lengyel , pioniro, presisto, kiu savis la revuon " Lingvo Internacia " en kriza periodo, kiu restadis en Parizo de 1904 ĝis 1919 kaj tie fondis Esperanto-presejon "Presa Esperantista Societo", bedaŭrinde malliberigita en Francio dum la unua mondmilito eĉ se povis eble iom konsoli lin la fakto ke du el liaj gardistoj scipovis Esperanton... Julio Baghy , unu el la plej famaj Esperanto-verkistoj Kolomano Kalocsay , verkisto, poeto, gramatikisto, vortaristo, ĉefredaktoro de " Literatura Mondo "... Andreo Cseh , kies instrumetodo de Esperanto famiĝis kaj estas ankoraŭ nun uzata. Francisko Szil á gyi , kiu, same kiel Andreo Cseh, gvidis multajn kursojn tra Eŭropo. Paŭlo Balk á nyi, kiu aktivis energie sur di

Ne estu la rano de la lingvoj!

Image
Ne estu la rano de la lingvoj !!!   Iam, maljuna, malintenca ino Malbela, eĉ iom sorĉistino Metis en malgranda marmito Eta, beleta, juneta, verdeta rano   Ŝi metis en ĝi ankoraǔ Tempearature akvon preskaǔ Tiel ke la rano povu esti Tute gaje petoli Tiam sarkasme ridanta Ŝi farigis la akvo varmeta Tiel ke la rano beatante Kredis sian edenon alvenante Sed sub la paradiza marmito iomete kreskis la fajro… Kaj princino la raneto Plezuriĝis, ĝuante la varmo Ve la estonco nigriĝis Ĉar sub la angordona marmito Novaj ŝtipoj aldoniĝis Pli kaj pli varma akvo Nun Damo la rano Protestis, alimanierojn petegis Sed en la fundo atendis Rano, ion por plibono Tiam, kruele, la sorĉistino Pli varmigis la akvon Ĝis la malfeliĉa raneto Suferis multe la malbonon Finfine, kiel vi povas pensi Ĉifoje la akvo ekbolis Kaj sen plu protesti La ruĝa rano mortis   La filozofo diras Ke homo estas Kiel rano Malvigleatenta estulo Abrupta malbono Povas facile esti evitita Progresiva malbono Estas endormiganta Mi aǔdac