Traserĉu tiun blogon

2011-09-12

Esperanta Retradio: Liberaj elektoj

Liberaj elektoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando

Liberaj_elektoj.mp3 Listen on Posterous

fluency.gif

Ĉu vi, kara aŭskultanto, estis devigita lerni Esperanton? Ĝenerale ĉi elekto ja estas libera. Se viakaze estis alie, mi kompatas vin. Oni povas uzi Esperanton por kio ajn kaj esti kontenta pro tio. Sed miaopinie pli kontenta estas tiu, kiu pli bone regas la lingvon. Alikaze garantiata estas prefere malkontento kaj frustriĝo. Mia imago de la esperantisto ligiĝas kun sufiĉe bona lingvokono, ebliganta flue utiligi ĝin ĉiuforme, sed bedaŭrinde oni ne povas atingi tion sen lerni.

En la komenco de mia lernado, kaj pli precize memlernado, mi deziris aŭdi vivantan lingvon, ĉar mian propran prononcon mia jam konis. Vi devas scii, ke tiutempe internacilingvaj radioelsendoj estis malfacile kapteblaj. Ne estis grave, ke mi ankoraŭ ne multe komprenis. Mi estis tre scivolema, kiel sonas Esperanto en la plenumo de spertuloj. Supozeble inter nunaj komencantoj, ankaŭ estas tiaj, kiuj deziras la parolatan lingvon, eĉ se ili dum sia kurso aŭdas instruiston. Tial inter esperantistoj oni nepre devus propagandi Esperanton parolante ĝin. Kiu ne deziras enprofundiĝi en la belecon de la lingvo, tiu fakte ne devas fari tion. Oni povas por ĉiam resti nur simpatiulo de la lingvo. Tute libera elekto.

Sed ankaŭ paroli eblas diversmaniere. Laŭ mia orientiĝo nia lingvo plej bone funkcias surkampe de la sciencaj fakoj ol en la ĉiutaga vivo. Kiam oni troviĝas inter specialistoj oni rajtas paroli pli altnivele ol kiam oni estas inter ordinaraj homoj. Kompreneble estas agrable troviĝi inter flue parolantaj samlingvanoj. Aliflanke neniam mi estas kontenta, kiam mi ne estas komprenata. Publiko aprecas lertajn parolantojn, kies lingvo estas klara kaj komprenebla. Ili certe elektas konformajn vortojn. Kaj tiu ĉi fenomeno nomiĝas parolarto.

Kredeble ankaŭ tie ĉi, kadre de la E-RetRadio vekiĝas kompreno krei kulturon de la parolata lingvo. La kulturo povas ekzisti inter lingvoamantoj, kiuj tute libervole posedos ĉiujn formojn de la lingvouzo aŭskultadon kun kompreno, legadon kaj paroladon kun ĝusta prononco kaj fine skribadon. Ĉiujn tiujn formojn oni devas ekzerci ĉiutage, simile kiel oni prenas iun kuracilon - unu kulereton da Esperanto matene, tagmeze kaj vespere. La kuracilo estas efika, sed ne eltrinku la tutan botelon tuj.

No comments:

Post a Comment