Posts

Showing posts from March, 2013

Esperanta panelo dum la papa TV-elsendo

Image
Esperanta panelo dum la papa TV-elsendo --------------------------------------- Malsame al la kutimo de siaj antaŭuloj en la dimanĉo de pasko en 2013 la papo Francisko ne faris mult-lingvajn bondezirojn. Dum la publika mesaĝparolo la placon Sankta Petro en Vatikano plenigis 250.000 personoj, inter ili ankaŭ esperantista teamo, kiu jam la 24-an fojon tenis grandan, okulfrapan panelon el 9 literoj, formantan la vorton "Esperanto". La Esperanto-panelo estis montrita du foje, dum pluraj sekundoj dum la tutmonda televida elsendo! Teksto de la paska mesaĝo de la papo Francisko kaj fotaĵoj pri la esperantista ĉeesto estas videblaj en la retpaĝo: http://www.ikue.org/pasko2013/pasko2013.htm laŭ inf. de Carlo Sarandrea ----- L.S. / Ret-Info ______________________________________________________________          Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO :                 http://www.facebook.com/Ret.Info-- .... Esperanto, mia lingvo, minha língua! Esperanto@Bra

Fwd: [Programo Mia Amiko] Feliĉan Paskon!

Image
Programo MIA AMIKO Retaj Kursoj de Esperanto Movimento Virtual de Esperanto no Brasil Esperanto@Brazilo http://esperanto.brazilo.org Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko   .... Esperanto, mia lingvo, minha língua! Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org

Difini vivantecon de lingvo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio difini_vivantecon.mp3 Listen on Posterous Same kiel vivanta homa korpo konsistas el malmolaj elementoj kiuj donas al ĝi strukturon - la skeleto - kaj el molaj elementoj kiuj prizorgas la funkciadon de la korpo, tiel ankaŭ nia lingvo konsistas el malmolaj elementoj, nome la gramatiko kaj la radikaro de la lingvo, kaj ĝi konsistas ankaŭ el molaj elementoj: Tio estas la kunmetaĵoj de vortoj kaj la frazoj. Tiuj ĉi lastaj elementoj entute igas la lingvon vivanta. Ju pli da frazoj kaj kunmetaĵoj cirkulas inter la parolantoj de la lingvo, des pli da vivo estas en ĝi. La demando pri la vivanteco de lingvo kutime ne stariĝas, ĉar preskaŭ ĉiu homa lingvo estas vivanta. Tamen ja ekzistas mortintaj lingvoj kiuj postlasis skribitajn heredaĵojn kaj ekzistas konstruitaj aŭ artefaritaj lingvoj pri kiuj estas dubo, ĉu ili jam vivas aŭ ankoraŭ ne aŭ ne plu. Ĉu ekzemple Volapuko iam estis vivanta lingvo? Ekde kiam oni entute povas diri

Biblioteko de Coimbra celebras sian 500-jariĝon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo coimbra_biblioteko.mp3 Listen on Posterous See the full gallery on Posterous Antaŭ 500 jaroj, tuj post kiam Brazilo estis trovita de portugalaj ŝipveturantoj, jam ekzistis la fama biblioteko de la portugala urbo Coimbra. La pasintan monaton februaro 2013, la loka universitato digne celebris la 500-jariĝon de sia biblioteko. Plurmonataj kultureventoj programiĝis por tiu festa  okazo. Protokolo datita de  februaro 1513, kiam la universitato ankoraŭ funkciis en la ĉefurbo Lisbono, atestas pri ĝia fondiĝo. En siaj sep etaĝoj, la sidejo enhavas la centran dokumentaron de la portugallingva mondo. La rektoro João Gabriel Silva informas, ke la universitato de Coimbra estas tiu, kiu akceptas plej multajn brazilajn studentojn, en la mondo – en kelkaj jaroj preskaŭ du mil brazilanojn. "Ĝi estas  lulilo kaj vartejo de la portugala lingvo" , li

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

Image
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB ---------------------------------------------- Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn. Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno. Por koncentri la fortojn, en STEB ni deponas verkojn ĉefe el sfero de teknikaj sciencoj, kies produktado estas pli komplika pro la kunligitaj teknikaj ilustraĵoj, figuroj, tabeloj ktp. Grandan parton de la biblioteka enhavo prizorgis kunlaborantoj de la Esperanto-Centro Eventoj (Szilvási László, Mészáros István, Vári Csilla, Axel Ország-Krysz, k.a), kiuj ekde la jaro 2000 retajpis aŭ skanis kaj provlegis plurcentojn de malnovaj, ne plu haveblaj libroj, revuoj, artikoloj. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj

Iele-trapele tra la Esperanta Frazeologio

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo ea_frazeologio.mp3 Listen on Posterous Sen iu ajn pretendo pri scienca metodologio mi kontentige fojfoje papiliumas tra la frazeologiaĵoj de nia lingvo, t.e. dirmanieroj, parolturnoj, kaj proverboj. Lastatempe iom surprize mi retrovis, inter miaj esperantaj libroj, eseon pri "Esperanta frazeologio" de Sabine Fiedler, aĉetitan jam antaŭ kelkaj jaroj kaj trafoliumis ĝin. Kompreneble mi tuj trafis la plej konatan kaj faman dirmanieron, nepre nur esperantan: "Ne krokodilu!" (t.e. "Ne parolu en nacia lingvo!") kaj aliajn. Sed por iom orde pritrakti la aferon necesas difini du ŝlosilajn terminojn: –  Frazeologio: Frazaranĝo propra al iu lingvo aŭ al iu lingvouzanto. –  Frazeologiaĵo: Esprimo fiksita kaj apartenanta al frazeologio. En natura lingvo, frazeologio longtempe evoluiĝis  kune kun la lingvo mem, do ne surprizas l

La cerbo forŝaltas nedeziratajn parolantojn

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio cerbo_forsxaltas.mp3 Listen on Posterous Kiam kunvenas multaj homoj la nivelo de bruo ofte estas alta. Sed se ankaŭ ĉiuj samtempe parolas, plej multaj homoj plej ofte ne havas problemon daŭrigi la konversacion kun la persono kiu troviĝas vidalvide. Esploristoj nun montris kiel la cerbo forŝaltas la mikson de bruoj en la proksima ĉirkaŭo. Estas mirinda fenomeno: Eĉ se multaj homoj en restoracio aŭ ĉe privata festo samtempe parolas, kutime eblas interparoli kun unu sola persono. Sciencistoj nun eltrovis kiel tio funkcias. La esploristoj sonigis al pacientoj kiuj suferis pri epilepsio parolatajn frazojn kaj mezuris la cerban elektran kurenton. En la aŭda centro, do la aŭda kortekso ankoraŭ ĉiuj bruimpulsoj alvenis. Tiu areo de la kortekso servas al la konsciiĝo kaj la prilaborado de akustikaj signaloj. La parolado kiun la aŭskultanto elektis estis krome pruvebla en cerbaj regionoj kiuj regas kompleksajn procezojn

Aviadila reklamrubando super la marbordo de Rio

Image
La 10-an de marto grupo de esperantistoj en Rio de Janeiro realigis tute nekutiman reklam-projekton por Esperanto. La grupo aranĝis, ke aviadilo kunportanta grandan propagandan rubandon – longan je 20 metroj kaj larĝan je 1,60 metroj – flugu super la marbordo de la urboj Rio kaj Niterói. Laŭ la kreintoj de la projekto "Esperanto por la Publiko", Evandro Caboclo kaj Walter Fontes, la reklamo principe kostus 2800 realojn (ĉirkaŭ 1090 eŭrojn), sed en la praktiko la direktoro de la kompanio Propagandaer donis grandan rabaton, ĉar temis pri la Internacia Lingvo, afero kiu por li estas simpatia. Supozeble tre multaj personoj vidis la grandan Esperanto-rubandon. Tiam estis varma suna tago, kaj miloj da loĝantoj de Rio, Niterói kaj najbaraj urboj iris al lokaj plaĝoj por promeni aŭ sin bani, laŭ la brazila kutimo. La origina artikolo kun kelkaj bildoj estas trovebla ĉe: http://esperantoilustrita.blogspot.hu/2013/03/aviadila-propagando-de-esperanto-super.html L.S. / Ret-In

Dimanĉa promeno en Rewa

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Rewa_Ia.mp3 Listen on Posterous Kiel vi scias, mi havas la bonŝancon kaj la feliĉon loĝi apud la marbordo de Baltiko. Tie ĉi ne estas tro varme eĉ somere, ĉar la plensunaj tagoj ne estas tro multaj kaj ne ĉiam estas la ebleco sunbruniĝi apud aŭ naĝi en la maro. Oni povas tamen havi tre multe da ĝuo pro la ebleco promeni kaj spiri per la ĉeakva aero kaj nelaste admiri belegajn bildojn de la maro, kies aspekto varias kune kun la ŝanĝiĝanta jarsezono. Ĝuste hodiaŭ kune kun mia edzino ĉirkaŭtagmeze mi kiel ĉiam kun plezuro vizitis nian tre ŝatatan lokon, kies nomo estas Rewa. La temperaturo estis atinganta ĝis 2-3 celsiaj gradoj kaj la vento ne estis tro sentebla kaj ni komencis nian laŭvican promenon. Ĉie kuŝis neĝo kaj la suno traiganta helgrizajn nubtavolojn estis tiom intensa, ke ne estis facile rigardi la ĉirkaŭantan nin mondon. Ne havante ok

Voĉlega programo ankaŭ por Esperanto

Image
Voĉlega programo ankaŭ por Esperanto ------------------------------ ------- La komputila teknologio evoluas tre rapide ankaŭ en lingva tereno. Inter similaj aliaj projektoj, jen aperis programo, kiu kapablas laŭtlegi skribitan tekston en 32 lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto. Kvalito de prononcado ankoraŭ varias ĉe diversaj lingvoj. La Esperanta versio estas ankoraŭ mankohava, sed ekzemple la hungara estas surprize tre bona, normale uzebla. Senpaga test-versio de tiu ĉi voĉlega programo estas provebla ĉe:  http://www.oddcast.com/home/demos/tts/tts_example.php?var=1 Ĉe pluraj lingvoj oni povas elekti inter la paroluloj, oni povas elekti ĉu parolu viro aŭ virino, kaj oni povas aldoni diversajn efektojn (ekzemple oni povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolfluon). La programo estas vere impresiga, kaj instigas pensi pri baldaŭa estonto de lingva situacio: 1. voĉ-rekonaj/skribaj programoj, 2. maŝina tradukado, 3. tekstolegaj programoj -- por ĉiu laŭ sia gepatra lingvo... Szi

Kiu estas socie inteligenta?

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio socia_inteligenteco.mp3 Listen on Posterous Kunsenti kun aliaj, kompreni kaj manipuli ilin: Tiuj kapabloj validas ĝenerale kiel karakterizaj por socia inteligenteco. Sed nur antaŭ iom da tempo psikologoj sukcesis pli precize difini tiun popularan nocion. Kaj jen: Saĝa socia konduto al aliaj nur malmulte interrilatas kun la ĝenerala inteligenteco. Kaj ĝi estas eĉ lernebla. Koni teorie interhomajn normojn kaj kondutformojn, tio havas nur malmultan komunon kun iliaj praktikaj realigoj. Ofte ekzemple homoj kun sociopatia sinteno konas la regulojn tre precize - tamen malgraŭ tio ili ne obeas ilin. Socia inteligenteco pruviĝas pli en konkreta apliko. Tion substrekas esploristoj pri inteligenteco kiel la psikologo Hans-Martin Süß. Lia esplorista grupo ĉe la universitato de Magdeburgo disvolvis tiucele ampleksan teston. Tiu procedo ekzamenas surbaze de sinsekvoj de bildoj, sonoj kaj filmoj la individuan kapablon percepti so

Declaração do 48º Congresso Brasileiro de Esperanto e Carta do Araguaia/Deklaracio de 48a Brazila Kongreso de Esperanto kaj Letero de Aragvajo-baseno

Image
  ( en Esperanto sube )   DECLARAÇÃO DO 48o. CONGRESSO BRASILEIRO DE ESPERANTO e CARTA DO ARAGUAIA Preâmbulo - Carta do Araguaia Nós, falantes do Esperanto, apoiamos irrestritamente a luta pela preservação dos biomas e seus ecossistemas com suas respectivas diversidades biológicas, na defesa das regiões hidrográficas e seus monumentos ecológicos, etnológicos, artístico-culturais e cênicos, locais e planetários; Colocamo-nos, assim, inteira e firmemente contra todas as formas de corrupção, preconceito, discriminação e desrespeito aos Direitos Humanos, em favor da sustentabilidade social e justiça ambiental local e planetária; Queremos que se construa um diálogo institucional com autoridades e empresários em todos os níveis, na defesa inconteste do desenvolvimento sustentável, que assegure a dinâmica natural dos ciclos de vida no planeta, em que significativa parcela dos recursos naturais é finita, limitada e não-renovável e que, portanto, produzam Econ

Desegne konstrui objektojn en la aero

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo 3d_skribilo.mp3 Listen on Posterous Ne ĥimerkasteloj sed reale palpeblaj objektoj Ni vivas en tridimensia spaco kaj ĉiu objekto estas tridimensia. Jam de longe, per tekniko nomata stereoskopio, homoj trovis la manieron por krei kaj vidigi bildojn, desegnojn, fotojn kaj filmojn, kiuj donas la iluzion de tridimensio, similan al tiu kreita fare de la duokula vidkapablo de la homa vidsistemo. Dank' al komputilaj teknikoj, multaj nuntempaj filmoj kaj televidiloj ebligas, helpe de specialaj okulvitroj, tre impresan stereoskopian vidon. "3D" kaj "3-D", ambaŭ mallongigoj por tridimensio, indikas teknologion, kiu fariĝis nuntempe nemalhavebla modo ne nur en la filma kaj televida kampoj. Sed fakte vera 3D-revolucio komenciĝis per noviga teknologio, kiu ne kreas tridimensiajn bildojn de la realo sed realajn objektojn mem! Unua tia r

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 492 2013-03-21 Enhavo: Du novaj filmoj en la Reta Kinejo UEA-membraro en 2012: malkresko sed tamen super 5000 DU NOVAJ FILMOJ EN LA RETA KINEJO La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per du filmitaj prelegoj pri tre malsamaj kampoj: literaturo kaj astrobiologio. Ambaŭ filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey. Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo estas prelego, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro 2012. En ĝi li parolas pri la nocio, ke la Esperanto-literaturo fakte estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. La filmo inkluzivas ankaŭ la postprelegan diskuton kaj daŭras 56 minutojn. La alia filmo, Serĉado de ekstertera inteligenteco , estas registraĵo de la prelego de prof. Amri Wandel en la Internacia Kongre

Statistiko pri blogo EsperantoMovado

Image
Kiel vi povas vidi, Usono estas la unua vizitanto de tiu blogo, kiun mi administras. Nature, ke tio ne estas plene fidinda, ĉar multaj vizitantoj, tra la mondo, uzas la servilojn de Usono por viziti nin. Tio iel maskas la usonan statistikon. Certe la movado tie estas ja grava, tamen ni ne povas konsideri ke ĝi kapiĝas en la movada forto. Do, ni konsideru la aliajn kiel plej gravajn lokojn, kie Esperanto estas ja estas forta intelekta kaj interreta movado. La blogo estas plejparte en Esperanto, malgraŭ ke ĝi estas multe diskonigata de Brazilo kaj brazilano, ĉefe de mi. Do, provoka mesaĝo por ĝia vizito estas el Brazilo, pro tio ankaŭ Brazilo ne estas plenfidinda el la statistika vidpunkto. La aliaj jes, ĉar ili hazarde kaj nature vizitas nin! Do, iel grade vi povas vidi kiel la movado vigliĝas tra la mondo. Tio estas ja signifa por ni, esperantistoj, ĉar estas ĝuste tie, kie ni povas trovi laborforton por Esperanto-Movado. Plej amike, Adonis Saliba -- .... Esperanto, mia lingvo, m

Studu Esperanton en Usono — Study Esperanto in the USA!

Image
[English below] Restas nur unu semajno por aliĝi al NASK je la malalta tarifo! La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo. Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan sesion, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso. La internacia teamo konsistos el István Ertl (Hungario), Derek Roff (Usono) kaj Lee Miller (Usono), kaj okazos tri kursniveloj. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn. Ĉi-jare, la

La kurioza homa etiketo

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo homa_etiketo.mp3 Listen on Posterous Kiam mi estis infano – tio okazis antaŭ sufiĉe longa tempo, sed mi bone memoras   –  miaj gepatroj severe admonis min neniam tuŝi la manĝaĵojn rekte per la manoj ĉetable. Tio estus kompleta skandalo! Jen do kial mi miras, legante la rubrikon pri gastronomio en unu el la ĉefaj brazilaj ĵurnaloj. Laŭ eminentaj gastronomoj, kiuj konstante esploras rafini la arton frandi delikataĵojn, oni nuntempe revivigas antikvan manieron manĝi: rekte per la manoj. Fingre kapti la manĝaĵojn, ili diras, pli profundigas la kontakton kun la englutota materialo. Tiel oni uzas unu plian sentumon krom vidado, flarado kaj gustumado: la palpado. En dana altnivela restoracio Noma,  ĉefkuiristo antaŭ nelonge proponis manĝon, dum kiu oni uzis forkojn nur post la sesa plado. Por la kvin unuaj, sufiĉis la fingroj. Ankaŭ en Novjorko la brazila

Junulo kontraŭbatalas kanceron

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio junulo_diagnozo.mp3 Listen on Posterous En februaro mi duan fojon vizitis klubkunvenon de la E-klubo en Prago. Mi tie parolis pri la signifo de komputiloj kaj de la interreto por Esperanto. La kaŭzo por elekti tiun temon estis la skeptiko kiun dum mia unua vizito montris esperantistoj rilate al la neceso akcepti la interreton kiel novan revolucian rimedon kiu akcelas la kunlaboron inter homoj el la tuta mondo kaj la eblecon por ĉiu aliri informojn de sia hejma komputilo ie ajn en la mondo. La interreto trarompas barojn: Homoj povas kunlabori kaj esplori ekster la kutimaj strukturoj. Kaj jen nun mi trovis belan ekzemplon kiu montras kiel juna homo kiu antaŭe tute ne disponis pri iu faka scio sukcesis disvolvi novan rimedon por diagnozi gravan malsanon. La 16-jara usona junulo Jack Andraka prezentis en prestiĝa konferenco pri ideoj kaj novaj eltrovoj TED en la sudkalifornia urbo Long Beach sian novan diagnozilon kiu serva