Traserĉu tiun blogon

2011-09-02

Esperanta Retradio: Buŝo kaj oreloj

Buŝo kaj oreloj

busxo_orelo.mp3 Listen on Posterous

stock-photo-baby-in-bright-cloths-sitting-his-hand-to-his-ear-mouth-open-looking-puzzled-19484773.jpg

De mia junaĝo mi estas konvinkita ke ekzistas granda kreskopotencialo por Esperanto kaj ke eblas allogi pli da homoj uzi Esperanton. Mi ĝis hodiaŭ ne vidas principajn obstaklojn por kreskado. Faktaj obstakloj ja ekzistas kiel por ĉiu nova instrumento aŭ metodo. Temas pri la regantaj cirkonstancoj. Tiuj regantaj cirkonstancoj ebligas kreskadon nur en certan direkton, dum aliaj direktoj estas blokitaj. Tamen regantaj cirkonstancoj daŭre ŝanĝiĝas kaj ili varias de lando al lando aŭ de unu socia klaso al alia. Por kreski necesas adaptiĝi al la respektivaj cirkonstancoj.

La alia premiso por kreskado estas klareco pri la celo, tio signifas klarecon pri la karaktero de lingvo ĝenerale kaj de la lingvo Esperanto specife. Kompare kun la regantaj cirkonstancoj kiuj estas eksteraj faktoroj la konscio pri la lingvo estas interna faktoro. Se tiu konscio estas malĝusta aŭ apenaŭ ekzistas, tiam kreskado okazas nur je minimuma nivelo. Kaj ĝuste en tia situacio Esperanto troviĝas. Esperantistoj emas plendi pri malbonaj eksteraj cirkonstancoj - ekzemple pri la fortega pozicio de la angla - kiuj malhelpas la disvastigadon de Esperanto. Sed ili ne rimarkas ke la ĉefa obstaklo por pli forta kreskado, do pli ol minimuma kreskado, ne troviĝas ĉe la eksteraj cirkonstancoj, sed en la kernaj demandoj pri lingvo.

Necesas konscii ke kreskado de lingvo okazas en homaj cerboj - kaj kvante kaj kvalite. Estas la homaj cerboj kiuj produktas lingvon kaj kiuj interpretas ĝin. En la homa cerbo ekzistas lingva centro. Kaj tiu centro de jarmilionoj estas kunligita kun la parolorgano kaj kun la aŭdorgano por produkti la lingvon resp. por interpreti ĝin. Nur antaŭ kelkmil jaroj aldoniĝis skribo kiu uzas la manojn por produkti lingvan esprimon kaj la okulojn por interpreti skriban esprimon. El tio sekvas ke por enplanti novan lingvon en la cerbon necesas atenti pri la ĉefaj organoj de komunikado kun la ekstera mondo: Buŝo kaj oreloj. Ne eblas enplanti lingvon en la cerbon preterlasante tiujn organojn.

La problemo pri Esperanto en tiu kunteksto estas ke ĝi estas skribobaza lingvo, do ke unue ekzistis la skriba formo el kiu necesas naski la parolan formon. Tio estas esenca tasko kies plenumo estas premiso por vera ekzisto de la lingvo. Ne sufiĉas tamen kontentiĝi per kelkaj ekzemploj. La parola lingvo devas vivi. Ĝi devas ekzisti grandmezure kaj precipe ĉiutage. La homa cerbo alprenas kaj forgesas parolatan lingvon sufiĉe rapide. La kapablo parole esprimi sin postulas daŭran praktikadon de la lingvo.

Hodiaŭ la eksteraj cirkonstancoj, nome la tekniko de komunikado ebligas tion al preskaŭ ĉiu homo. La Esperanta Retradio estas rimedo por realigi tion. Ju pli da homoj uzos ĝin por la praktikado de la lingvo, des pli la lingvo kreskos.

No comments:

Post a Comment