Ĉefverkaj filmoj por Esperanto (II)

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

manon_fontoj.mp3Listen on Posterous
Cxefverkafilmo2
La franca filmo "Manon des sources" (Manon de la fontoj)

Celante variigi la agadon de nia esperanta klubo per amuzaj kaj lingvoklerigaj renkontiĝoj, francdevena samideanino kaj mi organizis antaŭ kelkaj monatoj la projekciadon de la franca filmo "Jean de Florette ", en la originala lingvo kaj de ni ĝuste tiucele subtitolita en Esperanto. (Mallongan prezentadon de la filmo vi povas spekti ci-tie ). Nun sammaniere ni prezentas la daŭrigan filmon "Manon des sources" (Manon de la fontoj). Ni klopodis doni la eblecon al ĉiunivela esperantisto kompreni kiel eble plej multe la dialogojn, per legado de la subtitoloj, sen tro perdi la ĝuadon de la filmo. Tiu-cele, krom antaŭaj klarigoj de la nekutimaj vortoj, ni, dum la rapidaj dialogoj, malrapidigas la filmon ĝis 60 procentoj de la normala rapideco.

La intrigo de la unua filmo "Jean de Florette " disvolviĝas en malgranda vilaĝo en Provenco, suda-orienta Francujo, nelonge post la unua mondmilito. Du lokaj kamparanoj, la maljuna Cezar (nomata Papet) kaj lia nevo Ugolin (nomata Galinette) estas la lastaj membroj de potenca kaj riĉa kamparana dinastio, la familio Soubeyran. Ili komplotas por trompe forpeli Jean, ĝiban eksurbanon, el lia ĵus heredita bieno ĝis kiam li akcidente mortas kaj ili per panpeco alproprigas al si la bienon. La vidvino de la mortinto, eksa operkantistino forlasas la regionon kaj ilia 8-jaraĝa filino Manon restas por vivi ĉe najbarino apud la vilaĝo.  

En la daŭriga filmo "Manon de la fontoj", la rakonto rekomencas 10 jarojn poste, kiam Manon jam estas 18-jaraĝa. Kvankam ŝi klopodis  eviti la kontakton kun la vilaĝanoj, oni scias, ke ŝi estas belega knabino. Papet volas, ke lia nevo Ugolin baldaŭ edziĝu, por ke finfine estu laŭjuraj heredantoj de la grandaj riĉaĵoj de la familio Subeyran. Ĉasante tra la montetoj, hazarde Ugolin vidas Manon nuda, dum ŝi sin banas en flako de pluva akvo. Li fulme kaj freneze enamiĝas al ŝi kaj dum multaj horoj li kaŝe postsekvas kaj spionas ŝin tra la montetoj, dum ŝi paŝtas sian gregon.

Papet eksciinta, ke Ugolin enamiĝis al Manon, varme konsilas al li amindumi ŝin, montrante per belega ĉaskostumo, kiom riĉa li estas. Sed kiam Ugolin deklaras sian amon al Manon, ŝi naŭziĝas, tute ne parolas kaj fuĝas tra la montetoj, vane postsekvita de li. El hazarda konversacio inter du vilaĝanoj, Manon malkovras, ke Papet kaj Ugolin kaŝe ŝtopis la fonton en la bieno de ŝia patro, kaj ke la vilaĝanoj, kiuj sciis pri la fonto tute ne rivelis tion al li. Tio kaŭzis unue multe da suferoj al ŝia patro Jean kaj poste, malrekte, lian morton.

La okazo por venĝi venas, kiam Manon hazarde malkovras en kaŝita kaverno la subteran rivereton, kiu provizas akvon kaj al la fonto de Ugolin kaj al la akvobaseno de la vilaĝo. Ŝi ŝtopas ĝin hermetike tiel kaŭzante teruran subitan mankon de akvo al ĉiuj vilaĝanoj. La pastro, dum sia prediko, aludas al iu krimulo, kiu kulpas pri la dia puno de la sekigado de la fontoj. Okaze de publika kunveno, Manon akuzas Ugolin kaj Papet pri la ŝtopado de la fonto de sia patro antaŭ dek jaroj. Papet maltrankvile klopodas pruvi la senkulpecon sian kaj de sia nevo, sed sin prezentas vida atestanto konfirmante la pravecon de la akuzo. Ugolin publike kaj despere deklaras sian amon al Manon kaj la deziron kompensi sian jaman malbonfaron per geedziĝo. Manon malame kaj indigne forĵetas lian proponon.

Ugolin sin pendumas je arbo, kaj lia memmortigo grave deprimas la maljunan Cesar. Manon helpe de la juna instruisto de la vilaĝo liberigas la subteran rivereton kaj la akvo denove atingas la vilaĝan fontanon ĝuste, kiam la pastro kaj la vilaĝanoj procesie preĝas ĉirkaŭ ĝi. Manon edziniĝas kun la instruisto. 

Delphine, malnova konatulino de Cezar, revenas al la vilaĝo kaj rakontas al li, ke Florette, lia amantino, kiam ili estis junaj, skribis al li, tiam soldato en Afriko, informante, ke li gravedigis ŝin. Li ne respondis, ĉar tia letero neniam atingis lin. Tiam Florette, ne sukcesante aborti, forlasis la vilaĝon kaj edziniĝis al la forĝisto de malproksima vilaĝo. La infano naskiĝis vivanta sed ĝibulo.
Cezar abrupte ekkonscias, ke li mem kaŭzis la morton de sia filo, kaj ke Manon estas lia nepino. Ĝisfunde dispremita, li ne plu volas vivi. Postalasinte leteron, kie li konfesas ĉion al Manon kaj nomas ŝin universala heredanto de la tuta riĉaĵo, Cesar nature dumdorme forpasas.

En la alkroĉita filmeto, vi povas spekti mallongan prezentadon de la filmo "Manon de la fontoj":

Embedded media -- click here to see it.


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA