Posts

Showing posts from September, 2011

Esperanta Retradio: Taskoj por pensiuloj

Image
Taskoj por pensiuloj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio taskoj_pensiuloj.mp3 Listen on Posterous Se oni estas pli ol 60 jarojn aĝa kaj ne plu profesie laboras, tiam oni havas principe multe da libera tempo. Libera tempo ja ne estas malplena tempo, sed tempo pri kiu oni mem libere povas disponi. Oni povas doni la taskojn al si mem kaj oni povas mem decidi kiel rapide oni volas plenumi tiujn taskojn. Per tio la vivo povas ricevi novan sencon kaj oni povas esti utila al aliaj. Tio validas unuavice por la propra familio. Oni povas helpi al siaj gefiloj en la konstruado de domo, en la ekipado de loĝejo, oni povas disponigi manĝojn por ili okaze de vizito kaj oni povas helpi aranĝi multajn aferojn. Se oni havas genepojn eblas eĉ transpreni la vartadon kaj prizorgadon de la infanoj, se la gepatroj petas pri tio. Kaj tiam genepoj povas esti granda fonto de ĝojo. Kutime la prizorgado de la familio estas pli ofte tasko de virinoj, dum v

Esperanto Retradio: Ni devus renkontiĝadi

Image
Ni devus renkontiĝadi Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando Ni_devus_renkontiĝadi.mp3 Listen on Posterous Laŭ la universala opinio la interreto liveras al siaj uzantoj preskaŭ ĉion. Sur la ekrano de komputilo aperas koloraj kaj moviĝantaj bildoj, kiujn akompanas stereofonia muziko kreanta spacon de sonoj. Ili atingas la orelon ĉiuflanke, kaj vi havas la impreson, ke vi partoprenas realan mondon. Kiom multaj el ni ravitaj de la nuntempaj teknikeblecoj subiĝas al tiu ĉi iluzio, tiel ke post kelka tempo ni ĝuas ĉi-oportunan manieron ĉeesti diversajn eventojn. Malgraŭ ke post sufiĉe nelonga tempo pasigita antaŭ la komputilo mi fariĝas laca, entiras min la ebleco trarigardi fotojn aŭ filmojn, aŭskulti sonregistraĵojn de prelegoj aŭ koncertoj kaj sekvi interŝanĝojn de opinioj dum diversaj diskutoj. Ĉu vi ankaŭ konas tion? Sed kiam mi iras al koncertejo aŭ al teatro

Laste aperis en libroservo de UEA

Image
Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Revado, Rêverie , KD-oj , DownBridge Publishing , 2011. Po 10 kantoj etno-progresivaj en Esperanto kaj la itala. Prezo: 14.10 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8685 Ĉio komenciĝis ĉe la Verda / Zaczęło się na Zielonej, Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto / O Ludwiku Zamenhofie, jego rodzinie i początkah espe. Zbigniew Romaniuk, Tomasz Wiśniewski , KD-oj , 2011. Voĉlegita versio de la samtitola libro. Prezo: 7.20 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8691

Esperanto Retradio: Mia dentokuracisto

Image
Mia dentokuracisto Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio mia_dentokuracisto.mp3 Listen on Posterous Dum la pasintaj monatoj mi sufiĉe ofte vizitis dentokuraciston, ne ĉar okazis iu grava damaĝo, sed ĉar sinsekve unu dento post la alia bezonis kuracadon resp. riparadon. Mi tre ŝatas mian dentokuraciston kiu prizorgas min jam de pli ol 30 jaroj. Lia praktikejo estas 30 km for de mia loĝloko kaj do estas multaj aliaj dentokuracistoj en la proksima ĉirkaŭaĵo, sed mi konas lin jam de mia lerneja tempo kaj ni estis kune en la sama junulara grupo. Sed estas ne nur pro tio ke mi restis fidela al li. Li ankaŭ vere zorgas konservi la dentojn, do li entreprenas ĉion por ne ekstrahi ilin. La sociala asekuro pagas la kuracadon kaj la riparadon, do la normalajn plombojn, sed ne la dentokronojn kaj ne la dentoimplantaĵojn. Se oni volas havi tiajn protezojn oni devas elspezi sufiĉe multe da mono. Kiam antaŭ pli ol 20 jaroj malfermiĝis la limoj al

Radio VATIKANA: Gravaj Intervjuoj

Image
La elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana de la venontaj 2 semajnoj proponos intervjuojn kun elstaraj esperantistoj.   Jen enhavolisto:   Merkredon la 28an de septembro: intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - unua parto: lia esperantiĝo, la landnomigoj en la komencaj jaroj de Esperanto;   Ĵaŭdon la 29an de septembro: Intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - dua parto: -io/ujo: la dusistema sistemo por landnomoj, kun rilato al ŝtataneco kaj etneco. Ĉu esperanto estas facila lingvo? Jes, sed novaj radikoj ne faciligas la komunikadon. Kiu estas "koristo"?   Dimanĉon la 2an de oktobro: septembra leterkesto.   Merkredon la 5an de oktobro: Intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - tria parto: pledo por la nepra uzo de la Fundamento kaj la interreta projekto dedichita al chi tiu celo. Senpage mendebla libro ("Esperanto estas facila")   Proponas fundamentajn vortojn fronte al senutilaj novaj vortoj. Kio estas "kantrio"? Kio estas "insolacio"? Kion signifas &q

Vinilkosmo necesas vian Helpon!

Image
En la lasta semajno, Vinilkosmo suferis gravan akcidenton. 1) Sendu konsolajn kaj kuraĝigajn mesaĝojn al Floréal Martorell (Flo); 2) Aĉetu nedamaĝitan KD-on pro la incendio; 3) Organizu donacajn kampaniojn favore al Vinilkosmo; 4) Petu helpon al aliajn esperantistojn. Pli Informoj: 1) Katastrofo ĉe Vinilkosmo http://sezonoj.ru/2011/09/flo/ 2) Detrua fajro ĉe Vinilkosmo http://www.liberafolio.org/2011/detrua-fajro-ce-vinilkosmo Subskribu favorajn mesaĝojn en la retpaĝaroj indikitaj. Nepre diskonigu tiujn informojn al ĉiuj movadanoj.

Esperanta Retradio: Kafo ne manku

Image
Kafo ne manku Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio kafo_nemanku.mp3 Listen on Posterous Kiam mi parolis pri "Trinki kaj drinki" mi ne menciis trinkaĵon kiu por multaj homoj en la tuta mondo estas agrabla akompanaĵo dum la tuta tago. Estas trinkaĵo kiun oni konsumas ĉefe varma aŭ eĉ varmega. Ĝi donas energion, ĝi vekas vin, ĝi faras vin preta por komenci la tagon. Ne necesas longe pripensi pri kio temas: Kafo pliriĉigis la homan kulturon. Ĝi konkeris ĉiujn angulojn de la mondo, oni trinkas ĝin same en malvarmaj landoj kiel en la landoj kun tropikaj temperaturoj. La bezono por kafo estas tiel granda kaj forta ke ĝia manko povas kaŭzi politikan krizon kiel okazis en la tiama GDR kiam al la ŝtato mankis la mono por importi kafon. Eĉ en Esperantujo la kafo trovis sian lokon, ĉu temas pri kafoklaĉa renkontiĝo aŭ kafoklaĉa rondo. Kafo tie kunligiĝas kun babilado en amika etoso, la kafoklaĉo. Kafejoj fariĝis kulturaj institucioj

Mesaĝo de Vinilkosmo

Image
de: Vinilkosmo / EUROKKA <eurokka@club-internet.fr> Saluton gekaraj,  Fajrego startis en la ekzercejo N° 7 kie ankaux estas la stokejo de la sonmaterialo por sonsistemo kaj registrejo, instrumentoj por la regsitrejo kaj ankaux granda parto de la stoko de diskoj eldonitaj de Vinilkosmo. Eble vi ankoraux ne sciis kaj mi volas informi vin ke okazis incendio cxe Vinilkosmo dum al nokto de la 18a/19a de septembro. Mi nun estas pritraktata tion kun la asekurkompanioj, estas komplika afero ĉar estis en tiu ejo la materialo de 3 bandoj ,  materialo de EUROKKA, materialo de Studio de la Trappe kaj la diskostoko de Vinilkosmo.. Felicxege la registreja studio ne fobruligxis ni sukcesis savi gxin ...kaj dauxre funkcias, sed mankos materialo ka

Esperanta Retradio: Kadenco kaj akĉento

Image
Kadenco kaj akĉento Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Kadenco_akcxento.mp3 Listen on Posterous Ĉiu parolado enhavas elementojn de kantado. Dum parolado la sonalteco varias, ankaŭ la laŭteco kaj la rapideco. Do estas melodio, ritmo, takto en la parolado. Tiu variado de la sonoj en la germana nomiĝas "sonfalo" (Tonfall), la koncerna esperanta vorto ankaŭ esprimas tion per "kadenco". Tiu parolmelodio varias de persono al persono, de familio al familio, de socia aŭ regiona grupo al alia. Ĝi estas ligita al la koncerna lingvo de la homoj, sed ĝi ne estas firma parto de la koncerna lingvo, do ĝi ne estas necesa por ĝenerala interkompreno. Ĝi nur montras kiu oni estas aŭ de kie oni venas. Ankaŭ Esperanton oni povas paroli kun plej diversaj kadencoj kaj oni tamen estas bone komprenata se oni respektas la ceterajn prononcregulojn. La kadenco estas elemento kiu vivigas kaj beligas la lingvon kaj ĝi donas al la lingvo i

Obama, Rousseff, Sarkozy, Kirschner, Calderon, Suliman - Mult-lingva Tago

Image
El: Neil Blonstein < neil_nachum@yahoo.com > Dato: 2011/9/21 Kadre de la cxefa prelegaro de la Gxenerala Asembleo de UNO mi au'skultis kaj vidis en plena cxambrego (cxirkau' 2,000 homoj) la estrojn de Brazilo, Usono, Kataro, Meksiko, Kazahxstano, Francio, Argentino, Libano kaj Koreio (en tiu ordo) inter la 9a kaj 13a horo hodiau'. Estis mia unua kaptado de la cxefaj prelegoj de la gxenerala asambleo dum  mia volantulado 3-jara. (En la ambasadora-diplomata sekcio devis stari cento de homoj--en la observanta sekcio mi kaptis segxon.)   Ban Ki-moon cxeestis dum kelkaj horoj.   Hodiau' estis mia plej mult-lingva tago cxe UNO de kiam mi ekvolantulis cxar Dilma Rousseff parolis portugale, kelkaj estroj parolis hispane, Sarkozy parolis france, Suliman arabe kaj mia kap-au'skultilo-tradukilo estis difekta! Mi devis lukti kun preskau' cxiuj miaj lingvo-scioj.   Rektaj kontaktoj kompreneble malfacilas. Hierau' mi vizitis la Brazilan Mision de UNO por l

BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 429 2011-09-21 BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO La 21-a de septembro estas Internacia Tago de la Paco. Gxi estis proklamita de Unuigxintaj Nacioj kaj unuafoje prifestita en la jaro 1982. Jen la mesagxo de la Gxenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon por la Internacia Tago de la Paco: Cxiujare dum la Internacia Tago de la Paco homoj cxirkaux la mondo dedicxas sin al senperforteco kaj harmonio inter cxiuj popoloj kaj nacioj. La paco estas nia misio, nia cxiutaga celo. La cxi-jara temo fokusigxas cxe la aktuala demando de paco kaj demokratio. Demokratio estas kerna valoro de Unuigxintaj Nacioj. Gxi estas gravega por homaj rajtoj. Gxi liveras kanalojn por la malnodigxo de diferencoj. Gxi donas esperon al la margxenuloj, kaj potencon al la popolo. Sed demokratio ne simple okazas; gxi devas esti flegata kaj defendata. La mondo bezonas ke vi elparolu; por socia justeco kaj libereco de la gazetaro, por pura medio kaj la potencigo

Esperanta Retradio: Nova politika fenomeno

Image
Nova politika fenomeno Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio politika_fenomeno.mp3 Listen on Posterous Pasintan dimanĉon la balotantoj en Berlino elektis novan landan parlamenton por la ĉefurbo. Do temis pri loka aŭ regiona evento kaj ĝenerale el lokaj eventoj eblas nur malfacile konkludi ke politika situacio en certa loko jam povas esti ekzemplo por aliaj lokoj aŭ eĉ por la tuta ŝtato. Tamen se ekzemple malapero de partio el la parlamento okazas jam en serio kiel ĉe la liberala partio, tiam oni povas certe paroli pri tendenco. Sed en Berlino okazis ankaŭ io alia: Aperis tute nova partio kun sufiĉe malserioze sonanta nomo "Pirata Partio" kiu konkeris 15 mandatojn en la parlamento resp. atingis 9 procentojn de la voĉoj. La rezulto eĉ surprizis la 15 kandidatojn. Precize tiuj entute 15 personoj (inter ili estas 14 viroj kaj unu 19-jara virino) fariĝas deputitoj. Dum la balotkampanjo ili postulis "liberan uzon d

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 428 2011-09-21 FINA DEKLARO DE UN-KONFERENCO: PLENA SUKCESO DE UEA La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan version de la fina deklaro de la 64-a Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. La temo de la konferenco estis Daŭrigeblaj socioj – respondecaj civitanoj. Post la konferenco la respondeculoj pri la fina deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn faritajn de la delegitaro de UEA. (Pri la cetera paso de la konferenco vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA , n-ro 426.) Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento , komentas kun kontento Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj kaj unu el la kvin reprezentantoj de UEA ĉe la konferenco. En la originala projekto de la deklaro la vorto "lingvo&qu

Esperanta Retradio: Hidrogeno por aŭtomobiloj

Image
Hidrogeno por aŭtomobiloj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio hidrogeno_automobiloj.mp3 Listen on Posterous Ĝis hodiaŭ karbono estas nemalhavebla por la produktado de energio. Ĝi aŭ estas disponebla en solida formo kiel karbo aŭ en likva formo ĉe fueloj kiel benzino aŭ dizel-oleo. Precipe la likva formo estas tre praktika ĉar ĝi estas facile transportebla kaj enverŝebla en fuelujojn por esti bruligata en motoroj. Tio ĉefe gravas por aŭtomobiloj. Principe ja eblas ankaŭ bruligi puran gason en motoroj, sed la gasboteloj estas tre pezaj kaj forprenas tro da spaco en la aŭtomobiloj. Kaj ankaŭ la gasoj entenas karbonon, karbonon kiu post bruligo fariĝas karbondioksido. Tiu karbondioksido kontribuas al ŝanĝo de klimato, al plivarmiĝo de la terglobo. Ekzistas tamen unu gaso kiu ne malpurigas la aeron post bruligo, ĉar la rezulto de la bruligo de la gaso estas la plej grava vivelemento, nome akvo, en formo de vaporo. Uzi hidrogenon kiel

Giorgio Napolitano citis Esperanton en Rumanujo

Image
La itala shtatprezidanto Giorgio Napolitano oficiale vizitas Rumanujon en chi tiuj tagoj. La rumana chefministro oficiale renkontis la italan respublikan prezidanton, dum grava arangho. Komence la rumana chefministro sin adresis al la itala prezidanto, demandante, en la angla, chu li preferas uzi la anglan au uzi traduk-servojn. Prezidanto Giorgio Napolitano, profunda konanto de la anglaj lingvo kaj kulturo, respondis tute trankvile en la angla: "Kiel Vi preferas. Ni povas paroli Esperanton, au anglan, au italan aŭ rumanan". La rumana chefministro, post rideto, agnoskis ke italoj kaj rumanoj, parolante la propran lingvon, povas komprenighi (kaj tio alude al la komunaj latinaj radikoj). La tuto estas spektebla en tiu chi ligilo . La rumanaj jhurnalistoj en pluraj rumanlingvaj jhurnaloj skribis, ke la itala respublika prezidanto, Giorgio Napolitano, shercis kaj ofendis ilian chefministron. Ni, en Italujo, male opinias, ke la itala respublika prezidanto (

Esperanta Retradio:Parolaj variaĵoj de Esperanto

Image
Parolaj variaĵoj de Esperanto Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio parolaj_variajxoj.mp3 Listen on Posterous Simono Pejno skribis en "Libera Folio" ke Esperanto ne havas dialektojn. Se oni parolas pri dialekto oni celas specifan parolan formon de la lingvo en certa regiono. La skriba lingvo de Esperanto ja estas vere daŭre internacia, do okazas daŭra interŝanĝo kun la tuta mondo ke lokaj variaĵoj en la skriba lingvo ne estas imageblaj. Loka variaĵo estas nur imagebla en la parola uzo de la lingvo. En la parolo Esperanto ja povas varii de loko al loko, depende de la gepatralingva fono de la parolantoj. Sed eĉ tio nur en lokoj for de grandaj centroj havas ŝancon realiĝi ĉar en la grandaj centroj ankaŭ la parolado estas internacie miksita. Tie troviĝas E-parolantoj el aliaj landoj, do kun alia gepatralingva fono ol la lokaj enlandanoj. Krome eĉ tiu gepatralingva fono en la centroj estas tre varia kaj do iu unueca

"Debato pri lingvo kaj movado" de CORSETTI, Renato kaj aliaj

Image
  La redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova ero ĉe la Filmejo. Ĝi estas ero de la prilingvaj aranĝoj, lanĉitaj okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj. Ni kalkulas je via aktiva partopreno. Jen estas kelkaj informoj pri ĝi: Titolo: Debato pri lingvo kaj movado Aŭtoro(j): Miguel Gutierrez Aduriz Rolanto(j): CORSETTI, Renato; CAMACHO, Jorge; del BARRIO, Antonio Vi trovos ĝin rekte en la paĝo: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=50 Titolo: Debato pri lingvo kaj movado Temo: Bona lingvo, neologismoj Kategorio: kulturo, lingvistiko, movado Aŭtoro(j): Miguel Gutierrez Aduriz Rolanto(j): CORSETTI, Renato CAMACHO, Jorge del BARRIO, Antonio Daŭro: 1h16m44s Priskribo: Bonvolu lasi vian komenton kaj voĉdonu en la FORUMO Kadre de la aranĝo Eŭropa Tago de Lingvoj ni lanĉas retan diskuton pri la flegado de nia lingvo. La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti akademiano kaj puristo kaj Jorge Ca

Esperanto Retradio: Poresperantaj entreprenoj

Image
Poresperantaj entreprenoj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio poresperantaj_entreprenoj.mp3 Listen on Posterous Ĉiu kiu volas fondi entreprenon devas unue difini la celon de la entrepreno. "Kion mi entute volas fari? Por kiu estos miaj servoj? Kiun avantaĝon havu la ricevontoj de miaj servoj? Ĉu mi kapablas fari tion?" Se la respondo je tiu lasta demando estas: "Principe jes, sed mankas al mi ankoraŭ diversaj rimedoj", tiam la entreprenemulo devas koncentriĝi je la demando, ĉu tamen iu komenco eblas, ĉu ankaŭ per la limigitaj rimedoj eblas starti la entreprenon. Oni pensu pri la garaĝoj en kiuj multaj hodiaŭ grandaj entreprenoj komencis funkcii. La minimuma grandeco de entrepreno dependas de la vasteco de servoj kiujn la entrepreno ofertu. El tio eblas konkludi ke ĉe tre limigitaj rimedoj ankaŭ la servoj povas esti nur tre malvastaj. Eblas en la komenco atingi nur malgrandan grupon de homoj kiuj decidas uzi la novajn

Esperanta Retradio: La Internacia Librofoiro en Rio

Image
La Internacia Librofoiro en Rio Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo Internacia_Librofoiro_Rio.mp3 Listen on Posterous En la unuaj tagoj de la monato septembro 2011 okazis en Rio la 15-a Internacia Librofoiro. Mi havis la feliĉan okazon viziti ĝin. Tio estis eksterordinara sperto. En vastegaj salonegoj – oranĝkolora, blua kaj verda pavilonoj – amasiĝis centoj da standoj de eldonejoj, kiuj montris kaj vendis siajn librojn. Ili uzis diversajn reklamrimedojn por allogi publikon, kio faris, ke la tuto aspektis kiel granda festo, granda spektaklo. La brua, multenombra ĉeesto de homoj kontribuis por tia festo, precipe de multege da infanoj, kiujn lernejoj ekskurse kondukis tien, por stimuli ilin al familiariĝo kun legado kaj lernado. Pli ol 600 mil homoj vizitis la foiron ĉi-jare. Preskaŭ 1000 aŭtoroj sin prezentis persone, inter ili 21 eksterlandaj. Oni lanĉis multajn no

"Eŭropa himno en Esperanto"

Image
Eŭropa himno en Esperanto Eŭropa himno en Esperanto, kantita de Neven Mrzlečki laŭ la tradicia teksto de Umberto Broccatelli kaj kun la muziko de "Odo al Ĝojo" de la 9-a simfonio de Beethoven. Proponata teksto (versio 5c): Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur, nek rivero nek montaro por landlimoj estas nun. Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid'; nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'. Via flago kunfratigas homojn post milita temp', via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'. De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol', gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'. Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord', tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'. Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj': tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'. http://www.europo.eu/ http://lingvo.org/himno.php

Esperanta Retradio: Liberaj elektoj

Image
Liberaj elektoj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando Liberaj_elektoj.mp3 Listen on Posterous Ĉu vi, kara aŭskultanto, estis devigita lerni Esperanton? Ĝenerale ĉi elekto ja estas libera. Se viakaze estis alie, mi kompatas vin. Oni povas uzi Esperanton por kio ajn kaj esti kontenta pro tio. Sed miaopinie pli kontenta estas tiu, kiu pli bone regas la lingvon. Alikaze garantiata estas prefere malkontento kaj frustriĝo. Mia imago de la esperantisto ligiĝas kun sufiĉe bona lingvokono, ebliganta flue utiligi ĝin ĉiuforme, sed bedaŭrinde oni ne povas atingi tion sen lerni. En la komenco de mia lernado, kaj pli precize memlernado, mi deziris aŭdi vivantan lingvon, ĉar mian propran prononcon mia jam konis. Vi devas scii, ke tiutempe internacilingvaj radioelsendoj estis malfacile kapteblaj. Ne estis grave, ke mi ankoraŭ ne multe komprenis. Mi estis tre scivolema, k

Interveno de Universala Esperanto Asocio ĉe UN/United Nations

Image
Interveno de Universala Esperanto-Asocio   ĉe Unuiĝintaj Nacioj , en Bonn, ŝanĝis deklaron por inkuzivigi lingvajn rajtojn . http://www.linguistic-rights.org/dokumento/Bonn_Draft_Declaration_2011_linguistic_diversity.pdf Bonvole diskonigi. Informo de Stefano Keller.

Gazetaraj Komunikoj de UEA (N-ro 427)

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 427 2011-09-10 Enhavo:     Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago     Septembro, monato de informado PRI TIBOR SEKELJ KAJ VIKIPEDIO EN LA MALFERMA TAGO La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro atentos la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj (1912-1988), pri kies multfaceta vivo prelegos la Esperanto-verkistino Spomenka Ŝtimec . La datreveno de Sekelj fakte estos en februaro, tiel ke la novembra Malferma Tago fariĝos enkonduko al la jaro, dum kiu okazos ankoraŭ multaj aliaj aranĝoj omaĝe al tiu fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto. Alia temo de la Malferma Tago estos Vikipedio, pri kies evoluigo kaj utiligeblo parolos d-ro Ziko van Dijk . Ekde majo ĉi-jare li estas prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio kiu estras tiun! ĉi liberan retan enciklopedion. En la posta tago en la CO okazos ankaŭ seminario por esperantistoj-vikipediistoj. En la programo e

PepsiCo kaj Esperanto ĉe la ĵusa UN-konferenco

Image
UEA aktivis ĉe la UN-konferenco! Kvin reprezentantoj de UEA partoprenis la ĉi-jaran Konferencon de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn, Germanio de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. Tiu ĉi plej grava ĉiujara evento de UN por NRO-j okazis por la 64-a fojo kaj havis la temon "Daŭrigeblaj socioj - respondecaj civitanoj". La konferencon malfermis Kiyo Akasaka, asista ĝenerala sekretario de UN pri komunikado kaj publika informado. Ĝenerala sekretario Ban Ki-Moon salutis la inaŭguron per videomesaĝo.   Kiel delegitoj de UEA partoprenis Marcus Cramer, Stefano Keller, Mélanie Maradan, Julia Noe kaj Manfred Westermayer. Dum la konferenco ili havis multajn okazojn por interparoli kun reprezentantoj de aliaj NRO-j kaj interŝanĝi ideojn, informilojn kaj kontaktkartojn.   Dum unu el la rond-tablaj diskutoj Keller revenis al la afero post elpaŝo de reprezentanto de PepsiCo, kiu prezentis la klopodojn de sia firmao subt