5-an Afrikan Kongreson de Esperanto en Kotonuo, Benino

 
En Afriko agas 18 landaj Esperanto-asocioj, el kiuj 8 jam estas alighintaj al UEA. La movado viglas en tiu kontinento, sed  unuamondanoj eble ne sufiche konscias pri tio, char malmultaj afrikanoj sukcesas atingi UK-ojn au aliajn kunvenojn ekster Afriko, chefe pro vizaj problemoj. Solvo de tiu problemo estas do kongresi en Afriko mem. Komence de la 90-aj jaroj okazis kvar Afrikaj Kongresoj de Esperanto, sed la lasta el ili estas jam en fora pasinteco, char ghi okazis en 1995. Venis do la tempo por la kvina.
 
Tri establoj intense ekkunlaboris por okazigi la 5-an Afrikan Kongreson de Esperanto en Kotonuo, Benino, de la 29-a de decembro 2013 ghis la 4-a de januaro 2014: Afrika Komisiono de UEA, Asocio de Beninaj Esperantistoj kaj la ne-registara organizajho Scio Sen Bariloj. La 20-an de januaro okazis en Kotonuo la unua kunsido de la Kongresa Organiza Komitato (KOKo). Aparte pozitiva fakto estas, ke la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, s-ro Adjé Adjévi, loghas en Lomeo, Togolando, kaj povas atingi Kotonuon relative facile por renkonti la beninajn kolegojn kaj aktive partopreni la laboron de KOKo.
 
Per partnerado kun nordaj Landaj Asocioj la organizantoj esperas, ke po unu reprezentanto de chiuj landaj asocioj afrikaj sukcesos partopreni la kongreson. KOKo bonvenigos ankau eksterafrikanojn partopreni, por ke tiu nekutima kaj valora arangho farighu ankau kiel eble plej tutmonda.
 
Informoj pri la kongreso trovighas en la retejo www.esperanto-afriko.org. Fotoj kaj dokumentoj jam abundas en http://mirejo3.blogspot.com. Krome, la UEA-vikio raportas pri la evento. Diversaj interesaj ekskursoj ebligos al ne-beninanoj ekkoni Beninon, kaj al ne-afrikanoj ekkoni parteton de Afriko.
 
La informa organo de AKE nomighas "Kotona Gazeto", kies tria numero estas nun preparata. La retadreso de KOKo estas <ake-2013@yahoogroups.com>.
--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero