Peto pri subteno al Benino



---------- Forwarded message ----------
From: Renato Corsetti <renato.corsetti@virgilio.it>
Date: 2013/3/9
Subject: [ VEKI ] Peto pri subteno al Benino
 

Saluton karaj,

Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) kongresos de la 1-a ĝis la 5-a de aprilo 2013 en urbo Lokossa.

En tiu 5-a kongreso de Esperanto okazos ankaŭ ilei seminario. La aranĝon finance subtenas UEA kaj ties Afrika Komisiono.

Tamen por ke la evento estu plene sukcesa necesas plia monhelpo. Ĉar dum la kongreso okazos diversaj ludoj ĉiaj esperantaĵoj (libroj, libretoj, insignoj, kartoj, ĵurnaloj, vortaretoj, poŝamikoj, vortaregoj, kasedoj, ktp) estas bezonataj por  rekompenci ludontojn kaj gajnontojn. Esperantaĵojn por subteni la kongreson oni sendu al:

Association Béninoise des Espérantistes

S/C BP 416
Lokossa (Mono)
Bénin Afrique de L'Ouest

Monhelpon oni sendu al ABeE
uea-konto: beni-j

 

Samideane,
Latifou, Prezidanto de ABeE

 
--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

  1. Kiel pluraj homoj scias la ambasadoro de Benino, Jean-Francois Zinsou, havis plurajn kontaktojn kun mi kaj partoprenis du "lingvo-rajtoj- simpoziojn/Zamenhof Simpoziojn" cxe UNO. Cxu mi rajtas sugesti registaran subtenon? Fakte mi ne vidis lin dum pluraj monatoj sed volas renovigi kontaktojn.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero