Traserĉu tiun blogon

2013-03-26

Dimanĉa promeno en Rewa


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Rewa_Ia.mp3Listen on Posterous
Kiel vi scias, mi havas la bonŝancon kaj la feliĉon loĝi apud la marbordo de Baltiko. Tie ĉi ne estas tro varme eĉ somere, ĉar la plensunaj tagoj ne estas tro multaj kaj ne ĉiam estas la ebleco sunbruniĝi apud aŭ naĝi en la maro. Oni povas tamen havi tre multe da ĝuo pro la ebleco promeni kaj spiri per la ĉeakva aero kaj nelaste admiri belegajn bildojn de la maro, kies aspekto varias kune kun la ŝanĝiĝanta jarsezono.

Ĝuste hodiaŭ kune kun mia edzino ĉirkaŭtagmeze mi kiel ĉiam kun plezuro vizitis nian tre ŝatatan lokon, kies nomo estas Rewa. La temperaturo estis atinganta ĝis 2-3 celsiaj gradoj kaj la vento ne estis tro sentebla kaj ni komencis nian laŭvican promenon. Ĉie kuŝis neĝo kaj la suno traiganta helgrizajn nubtavolojn estis tiom intensa, ke ne estis facile rigardi la ĉirkaŭantan nin mondon. Ne havante okulvitrojn, kiuj protektas kontraŭ la sunradioj, ni devis iri kun duondormitaj okuloj, kiuj larmis pro la lumo. Kun granda peno mi faris fotojn per mia poŝtelefono, kies ekrano permesis vidi preskaŭ nenion. Kaptinte la lokon, kiun mi volis foti, mi premis la butonon de la aparato ne estante certa, ke la rezulto estos sukcesa.

Tamen bonvolu rigardi la unuan el miaj kaptoj (ĉi-supre), kiu memorigas kvazaŭ lunan pejzaĝon, dum ni troviĝas ĉe la maro, kies surfacon kovras tavoloj de galcio kaj neĝo. Ĝi estas prilumita de la sunradioj eliĝantaj el ekster nuboj, tamen la frosta aero estas tre klara, kio elvokas la kontraston inter la maro kaj la ĉielo. Fakte oni povas diri, ke la maro lumas.


Kaj la alia fotokapto. Ĝi bildigas lignajn fostojn, kiuj normale staras en akvo, kaj nun kvazaŭ elstaras de sub la glacio, kaj de unu flanko estas kovritaj per glacineĝo. La fostoj estas fakte postrestaĵo de iu kajo, kie fiŝkaptistoj iam ŝnurfiksis siajn boatojn. Mi fotis ilin, ĉar plaĉis al mi la nekutima aspekto de tiu ĉi loko, kiu memorigas kvazaŭ mardormadon, aŭ eĉ ĝian morton.
.

Ke ne ĉio tamen mortis aŭ dormas, kaj ke ie tie sub la glacio estas akvo, montras la sekva bildo.
Ni vidas ĝuste la enfluon de rivereto, kiu pro sia konstanta fluo malsubiĝas al la reganta ĉirkaŭe malvarmeco. La fluanta akvo alportas iom da vivo kaj varmo de ekstere, farante al si vojon sub la glacitavolon. La rivereto tamen estas tro malgranda por efike kontraŭstari la froston kaj ni devas ĝisatendi la varmon de la printempo.



Kaj jen kiel aspektas vintre la bordo surkreskita de flaveskaj herboj, bruneskaj arbustoj kaj (iom pli malproksime) de la preskaŭ flava kano. Mi devas konfesi, ke la bildo de la „dormantaj" vintre plantoj posedas multe da ĉarmo kaj iom da artvaloro.


Unu el allogaĵoj de vintro, precipe por infanoj, estas la okazo formi la neĝhomon. Jen la renkontita de ni figuro, kies kapo iom memorigas dinosaŭron. Ĉeokaze mi volus klarigi, ke ne ĉiu speco de neĝo taŭgas por formi. Ĝi devas esti sufiĉe malseka kaj do iom glueca, kio (kiel vi vidas) ĝuste plenumiĝis.


La vetero dum nia duonhora promeno ĉiam ŝanĝiĝadis. Dum kelka tempo bele neĝis. Mi skribas „bele", ĉar imagu, ke vi rigardas la bluan ĉielon, de kiu malvigle ŝutetas molaj flokoj de blanka lanugo. Mia lasta foto montras la momenton, kiam parto de la ĉielo malkovriĝis el malantaŭ nuboj videblaj malproksime kaj dekstre. Ni povas rimarki, ke la suno prilumis parton de la horizonto kaj aperis pro tio bone videbla blanka linio.

Estis vere agrabla tempo, kiun ni povis pasigi proksime de nia domo kaj tuj poste reveni hejmen por trinki varman teon. Cetere mia edzino tiam komencis finprepari la tagmanĝon, kies parton mi faris kune kun ŝi. Mi do povis trankvile eksidi super la klavaro de mia komputilo kaj skribi por vi la sonraportaĵon kun la fotoj, kiujn mi kun plezuro prezentas.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

No comments:

Post a Comment