Esperanta Retradio: Libio survoje al prospero

Libio survoje al prospero

libio_survoje.mp3 Listen on Posterous

great-man-made-river.jpg

Antaŭ duona jaro kiam mi reaktivigis la Retradion unu el miaj unuaj sonartikoloj temis pri la revolucioj en norda Afriko kaj pri la milito de la Gadafi-reĝimo en Libio kontraŭ la propra popolo. Dum la revolucioj en Egiptio kaj Tunizio sufiĉe rapide forpelis la diktatorajn reĝimojn, en Libio la kontraŭstaro de Gadafi kontraŭ la ribelanta popolo estis tre forta. Sed nun lia 42-jara regado estas finita. Li verŝajne kaŝas sin en dezerta regiono de Libio kaj ankoraŭ alvokas al batalo kaj al neniigo de la "ratoj" kiel li nomas la gvidantojn de la "Nacia Transira Konsilio", sed ĝuste tiuj gvidantoj kunvenas en Parizo kun reprezentantoj de grandaj potencaj landoj por ricevi financan kaj organizan subtenon por la rekonstruo de la lando post la 6-monata milito. La ŝancoj por ili estas tre bonaj. Disponeblas sufiĉe da mono kiu estas ankoraŭ blokita en multaj kontoj en diversaj landoj, mono kiun la Gadafi-reĝimo amasigis per la profitoj el la eksportado de nafto.

Libio estas riĉa lando. La eksportado de nafto povas nun rekomenci kaj tiel financi la rekonstruon de la infrastrukturo de Libio. Momente en Tripoliso la vivocirkonstancoj estas malbonaj: Mankas benzino, elektro kaj akvo. Sed ripari la difektojn ne daŭros tre longe kaj importi nutraĵojn kaj medikamentojn ne plu estos problemo post kiam la havenoj kaj flughavenoj estos denove senprobleme utiligeblaj.

Do la libia popolo havas ĉian kaŭzon esperi la alvenon de epoko de paco kaj prospero en libereco. La paco ja ne jam estas plene atingita. La hejmurbo de la Gadafi-klano Sirte estas ankoraŭ nesto de rezisto kontraŭ la ribeluloj, sed estas nur demando de tagoj aŭ semajnoj ĝis kiam ankaŭ tie la subtenantoj de Gadafi devos kapitulaci. Al la venko de la ribeluloj ja kontribuis aeratakoj de NATO-aviadiloj kaj tiuj atakoj daŭros ĝis la fina venko. La libia popolo tamen ne deziros havi fremdajn soldatojn aŭ policistojn por restarigi la ordon en la lando. Ili volas mem zorgi pri la sekureco. Kaj la Nacia Transira Konsilio anoncis ke post 6 monatoj okazos liberaj balotoj por starigi demokratian regadon en la lando.

Espereble nun la politika restrukturigo de la lando sukcesos, sed mi havas la impreson ke la gvidantaj personoj estas tre honestaj kaj kapablaj. Kaj la premo de la popola bazo estas tre forta. La popolo ne permesos ke iu ŝtelos al ili la venkon kiun ili atingis post longa sanga batalo. Kaj la tuta mondo havas intereson pri stabileco en Libio. Mi estas optimisma ke la lando stabiliĝos kaj ekprosperos.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero