Esperanta Retradio: Kafo ne manku

Kafo ne manku

kafo_nemanku.mp3 Listen on Posterous

morris-steven-coffee-beans-in-a-scoop.jpg

Kiam mi parolis pri "Trinki kaj drinki" mi ne menciis trinkaĵon kiu por multaj homoj en la tuta mondo estas agrabla akompanaĵo dum la tuta tago. Estas trinkaĵo kiun oni konsumas ĉefe varma aŭ eĉ varmega. Ĝi donas energion, ĝi vekas vin, ĝi faras vin preta por komenci la tagon. Ne necesas longe pripensi pri kio temas: Kafo pliriĉigis la homan kulturon. Ĝi konkeris ĉiujn angulojn de la mondo, oni trinkas ĝin same en malvarmaj landoj kiel en la landoj kun tropikaj temperaturoj. La bezono por kafo estas tiel granda kaj forta ke ĝia manko povas kaŭzi politikan krizon kiel okazis en la tiama GDR kiam al la ŝtato mankis la mono por importi kafon.

Eĉ en Esperantujo la kafo trovis sian lokon, ĉu temas pri kafoklaĉa renkontiĝo aŭ kafoklaĉa rondo. Kafo tie kunligiĝas kun babilado en amika etoso, la kafoklaĉo. Kafejoj fariĝis kulturaj institucioj. La unua kafejo en Vieno ekfunkciis en la jaro 1685. Efiko de la kafo resp. de la kafeino ja estas stimulo de la cerbo kaj tial ĝi helpas krei etoson por kreivaj homoj kiel poetoj kaj literaturistoj. La kafejo estis kaj ankoraŭ estas loko por interŝanĝi informojn kaj ĝi eĉ servis por popularigi la interreton en la formo de la interreta kafejo.

La kafo aperis nur relative malfrue en la historio kaj tial ĝia konsumo ne estas trafita de iuj religiaj malpermesoj. Tial ĝi estas ankaŭ ege populara en la islama mondo. Ankaŭ tie kafejo estas loko por kunveni kvankam tie ne povas libere kunveni viroj kaj virinoj. En la okcidenta mondo la kafejo ja ankaŭ servas por nodi kontaktojn inter viroj kaj virinoj.

Sed ankaŭ la konsumo de kafo en la propra hejmo kaj en la laborejo estas rekorde alta. Por la preparado de kafotrinkaĵoj ekzistas kaj publikaj kaj privataj aŭtomatoj. La plej nova sistemo estas tiu de kafokapsuloj. Multaj homoj trinkas kafon ankaŭ vespere hejme, certe por ne ekdormi dum la spektado de televida programo. Mi mem trinkas kafon nur malofte kaj se entute nur matene, ĉar ĉe mi la efiko de la kafeino estas tiel forta ke mi ne povas ekdormi laŭ miaj kutimoj.

Kiam mi parolis pri "Trinki kaj drinki" mi ne menciis la kafon ankaŭ pro tio ĉar ĝi apenaŭ taŭgas por sensoifigi la homon. Oni tiucele en kafejoj servas kroman glason da akvo. Tamen por multaj homoj kafotrinkaĵo estas vivnecesa kiel akvo.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero