Traserĉu tiun blogon

2010-12-28

Pacdeklaro de Nagasako, 2010

Nagasaki-1.jpg

Pacdeklaro de Nagasako, 2010


Ĉi-jare la memorceremonio por paco komenciĝis kun kantado de postvivantaj atombombitoj. La kanto estis plena de la forta espero, ke tiu fatala tago neniam plu ripetiĝu.

La 9an de aŭgusto, 1945, je la 11a kaj 2, unu atombombo ĵetita de usona bombaviadilo ruinigis la urbon de Nagasako en momento. Intensaj varmoradioj, eksploda ventego, radiadoj kaj senĉesaj fajroj.... Ili forrabis karajn vivojn de 74 000 homoj, kaj stampis profundajn mensajn kaj korpajn vundojn al tiuj, kiuj apenaŭ eskapis el morto.

Dum 65 jaroj depost tiu tago, la postvivantaj atombombitoj ĉiam sencede marŝadis la vojon al "mondo sen nukleaj armiloj" kaj hodiaŭ kantis plengorĝe kaj elkore. Mi vidas en ili esperon de homoj.

 

Ni petas la gvidantojn de la nukleaj potencoj ne dispremi niajn penojn al "mondo sen nukleaj armiloj".

En tiu ĉi majo, en la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT), komence ĝia prezidanto proponis konkretajn paŝojn al nuklea malarmado kun difinitaj tempolimoj. Ĉi tiun proponon vaste subtenis landoj sen nukleaj armiloj. Espero kreskis inter ne-registaraj organizoj (NRO) kolektiĝintaj en Nov-Jorkon el la tuta mondo, kaj ankaŭ inter la urbanoj de Nagasako, atombombita urbo.

La proponon de la prezidanto poste forpuŝis la registaraj reprezentantoj de la landoj kun nukleaj armiloj (Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Ĉinio). Se la landoj kun nukleaj armiloj ne sincere traktos nuklean malarmadon, reage kun antipatio, aperos novaj landoj kun nukleaj armiloj. La mondo staros antaŭ la minaco de plimultiĝo de nukleaj armiloj. La reĝimo de NPT devas esti firme subtenata kiel minimuma postulo observenda por ne multigi landojn kun nukleaj armiloj.

Por antaŭeniri al la nuligo de nukleaj armiloj, ni kredas, ke nova traktato estas necesa. La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon [Pan Gi-mun] jam alvokis la membro-ŝtatojn de UN komenci pristudon de "la Konvencio por Abolo de Nukleaj Armiloj". En la Reekzamena Konferenco de NPT multaj landoj aludis la eblecon de tia traktado. Ni, civitanoj de atombombita urbo, forte subtenas "la Konvencion por Abolo de Nukleaj Armiloj", kiu malpermesas tute egale al ĉiuj landoj ĉiujn agadojn por nukleaj armiloj inkluzive de ilia produktado, posedado kaj uzado.

 

Nagasako kaj Hiroŝimo ĝis nun kunlaboradis diskonigi al la mondo la katastrofojn kaŭzitajn de la atombomboj, kaj alvoki al la nuligo de nukleaj armiloj. La registaro de Japanio, lando atombombita, manifestadis sian starpunkton de sennuklea lando, asertante la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj kiel nacian principon. Sed, ĉi-jare, 65 jarojn depost la atombombadoj, la japana registaro malkaŝis la ekziston de "sekreta kontrakto pri nukleaj armiloj". Ni ekhavas profundan malfidon kontraŭ la pasintaj traktadoj de la registaro, kiu faris la Tri Principojn en nuran formalaĵon. Plue la registaro lastatempe progresigas intertraktadon pri atomenergia kontrakto kun Barato, lando kun nukleaj armiloj ne aliĝinta al NPT. Ĉi tio signifas, ke Japanio, lando suferinta atombombadojn, propramane malfortigas la reĝimon de NPT, kio estas tute ne akceptebla.

La japana registaro, antaŭ ĉio, devas komenci leĝigon de la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj por reakiri la fidon de la japana popolo. Samtempe, por realigi sekurecon sendependan de nuklea ombrelo, la registaro devas celi la sennukleigon de Japanio, Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Ni deziras, ke la japana registaro proponu la planon de "Sennuklea Zono de Nordorienta Azio", kaj ke ĝi prenu gvidantecon en la internacia komunumo kiel la registaro de atombombita lando.

En la Reekzamena Konferenco de NPT, la japana registaro, kune kun la registaroj de 41 aliaj landoj inkluzive de Rusio, publikigis "Komunan Deklaron pri Edukado por Nuklea Nemultigo kaj Malarmado". Ni aprobas la deklaron kaj samtempe esperas, ke la japana registaro disvastigu edukadon por nuklea nemultigo kaj malarmado al junaj generacioj de la mondo. En Nagasako ankoraŭ restas memoroj kaj cikatroj de la atombombo. Ekzistas postvivantaj atombombitoj, kiuj prenas sur si mision rakonti por estonteco siajn spertojn, malgraŭ siaj mensaj kaj korpaj doloroj. Ekzistas civitanoj kaj junuloj, kiuj mem ne spertis atombombadon, sed kiuj aktivas por paco, transprenante la dezirojn de la atombombitoj. Nagasako, urbo atombombita, daŭrigos kontribui al edukado por nuklea nemultigo kaj malarmado.

 

Mi diru al ĉiuj en la mondo, ke ni mem povas elekti, kiun vojon ni iru, ĉu al "mondo kun nukleaj armiloj" plena de malfido kaj minaco, aŭ ĉu al "mondo sen nukleaj armiloj" bazita sur fido kaj kunlaboro. Por niaj infanoj, ni havas respondecon krei estontecon sen minaco de nukleaj armiloj. Ni unuope estas malfortaj, sed kunlabore povas havi forton movi registarojn kaj krei novan historion. Ni klare komuniku nian volon al registaroj.

Multaj homoj en la mondo daŭre laboras por paco cele al la nuligo de nukleaj armiloj. Kunlabore kun ili, la urbo Nagasako establos tutmondan reton de pacaj civitanoj kunligitan kun atombombita urbo.

 

La meza aĝo de la postvivantaj atombombitoj superis 76 jarojn. Pli kaj pli malmultaj el ili povas ĉeesti ĉi tiun ceremonion. Por savi maljuniĝantajn atombombitojn en kaj ekster Japanio, ni alvokas la japanan registaron rapide fortigi subtenon al ili.

Ni oferas nian sinceran kondolencon al la mortintoj pro la atombombo, kaj deklaras daŭrigi nian maksimuman penadon kune kun la urbo Hiroŝimo, ĝis la tago, kiam nukleaj armiloj malaperos el la mondo.

 

TAUE Tomihisa

Urbestro de Nagasako

la 9a de aŭgusto, 2010

__._,_.___

2010-12-19

George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko

"De Zamenhof al Soros" estis la titolo de la ĉi-jara simpozio organizita de la Novjorka Oficejo de UEA. Tiu oficejo, kies ĉefa tasko estas prizorgi la rilatojn de UEA kun la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-tago la 15-an de decembro. Temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de Esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof – mallongigitan version de la granda biografio verkita de A. Korĵenkov antaŭ duo da jaroj – kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros, kiu unue aperis en la jaro 1923.

La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri "Zamenhof kaj Estonteco", en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de Esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de Esperanto en tiu kunteksto. La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de Soros, Modernaj Robinzonoj, kiu estis lanĉita en la simpozio. Tiu verko, nomata Crusoes in Siberia en sia angla versio, pritraktas la spertojn de la juna armea oficiro Tivadar Soros en militkaptitejo en Siberio dum la Unua Mondmilito, kaj lian postan eskapon. Eldonis ĝin la eldonejo Mondial, kun notoj kaj enkonduko de la tradukinto. Tonkin ankaŭ tradukis la libron de Soros pri la Dua Mondmilito, Maskerado. Li mem renkontis Tivadar Soros en kunveno en la aŭditorio de la UN-biblioteko en 1966, dum prelego de Ivo Lapenna. "Sed je tiu stadio mi ankoraŭ ne legis la libron", li konfesis, nek li povis prognozi, ke la filo de Tivadar tiel famiĝ os. Alikaze, li ŝerce sugestis, "la konversacio estus tute alia".

1098706168019.jpeg 51ZBhpv6GDL._SL500_AA300_.jpg

La mezan parton de la simpozio okupis du programeroj. La historiisto Ralph Dumain ekzamenis la grandan gazetaran reagon okaze de la vizito de Zamenhof al la Universala Kongreso en Vaŝingtono en 1910, kaj la filmisto Sam Green montris malnetan version de sia dokumenta filmo pri Esperanto. Sam Green estas jam konata inter esperantistoj pro sia filmo _Utopio en Kvar Movimentoj_ (http://www.utopiainfourmovements.com/) . La nova, 25-minuta, filmo rilatas ekskluzive al Esperanto kaj estas ĉefe produkto de la filmado, kiun Green faris en kelkaj lastatempaj Universalaj Kongresoj.

Sed la plej granda surprizo estis parolado, kiu ne troviĝis en la antaŭ vidata simpozia programo, nome tiu de la konata financisto George Soros, kiu, kune kun pluraj stabanoj (kaj ankaŭ sia filo Jonathan), venis al la fina parto de la simpozio por kune festi la lanĉon de la anglalingva traduko de la libro de sia patro Tivadar. Soros, kiu ne estas en si mem subtenanto de Esperanto, sed kiu pasie emfazas la patran influon en la propra edukado, parolis dum deko da minutoj pri Tivadar Soros kaj ankaŭ pri la rolo, kiun Esperanto ludis en la propra vivo. Kiam li venis al Britujo en 1947, Soros tuj kontaktis la lokajn esperantistojn, kiuj multe helpis al li. Li ankaŭ memoras renkontiĝojn kun Esperanto-literaturistoj en la frua infanaĝo. George Soros kaj la frato Paul kontribuis antaŭparolojn al la nova eldono de la libro de la patro. Por la eldonejo, Ulrich Becker prezentis la libron al Soros; kaj Tonkin laŭtlegis parton de ĉapitro el Maskerado en la angla traduko.

Fakte, la nova libro jam aperis antaŭ kelkaj monatoj, en itala traduko de Margherita Denti, sub titolo Robinson in Siberia. Ankaŭ tiu volumo enhavas la antaŭparolojn de la fratoj Soros kaj la enkondukon kaj notojn de Tonkin.

Sepdeko da homoj partoprenis la simpozion – esperantistoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, UN-oficistoj, diplomatoj, ĵurnalistoj kaj universitatanoj. Ankaŭ partoprenis skipo de studentaj televidistoj. Raportisto de New York Times poste publikigis favoran _raporton_ (http://cityroom.blogs.nytimes.com/2010/12/16/how-do-you-say-billionaire-in-esperanto/?ref=nyr egion) en blogo de la ĵurnalo – kun foto de Soros ĉe la podio, akompanata de portreto de Zamenhof.

Tuj antaŭ la simpozio, okazis kunsido de organizantoj de la simpozio en la kunsidejo de la fako pri neregistaraj organizaĵoj en la UN-domo. Post la simpozio, ĵurnalisto demandis al Soros ĉu frazoj de Esperanto ankoraŭ restas en lia memoro. Senhezite li citis: "Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan." Nu, jes ja!


fonto: http://esperantic.org

2010-12-17

Kiel diri „miliardulo” en Esperanto?

[Originala NY Times verkaĵo]

normal_20101216-SorosEnNY.jpg

Kiel diri „miliardulo" en Esperanto?

Verkis ALISON LEIGH COWAN

Por eta grupo el lingvistoj, universitatanoj kaj revantoj, kiuj kutimas pri neglekto al iliaj invitoj, ne estis bagatelo kiam George Soros, la miliardulo, eniris salonon por festi kune kun ili.

Jen tamen, en ilia simpozio la merkredan vesperon, li mem regalis ilin per bongustaj rakont-pecoj pri ilia amata ĉevaleto: Esperanto, lingvo jarcent-aĝa, kreita laŭ la preskaŭ evangelia kredo ke doni al la mondo komunan, facile lerneblan duan lingvon malpliigos konfliktojn.

Kvankam ĝi neniam disvastiĝis tiom kiom esperis ĝia kreinto, L. L. Zamenhof, kaj apenaŭ eblus diri ke ĝi bremsis du mondmilitojn, Esperanto ankoraŭ havas siajn adeptojn kaj fervorulojn - iom mesiismajn, kiuj ekscias kun ega ĝuo pri la plej freŝa beletra trovaĵo aŭ sagaca rap-teksto Esperanta, kaj plezure montras plian fojon al novvenintoj la scenon el "Incubus," la klasika kultfilmo el 1966, en kiu William Shatner konkeras belulinon ne en Klingon, sed ja en Esperanto.

La kerna ideo estas transpasi landlimojn kaj ponti inter kulturoj. "Korano estas unu el la plej belaj verkoj kiujn ni havas en Esperanto," diris Neil Blonstein, la emerita instruisto malantaŭ Universala Esperanto-Asocio, kiu organizis la merkredan simpozion.

Ni ne taksu, do, kiel koincidon ke la simpozio okazis je la alia flanko de la strato kie situas la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj 151 jarojn post la tago kiam naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof en Bjalistoko, urbo nuntempe en Pollando.

Atentema amaseto de 75 partoprenantoj ĵus spektis novan dokumentfilmon pri Esperanto kaj aŭdis prezenton pri nova angla traduko de memorlibro kiun la patro de s-ro Soros, Tivadar, publikigis en 1923 pri grupa fuĝo el orient-rusia militkaptitejo, fuĝo kiun li estris tri jarojn pli frue.

Ĉe la pupitro s-ro Soros plenigadis kelkajn breĉojn de la rakonto pri la fuĝo kaj mult-halta migrado de la grupo tra Siberio. "Ili planis konstrui barĝon – nu, ne precize barĝon, sed floson – kaj flosi ĝis la oceano. Nur ke li ne tro bone lernis geografion kaj ne konsciis ke ĉiuj riveroj kondukas al la Arkta Oceano," rakontis s-ro Soros. "Do, ĉar fariĝis pli malvarme, ili devis forlasi la floson."

Li ankaŭ priskribis sian edukiĝon en la Budapeŝto de la 1930-aj kaj '40-aj jaroj, en hejmo kie oni parolis Esperanton, kio igis lin unu el la malmultaj denaskaj parolantoj en la salono, aŭ eĉ tutplanede. "Ĉi tiu historio grave rolis en mia infanaĝo," li diris, levante la ĵus tradukitan memorlibron.

Lia patro lernis Esperanton 20-kelkjara, kaj kunkreis en Budapeŝto, post sia reveno el Ruslando, la beletran revuon "Literatura Mondo", kiu aperigis verkojn Esperantlingvajn. Poetoj kaj aliaj lingvouzantoj vizitadis lian domon, kaj kiam, en la aĝo de 17 jaroj, George Soros forlasis Budapeŝton por testi siajn ŝancojn en Anglujo en 1947, "inter la unuaj farendaĵoj estis elserĉi la Londonan Esperanto-Societon", kiel amikan rifuĝejon.

"La lingvo tre utilis," diris s-ro Soros, "ĉar kien ajn oni iris, eblis trovi iun kun kiu paroli."

La memorlibro, origine titolita "Modernaj Robinzonoj", aperis felietone en la beletra revuo de Tivadar Soros en 1923. Por la anglalingva reapero ĉe Mondial ĝi ricevis la titolon "Crusoes in Siberia" /Robinzonoj en Siberio"/. Tirante konkludon el siaj spertoj, la aŭtoro fakte konsilas enkonduke al siaj legantoj ke ili"neniam revu fariĝi Robinzonoj", por ne travivi lian sorton de varia vagado tra Siberio.

Malgraŭ la malnoveco kaj la kutime malfacila surmapa troveblo de menciitaj lokoj, la memorlibro ne estis aparte malfacila traduktasko, certigas Humphrey Tonkin, la Esperanta klerulo kiu akceptis la defion laŭ peto de la familio Soros.

Antaŭa prezidanto de la Universitato de Hartford kaj profesoro pri literaturo, Tonkin ne vere trovis la taskon timinda, tradukinte jam en Esperanton du dramojn de Ŝekspiro, "La Vivo de Henriko Kvina" — kune kun ties Krispin-taga parolado — kaj "La Vintra fabelo", kun ties memorinda instrukcio "Eliras, sekvata de urso" /Esperantlingve en la artikolo/.

Se diri la veron, li aldonis, Soros kaj Ŝekspiro estis ambaŭ infana ludo kompare kun Winnie-la-Pu, kun ties malfacile kaptebla vortludema stilo. Citante el la infana klasikaĵo, li diris: "Jen multe pli granda problemo ol Ŝekspiro."

Post varmaj salutoj el la publiko post la prezentoj, s-ro Soros, 80-jara, diris al grupo da admirantoj, "Mi devintus rakonti la historion kiel mia patro fariĝis esperantisto."

Post urĝoj ke li publike konigu tion, li cedis: "Nu, alvenis la nova komandanto de la milikaptitejo, kaj li estis esperantisto. Li demandadis al miloj da kaptitoj ĉu estas inter ili esperantistoj. Troviĝis tri. Tiujn li invitis por la semajnfino kaj regalis ilin. Post tio, ĉiuj eklernis la lingvon."

Profesoro Tonkin afable diris al s-ro Soros ke li supozas alian teorion pri la okazaĵoj pli verŝajna, sed li konsentis ke la versio de s-ro Soros "estas pli bona rakonto".


2010-12-16

Sukcesa Renkontiĝo kun Soros ĉe UN - Novjorko

un_on_river.jpg

Kun deko de ĵurnalistoj, deko de universitataj studentoj (pluraj skribantoj pri Esperanto, dum klasaj referaĵoj , kaj du membroj el unu el la plej famaj familioj en Usono, la familio Soros, la simpozio estis sukcesego. George Soros ĉeestis eble dum horo. Li prelegetis dum 10-15 minutoj. Dum la pliparto de la programo ĉeestis Jonathan Soros, nepo de nia fama Teodoro Soros. Unu universitata studentino profesie filmis la programon sed ŝia kamerao fuŝis dum prelegeto de George Soros . Specialajn dankojn al Isis, Mary kaj Kaŝa por la filmado. Eble mi sukcese filmis dum kelkaj minutoj per simpla fotilo.

Humphrey Tonkin donacis la novan eldonon/tradukon de libro de Teodoro Soro al la familio Soros.

Kvin esperantistoj renkontiĝis horon frue (antau' la ĉefa programo) en renkontiĝ-ĉambro de Departmento de Publikaj Aferoj de UNO.

Prelegis Ralph Dumain, Esther Schor, Sam Green. Ĉar du novaj grandaj ekranoj estis uzitaj dum du prelegoj (power-point au' filmo-montrado), la konstruaĵo de UNO ne estos videblaj en la fotoj. (Pasint-jare iom de UNO estis videblaj ĉe la fotoj du Zamenhof-simpozio).

Ekzistis ekspozio tablo kaj aparta libro-vendado tablo, Ambau' ricevis dekoj da vizitoj. Dekoj da libroj vendiĝis.

Mi intervjuiĝis (rekte al Brazilo) por Ligo de Bona Volo, angle kaj portugale. (www.bonavolo.org)

Tri el la plej aktivaj reprezentantoj de Ne-registaraj organizoj ĉe UNO ĉeestis.

Jon Lichty, novjorka esperantisto ludis agrablan muzikon dum la socia horo.

Inter la ĵurnalistoj, unu reprezentis The New York Times, sed venis unuavice ĉar ŝia mezlerneja filino, faras raporton pri Esperanto/Zamenhof. Ŝi promesis oferti artikolon por la gazeto.

Mi fotis dekojn da fojoj. Grup-fotoj ankau' okazis. Mi zorgos enretigi fotojn ene de semajno eble pli rapide.

Lau' onidiroj la numero de ĉeestantoj estis sub 70 sed mi preferas atendi demandi pri tio kun homoj kiuj volantulis ĉe la enira pordo. Ĉirkau' 90 homoj aliĝis.

Inter 10 kaj 15 konataj Esperantistoj ĉeestis. Poteciale la ĉi-jara evento povas eĥoi dek-oble pli ol pasint-jare, konsiderante la alveno de ĵurnalistoj grand-kvante, kaj profesia filmado.

Scott Page raportos aliloke kaj pli detale.

Ĉar mi havis kelkajn aliajn devoj mi maltrafis duonon de ĉiuj prelegoj.

Neil Blonstein UEA reprezentanto ĉe UNO/Novjorko Ofeceja Manaĝero.

2010-12-15

N-ro 404 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 404
2010-12-15


Enhavo:

  1. La Zamenhof-jubilea UK de 1959 en la Reta Kinejo
  2. Sekretario de IKU kaj Komisiono pri Belartaj Konkursoj elektitaj

LA ZAMENHOF-JUBILEA UK DE 1959 EN LA RETA KINEJO

La Reta Kinejo de UEA omagxas la cxi-jaran Zamenhof-tagon per dokumenta filmo pri la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959. Per tiu UK kun pli ol 3000 partoprenantoj kulminis la tutmonda festado de la 100-a datreveno de la naskigxo de la auxtoro de Esperanto. La filmon faris Jean Forge, la fama Esperanta verkisto, kiu estis ankaux kinregxisoro. La 9-minuta filmo montras scenojn ne nur el la kongreso en Varsovio sed ankaux el la ekskurso al Bjalistoko, kie kongresanoj cxeestis interalie solenajxon por starigi monumenton al L.L. Zamenhof. Videblas ankaux la sola auxtentika filmdokumento pri Zamenhof.

La filmo estas videbla cxe: www.ipernity.com/doc/97850/9646608

Impresojn el la 44-a UK peras ankaux alia filmo, kiu estis aldonita al la Reta Kinejo jam pli frue. Tiun 19-minutan filmon registris per 8-milimetra kamerao la juna brita kongresano John Gobourne. Li filmis ankaux scenojn el la Internacia Junulara Kongreso, kiu en tiu jaro okazis en Gdansko. Gxi videblas cxe: www.ipernity.com/doc/97850/4735165

SEKRETARIO DE IKU KAJ KOMISIONO PRI BELARTAJ KONKURSOJ ELEKTITAJ

La Estraro de UEA dauxrigas la elektadon de komisiitoj kaj komisionoj por la sekva trijara periodo. La plej lastaj decidoj koncernis la elekton de la sekretario de la Internacia Kongresa Universitato kaj la elekton de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA.

La estrarano pri faka kaj scienca agado Amri Wandel estis komisiita ankaux pri la formale aparta funkcio de la sekretario de IKU, kiun taskon li prizorgis ankaux dum la antauxa periodo.

La komisiono pri la Belartaj Konkursoj konsistas el jxurioj por la unuopaj konkursaj brancxoj. La prezidanto de la Konkursoj estas prof. Humphrey Tonkin kaj la sekretario Michela Lipari. La jugxantoj dum la sekva trijara periodo estos:

Poezio: Gerrit Berveling, Anja Karkiainen, Carmel Mallia;
Prozo: Donald Broadribb, Syozi Keiko, Jxak Le Puil;
Eseo: Detlev Blanke, Giancarlo Fighiera, Gotoo Hitoshi;
Infanlibro de la Jaro: Kitagawa Hisasi, Jouko Lindstedt, James Resende Piton;
Teatrajxoj: Wera Blanke, Paul Gubbins, Giuliano Turone;
Kanto: Alan Bishop, Flávio Fonseca, Gianfranco Molle.

La jugxantoj de la filma brancxo estos elektitaj poste.



2010-12-04

9-a Internacia Himalaja Renkontigxo

nepal-01.jpg

Konigu  la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto

9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
 
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-tagan Internacian Himalajan
Renkontiĝon 2011 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ
ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al
natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos
ŝancon formi vian propran bildon de  la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj
kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni
bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Eserpanton dum la Renkontiĝo.

 
La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado,
vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj dum la
piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en
la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn,
ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj
estas servoj faritaj de nepalaj esperantistoj.
 
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en Katmando valo, kie
situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj
historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj,
Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la
originaj etnoj de la valo, restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ
multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj
vivmanieron  de tiuj homoj.

La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos vojaĝo (plejparte piedmarŝo) al la
regiono je preskaŭ 20 kilometroj nordoriente kaj oriente de Katmando valo. Dum
la marŝado vi trapasos plurajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive
Ĉisapani, Nagarkot, Dhulikhel kaj Namo Buddha. Ĉe la horizonto estos mondfamaj
montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.
 
La piedvojo inter Sundariĵal  kaj Ĉisapani estas plejparte tra neloĝata
arbara parto de Ŝivapuri Nacia Parko. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj
punktita de diversaj sovaĝaj floroj inkluzive rododendron, la nacian floron de
Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj
diversaj specioj (pli ol 250) de montaraj birdoj. Je la komenco vi povos observi
la vivon kaj kulturon de etna popolo, la tamangoj. La tamangoj, oni opinias,
devenis de Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafekta kaj honesta popolo.
Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn
lingvon, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro
siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude
aŭ okcidente de la riveroj Bhotekoshi kaj Triŝuli. La vivo de tiu montpopolo
estas  modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Ilia religio similas
al Bon, la antaŭbudhisma doktrino de Tibeto.

 
 
 
Lumbini estas la naskiĝloko de la Budho. Fama kolono de Ashoka, Majadevi
templo, la lago kie la Budho naskiĝis kaj ŝtono indikanta la precizan lokon
kie li naskiĝis troviĝas ĉi tie konservitaj. Aliaj famaj najbaraj lokoj estas
Kapilavastu, Ramgram kaj Niglihava.

 
Aliĝilo al
La 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
(de…26ĝis……8-a… marto 2011)
 
 
Familia nomo: S-ro/S-ino……………………
Persona nomo:………………………………
Adreso:
Telefono (kun kodo):
Profesio/fako:
Naskiĝdato:
Vegetarano:     jes/ne
Fumanto:         jes/ne
Mi volas loĝi kun: ………..
(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)
 
Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj  presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas
tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la IHR
komitato.
 
Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh  550-74775-6, savings account, Nepal Bank
Limited, New Road, Kathmandu, Nepal.
 
Subskribo………..
Dato:……………….
 
Kotizo
 
La kotizo estas 650 usonaj dolaroj por unu persono.
 
La menciita kotizo validas por du lita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron
(por la tagoj en Katmando), bv aldoni 100 dolarojn al la menciita sumo. La
kotizo inkluzivas manĝojn  kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La
programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj.  Bv sendi la aliĝilon al Nepala
Esperanto-Asocio  kaj samtempe pagi la kotizon. Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O
Box: 10518 Kathmandu, Nepal . Telefono: 00977-1-6209877. Retadresoj:
pos.subedi@gmail.com,

Bonvolu tra legu kaj se iu volas re sendu .
Dankon kun salutojn
Poshraj subedi
NEspA
 
 
Laŭtaga programo
26-a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
27-a de februaro: Matena vizito al Bauddha, Paŝupati Nath, kaj posttagmeza al
Patano

28-a de februaro: Vizito al Svajambhu kaj Bhaktapuro
1-a de marto:  Piedvojaĝo de Sundarijal al Ĉisapani
2-a de marto:  Piedvojaĝo  de Ĉisapani al Nagarkot
3-a de marto:  Piedvojaĝo  de Nagarkot al Dhulikhel
4-a de marto:  Piedvojaĝo  de Dhulikhel al Namo Buddha kaj ĉirkaŭaĵoj;
reveturo al       

         Katmando
 
5-a de marto: Veturo al Lumbini kaj tranokto
6-a de marto: Tranokto en Lumbini
7-a de marto:  Reveno al Katmando
8-a de marto: Ripozo kaj Internacia Vespero
9-a de marto: Forflugo
 
 
  amike poshraj
Kathmandu Nepalo

2010-11-29

N-ro 403 - Gazetaraj Komunikoj de UEA




Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 403
2010-11-29


LITERATURO, INSTRUADO KAJ FILMOJ EN LA MALFERMA TAGO

La Esperanto-poeto Mauro Nervi estis la cxefgasto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de novembro, kiu allogis 90 vizitantojn el 16 landoj. Nervi kontribuis al la programo per du prelegoj. En la unua prelego li parolis pri la idea esenco de la Akademio Literatura de Esperanto, kies prezidanto li estas kaj kiu estis fondita en Roterdamo en la 93-a Universala Kongreso en 2008. En sia dua prelego Nervi parolis pri la poezio kaj verkista agado de la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio Baldur Ragnarsson.

Katalin Kováts prezentis la renovigitan retejon de edukado.net kaj priskribis kiel utiligi gxin por lerni kaj instrui Esperanton. Pri sia lastatempa dua vojagxo al Indonezio por instrui Esperanton kaj pristudi la historion de la tiea movado parolis Heidi Goes. Trifoje estis montrita la premiita mallonga filmo Conlang. Antaux gxia unua prezento Chuck Smith parolis pri gxi kaj pri la subtena agado por ebligi gxian DVD-eldonon. En la biblioteko, kiu por la tago estis transformita en kinejon, oni montris ankaux plurajn aliajn filmojn. Dum la lasta horo de la programo la tri cxeestantaj estraranoj de UEA Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal respondis demandojn kaj diskutis kun la publiko.

La plej furora titolo en la libroservo estis la jxus aperinta nederlanda versio de la brosxuro Malkovru Esperanton (Ontdek het Esperanto), de kiu vendigxis 34 ekzempleroj. Preskaux same populara estis la ekzerclibreto Posxamiko (31 ekz.). La nova, reviziita eldono de Baza Esperanta radikaro kaj la rememoroj Post la pluvo - pluvego de Eddy Raats estis venditaj en po 7 ekzempleroj. La cxi-lasta estas dauxrigo de La longa vojagxo, kiu trovis 5 klientojn, same kiel Mil unuaj vortoj en Esperanto. Lokon super ili en la taga furorlisto konkeris Zamenhof: biografia skizo de A. Korjxenkov. La suma valoro de la libroservaj vendoj estis 2189 euxroj. Krom la gxenerala

rabato de 10% multaj libroj estis ekstre rabatitaj.



2010-11-23

"Baza Esperanta radikaro" reaperis

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 402
2010-11-23
=================================================================

Enhavo:
1. "Baza Esperanta radikaro" reaperis
2. Pliaj komisionoj kaj komisiitoj

* * * * *

"BAZA ESPERANTA RADIKARO" REAPERIS

Unu el la plej furoraj eldonajxoj de UEA, "Baza Esperanta radikaro", estas denove havebla. Tiu cxi verko de Wouter F. Pilger (1942-2006) estas kvazaux miniatura PIV, per kiu oni ne nur lernas vortojn sed ankaux ekpensas en Esperanto.

"Baza Esperanta radikaro" enhavas pli ol 2900 radikojn, kiujn gxi klarigas per kutimaj kaj elementaj Esperanto-vortoj. Post la spertoj kaj komentoj pri la unua eldono, Pilger precizigis aux plilargxigis cx. 850 klarigojn, kaj aldonis 260 radikojn, i.a. pri la homa korpo, sano kaj malsano, bazaj nutrajxoj, hejma tekniko, kaj bestoj kaj plantoj. Cxe multaj kapvortoj li menciis pliajn signifojn aux signifo-nuancojn, aux aldonis memor-helpajn detalojn kaj ekzemplojn de kunmetajxoj.

Akademiano Boris Kolker, kiu auxtoris alian furorlibron, "Vojagxo en Esperanto-lando", karakterizis la vortaron de Pilger: "Tiu cxi simpla Esperanta-Esperanta vortareto estas trezoro por komencintaj kaj dauxrigantaj esperantistoj. Gxi kutimigas pensi rekte en Esperanto kaj rapide progresi en libera rego de la lingvo."

Kvankam la nova eldono havas 10 pliajn pagxojn, entute 169, kaj aperas naux jarojn post la unua, gxia prezo plu restas 7,50 euxroj. Ekde 3 ekzempleroj oni ricevas rabaton de 1/3. Al la prezo aldonigxas la kutimaj sendokostoj kaj, por klientoj en Euxropa Unio, imposto de 6%.

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6599

* * * * *

PLIAJ KOMISIONOJ KAJ KOMISIITOJ

La Estraro de UEA dauxrigas la elektadon de komisionoj kaj komisiitoj por diversaj laborkampoj de la Asocio. Lastatempe gxi renovigis por tri jaroj la mandaton de la Komisiono pri la Ekzamenoj laux la Komuna Euxropa Referenckadro, en kiu plu membras Katalin Kováts, Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti.

Robert Kaminski estis reelektita kiel komisiito pri Zamenhof/Esperanto-Objektoj kaj Gabi Kosiarska kiel komisiito pri la Esperanta radiofonio. Ili ambaux estis unuafoje elektitaj kiel komisiitoj antaux unu jaro.

Novajxo estas la elekto de komisiono pri la Internacia Infana Kongreseto, pri kiu antauxe respondecis komisiito. Krom la gxisnuna komisiito Bert Schumann, en la nova komisiono membras Adenjo Charrière kaj Matthias Humet. Ankaux la Gazetara Kampanjo pri la Universalaj Kongresoj estos kunordigata de komisiono anstataux komisiito. La komisiono konsistas el Dima Sxevcxenko kaj Anna Striganova.

* * * * *

__._

2010-11-21

Etsuo Miyoshi en Parizo / Etsuo Miyoshi à Paris;## Twitter ### Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj

From: Henri Masson <espero.hm@wanadoo.fr>
Date: 2010/11/20
Subject: [Change-kampanjo] 2010.11.20 # Etsuo Miyoshi en Parizo / Etsuo Miyoshi à Paris;## Twitter ### Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj / Comité International de Liaison des Athées et Libres Penseurs #####
To:


Etsuo Miyoshi en Parizo

Tute plena estis la salono, kie prelegis s-ro Etsuo Miyoshi la ĵaŭdon 18an de novembro en Parizo. Ĉar kelkaj ĉeestantoj alvenis iom malfrue dum aliaj devis foriri antaŭ la fino, supozeble venis kvindeko da personoj, foje de malproksime (i.a. el la departementoj Loir-et-Cher kaj el Vendeo) inter kiuj nur unu ne scipovis Esperanton.

Etsuo Miyoshi klarigis sian strategion por faligi la muron de silento, kiu staras antaŭ Esperanto en amasinformiloj. Ĉu elspezi grandegajn sumojn por atentigi pri Esperanto en multaj landoj ? Aŭ ĉu koncentri la fortojn kaj monon je nur unu difinita celo por krei malgrandan breĉon en la muro, kaj tiel ebligi eniron en la fortikaĵon ? Tiun lastan strategion li elektis. Ĝi estas inspirita de la strategio de Ĝenĝis Ĥano : "Lerninte, ke Ĝingis-Ĥano breĉis nur 5-metre la Grandan Muron por ĉevaloj kaj venkis Ĉinion dum palpebrumo, mi invitas vin agi same."

La dato de la (paca) "atako" estas jam fiksita : la 15a de decembro 2010.  Instruoj estos dissenditaj ekde la unuaj tagoj de decembro. Por pli da detaloj, bv iri al jena artikolo kun fotoj :
Etsuo Miyoshi en Parizo

---

Etsuo Miyoshi à Paris

Président de la firme nippone Swany, qui fabrique des bagages, entre autres pour les handicapés, Etsuo Miyoshi a exposé, en espéranto, sa stratégie pour faire tomber le mur du silence qui entoure l'espéranto dans les médias. Il a choisi la France, et en particulier
le quotidien "Le Monde" qu'il considère comme le journal le plus représentatif de l'Hexagone dans le monde.

On en reparlera d'ici quelques semaines.

##

Twitter

La Grupo Twitter-Agado havas nun 59 membrojn, kiuj preparas amasan tutmondan dissendon de mesaĝoj kun la vorto "#Esperanto" (kun la signo diezo # antaŭe) kun espero atingi, la 15an de decembro, la mondan "Trending Topics"! (TT = Tem-tendenco)

https://groups.google.com/group/twitter_agado?hl=pt 

Ekzemploj de Twitter-mesaĝoj :

vinoverda Henri Masson
Pétition contre la répression brutale au Sahara occidental chez Cyber@acteurs : http://www.cyberacteurs.org/actions/presentation.php?id=192#

Peticio kontraŭ subpremo en okcidenta Saharo subskribeblas ĉe Cyber@acteurs : http://www.cyberacteurs.org/actions/presentation.php?id=192#

Sahara Esperanto-Ligo اسبرانتو الرابطة في الصحراء الغربية informe en arabe et espéranto : http://sahara-esperanto.ueuo.com/

Sahara Esperanto-Ligo (SAHEL) informas / اسبرانتو الرابطة في الصحراء الغربيةhttp://sahara-esperanto.ueuo.com/

Important historical document — Esperanto as an international auxiliary language http://www.archive.org/details/esperantoasinter00leagrich
Document historique important : http://vortareto.free.fr/argumentaire/sdn/sdn_index.htm L'espéranto comme langue auxiliaire internationale

Grava historia dokumento — "L'espéranto comme langue auxiliaire internationale" : http://vortareto.free.fr/argumentaire/sdn/sdn_index.htm

Grava historia dokumento — Esperanto as an international auxiliary language : http://www.archive.org/d

---

Une campagne est en cours sur Twitter afin que le mot "Esperanto" soit remarqué à travers le monde.

###

Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj

La retejo de la  Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj enhavas paĝojn en pluraj lingvoj (FR, DE, EN, ES, IT, PT, PL, AR) inkluzive Esperanto :
http://www.cilalp.org/
http://www.cilalp.org/spip.php?rubrique14
http://www.cilalp.org/spip.php?rubrique34
http://www.cilalp.org/spip.php?rubrique34
http://www.cilalp.org/spip.php?article43

---

2010-11-16

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST



---------- Forwarded message ----------
From: Ret-Info, www.eventoj.hu <oficejo@eventoj.hu>
Date: 2010/11/15
Subject: ret-info: Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST
To: asalibabr@gmail.com


Estimataj,

KAEST estas mallongigo de "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko". La ĉi-jara KAEST okazos en Slovakio, inter la 18-21.11.2010. Jen sube la konciza programo, aperinta en Facebook:

Ĉeftemo de KAEST-2010: „Modernaj teknologioj por Esperanto"

La programo konsistos el kelkaj partoj:

* prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)
* trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)
* fakaj diskutoj (pri certa temo)
* vespera (neformala) programo (vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.)
* eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj)

E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2010. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

Por pli detalaj informoj vidu la retpaĝon http://www.ikso.net/kaest/

-------

Nome de UEA mi deziras al la konferenco sukcesajn laboron kaj rezultojn

Amri Wandel
estrarano pri scienca kaj faka agado


el [komitato-de-uea]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
  Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO :  http://www.eventoj.hu
========================================================================





.


2010-11-15

Sahara Esperanto-Ligo


http://www.sahara-esperanto.ueuo.com

Ekde hieraux nokte la pagxo de Sahara Esperanto-Ligo ofertas informojn pri la teruraj okazintajxoj, okazantaj nuntempe en Ajuno kaj en aliaj urboj.  La informoj aktualigxas de tempo al tempo. Ni invitas vin viziti la pagxon.

el [Nsir, Nova Sento - 710]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
  Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
       18.-21.11.2010  --  http://www.ikso.net/kaest/ --
========================================================================












.



2010-11-11

Sendu raporton al Ludoviko Zamenhof!


From: Ret-Info, www.eventoj.hu <oficejo@eventoj.hu>
Date: 2010/11/10
Subject: ret-info: Sendu raporton al Ludoviko Zamenhof!
To: asalibabr@gmail.com


Karaj geamikoj!

Laŭ la bona movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston,
ankaŭ  en la urbo Jekaterinburg (ĉefurbo de Urala regiono de Rusio)
kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la
Zamenhof-tagon. Ĉi- jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe
la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago
kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!


1. "Letero al Ludoviko Zamenhof"

Ni invitas partopreni tiun ĉi konkurson ĉiujn verkemulojn! Aktivigu
vian imagon, fantazion, kreemon kaj provu skribi leteron al aŭtoro de
Esperanto!

Elektu mem, en kiu ĝenro ĝin verki: ĉu en proza, poezia, humura aŭ
alia. Ankaŭ enhave leteroj povas esti variaj: eble vi deziras turni
vin al la Majstro kun iu peto, aŭ rakonti al li pri iu interesa
E-evento en via urbo (lando), aŭ komuniki, kial vi ekŝatis kaj
lernis la lingvon, eble vi simple volus danki lin ktp.

Se la ideo plaĉas al vi, ne hezitu sendi vian kontribuaĵon al ni
laŭ la jena adreso: zamenhof-konkurso@mail.ru

Limdato de sendo estas la 10-a de decembro 2010.

La plej interesaj leteroj estos publikigitaj kaj aperos en nia E-retejo.

Aŭtoroj de tri la plej sukcesaj leteroj ricevos premiojn de la
organiza komitato.

-----

2. "Foto-konkurso Zamenhof kaj mi"

Se vi ŝatas foti, se vi scipovas kapti kaj haltigi momentojn por la
sukcesa foto-bildo, ni proponas al vi partopreni tiun ĉi
konkurson de fotoj! La fotoj povus montri ne nur vian propran vidon de
L.Zamenhof, sed ankaŭ prezenti vin mem apude.

Bonvenas fotoj koloraj kaj nigra-blankaj, seriozaj aŭ ŝercaj. Estos
akceptataj ankaŭ video-materialoj. La plej interesaj fotoj eniros la retan
foto-albumon, dediĉitan al Z-tago kaj 3 elektitaj de nia ĵurio fotoj
ricevos premiojn de la organiza komitato.

Se vi subtenas nian ideon, bonvolu sendi vian kontribuaĵon laŭ la
jena adreso: zamenhof-konkurso@mail.ru

Viaj kontribuaĵoj por la konkursoj estas bona okazo partopreni nian
aranĝon dum ĉi-jara Z-tago en Jekaterinburg, eĉ se vi mem ne povos
veni kaj ĉeesti ĝin!

Viktor Kudrjavcev
komencanto@r66.ru

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
  Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
       18.-21.11.2010  --  http://www.ikso.net/kaest/ --
========================================================================












.



2010-11-09

N-ro 401 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 401
2010-11-08


FACEBOOK-PAGxO DE UEA 1-JARIGxIS

Universala Esperanto-Asocio malfermis propran pagxon en la socia retejo Facebook la 8-an de novembro 2009. Je sia unua datreveno gxi havis 1738 amikojn, kies lauxlanda distribuo estas suficxe alia ol tiu de la individuaj membroj de UEA. La unuan lokon okupas, kun distanco, la hejmlando de Facebook, Usono, kiu inter la individuaj membroj havas la kvinan pozicion. La plej granda lando inter la individuaj membroj estas Francio, kiu en la Facebook-pagxo estas tria. Rimarkindaj kazoj estas Meksiko, kiu en la IM-statistiko estas 31-a kaj en Facebook 8-a, kaj ankaux Argentino (respektive 39-a kaj 9-a) kaj Cxilio (57-a kaj 11-a). Pleje tamen elstaras Malajzio, kie UEA havas nur unu membron sed 50 amikojn de sia Facebook-pagxo.

La 20 landoj kun plej multe da amikoj estas Usono (203), Brazilo (115), Francio (103), Italio (91), Hispanio kaj Pollando (po 85), Germanio (72), Meksiko (56), Argentino kaj Malajzio (po 50), Cxilio (45), Britio (41), Rusio (40), Hungario (38), Kanado (36), Nederlando (33), Finnlando (28), Cxehxio kaj Svedio (po 27) kaj Belgio (26).

Facebook prezentas ankaux statistikon laux urboj, kvankam ne cxiuj indikas sian logxlokon. La unua estas Madrido, kie logxas 53 amikoj. En la pinta deko trovigxas ankaux San-Pauxlo (50), Kuala-Lumpuro (48), Santiago de Cxilio (42), Meksikurbo (39), Varsovio (36), Bonaero (34), Romo (33), Parizo (28) kaj Budapesxto (23).

70% de la amikoj estas viroj kaj 28% inoj (2% ne indikas sekson). El la individuaj membroj de UEA, kies sekso estas konata, 65% estas viroj kaj 31% inoj. Ne surprizas, ke la amikoj de UEA en Facebook estas mezume pli junaj ol la individuaj membroj: 19,3% agxas 13-24 jarojn kaj 22,4% agxas 25-34 jarojn. Cxar 17,6% estas 35-44-jaraj, entute 59,5% estas maksimume 44-jaraj. Krome 18% estas en la grupo de 45-54-jaraj kaj 19,5% en tiu de minimume 55-jaraj. Ne konata estas la agxo de 3,2%. 


Klaku por malaboni la liston

2010-11-05

N-ro 400 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 400
2010-11-05


Enhavo:

  1. Proponu prelegon por la 34-a Esperantologia Konferenco!
  2. 4-a Mezorienta Kunveno okazos en Irano

PROPONU PRELEGON POR LA 34-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO!

Ankaux en la Universala Kongreso en Kopenhago okazos la tradicia Esperantologia Konferenco. Gxia organizanto estas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj gxi estis unuafoje en la programo de la UK en Varno en 1978. En Kopenhago gxi okazos jam por la 34-a fojo.

La Esperantologia Konferenco celas doni eblecon prezenti rezultojn de novaj esploroj kaj ebligi sperto-intersxangxon kun aliaj esperantologoj. Same kiel la prelegoj de pluraj antauxaj sesioj, ankaux tiuj en Kopenhago estos poste eldonitaj kiel aktoj.

Interesatoj por prelegi sendu mallongan biografian informon pri si kaj resumon de la proponata prelego al Detlev Blanke (detlev@blanke-info.de).

La prelegoj de la Esperantologia Konferenco okazinta en la UK en Havano estas videblaj en la Reta Kinejo de UEA cxe www.ipernity.com/home/97850.

 

4-A MEZORIENTA KUNVENO OKAZOS EN IRANO

La Komisiono de UEA pri la Meza Oriento kaj Norda Afriko (MONA) invitas al la 4-a Mezorienta Kunveno, kiu okazos en Karagxo, Irano, de la 25-a (vendrede vespere) gxis la 29-a (marde vespere) de marto 2011.

La temo de tiu cxi pionira arangxo de UEA en Irano estos "Esperanto sur la Silka Vojo". Gxi estigos maloftan eblecon renkonti samideanojn el diversaj landoj en la Meza Oriento (tamen, invitataj estas ankaux partoprenontoj el cxiuj aliaj mondpartoj), interkonatigxi, pridiskuti gravajn kaj interesajn temojn kaj ankaux iomete turismumi en la gastiga lando. Dezirantoj ekskursi al vizitindajxoj povos fari tion kune antaux aux post la kunveno.

Reta aligxilo, informoj pri la kunveno kaj pri logxado, kaj aliaj detaloj cxe www.arabujo.org/mk/2011/starto.php . Kaze de problemoj aux demandoj oni povas turni sin retposxte al mezorienta.kunveno@esperanto.org.


Klaku por malaboni la liston

2010-11-04

Nova epoko: nova pensado

Nova epoko: nova pensado

Ian Fantom

Eniro en novan jarmilon signalas ne nur datŝanĝon, sed eniron de nova epoko — epoko, en kiu estos same facile komunikiĝi kun homoj en foraj partoj de la mondo kiel kun samvilaĝanoj.

Implicoj por la Esperanto-movado estas radikalaj. Tradicie novaj Esperantistoj unue fariĝas anoj de loka klubo, kelkaj el tiuj fariĝas anoj de landa asocio, kaj kelkaj el la anoj de la landa asocio aktivas pri Esperanto internacie kaj fariĝas individuaj anoj de UEA, ĉeestas Universalajn Kongresojn ks. Tio kreas piramidon, en kiu nur malplimulto de la Esperantistoj uzas Esperanton por la celo, por kiu ĝi estis kreita: internacia komunikado.

Por la granda plimulto de la Esperanto-parolantoj la ĉefa centro de Esperanto-aktivado estas la landa asocio — eĉ se la landa asocio ne multe aktivas. Se temas pri aktiva kampanjado por Esperanto, ja estas fortaj avantaĝoj centrigi sian laboron sur la landan asocion. Nur homoj, kiuj regas la lokan lingvon, kaj bone komprenas la lokan kulturon kaj politikan situacion, povas efike kampanji inter la publiko. Ekzemple en Italio unu deklaro de Umberto Ecco valoras milojn da leteroj de ordinaruloj al siaj parlamentanoj, sed en Britio estas tute inverse. Do eĉ tut-EU-a agado prefere estu farita lige kun la landaj asocioj.

Tamen la plimulto de la Esperanta aktivado ne estas tia. Oni ĝenerale ekzercas la lingvon (kun samlingvanoj), faras sociajn kontaktojn kaj renovigas malnovajn amikecojn (kun samlingvanoj), kaj oni ĉeestas prelegojn aŭ legas artikolojn pri abeloj, poŝtmarkkolektado, aŭ pri eksterlanda vojaĝado (de samlingvanoj). Uzo de Esperanto inter samlingvanoj ne estas malaprobinda — kaj Zamenhof ja argumentis por tio — sed Esperanto kutime ne plene vivas, ĝis ĝi estas uzata inter diverslingvanoj en internacia kunteksto.

Tiu vivanteco de Esperanto estas la vera allogaĵo por la publiko. La unua afero, kiun ĵurnalisto aŭ parlamentano, aŭ iu en la trinkejo aŭ ĉe la laborejo, deziras scii, kiam oni mencias Esperanton, estas, ĉu ĝi vivas. Lernejanoj entuziasmiĝis, kiam mi montris vidbendon de infana kongreseto; la loka radio starigis telefonkonversacion en Esperanto antaŭ ol intervjui min, por ke oni aŭdu la lingvon parolata; amiko ĉe novjara festo impresiĝis, kiam mi menciis, ke mi diskutas ion Interrete kun baratano en Esperanto. 'En Barato?' ŝi demandis, scivoleme. Abstrakta parolado pri la teorio de Esperanto, aŭ pri ĝia gramatika strukturo, ne povas esti tiom konvinka kiel parolado el propra sperto pri situacio, en kiu Esperanto estas evidente vivanta lingvo.

Inversigi la piramidon

Estus dezirinde, do — se iel praktike eble — ke tiu piramido inversiĝu. Se la ordinaraj Esperantistoj estus frue en tutmonda movado kaj komunumo, kun kontaktoj internacie, Esperanto fariĝus ankaŭ por ili vivanta lingvo. Homoj, kiuj alie eĉ fariĝus eternaj komencantoj, tuj trovus motivon iom lerni la lingvon tutsimple por komuniki. Homoj, kiuj alie nur ricevus bultenon de la landa asocio, amikiĝus kun aliaj transmonde. La nombro da aktivaj uzantoj de la lingvo multobliĝus.

Por iom stimuli aliformigon de tiu piramido mi elmetis ideojn en revuo Esperanto pri Esperanto Hodiaŭ, eventuala internacia novaĵbulteno en facila Esperanto, altkvalite produktita sed tre malampleksa, kiun abonus la landaj asocioj por distribui kun la loka bulteno inter siaj anoj. Tiel la anoj daŭre ricevus siajn internaciajn novaĵojn senpere en Esperanto, kaj sentus sin parto de tutmonda movado, kiu fakte uzas la lingvon, kiun ĝi provas popularigi.

Tamen la nova teknologio ebligos pli ol tio. Ĝi ebligos — almenaŭ teorie — efektivan inversigon de la piramido. Estos do same facile al nova Esperantisto eniri la tutmondan komunumon pere de la Interreto kiel al la landa asocio. Eble la plimulto faros ĝuste tion. Tiukaze kaj la landaj asocioj kaj UEA devos reelpensi siajn rolojn en la nova epoko.

La ekzistokialo de iu ajn organizaĵo estas baze ebligi komunikadon inter homoj kun samaj interesoj, kaj komunigi iliajn rimedojn, tiel ke oni povu atingi komune ion, kion la anoj ne povus atingi individue. Komunikado pere de la Interreto fariĝas jam tre libera, kaj homoj ja grupiĝas neformale laŭ siaj interesoj. Interŝanĝo de opinioj kaj ideoj okazas multe pli facile ol pere de la tradiciaj oficialaj organoj de la asocioj. Distribuo de enlandaj novaĵoj fariĝos tuja, kaj senkosta. Estas vere, ke homoj ankoraŭ ŝatos havi en la manoj ion luksaspektan, kiun ili povos senstreĉe legi en komforto, kiel ekzemple revuo Esperanto, Monato, El Popola Ĉinio, sed tiun rolon havas plejparte internaciaj gazetoj, ne oficialaj organoj de landaj asocioj. Ĉu do la oficialaj organoj malaperos entute aŭ ĉu la landaj asocioj aliformigos ilin en Interretajn informservojn, kiel diskutejojn, novaĵejojn, oficialajn anoncejojn?

La komunigo de rimedoj temas ĉefe pri mono donita kiel kotizoj aŭ donacoj. Organizaĵoj ĝenerale celas ekvilibrigi la financojn kaj samtempe teni la kotizojn malaltaj. Tio signifas, ke la monon oni elspezas ĉefe por la bazaj necesaĵoj de la organizaĵo: oficiala organo kaj administrado. Kutime restas malmulto por kampanjo por la lingvo. Sed por Interrete bazita organizaĵo la minimuma kotizo bezonata por starigi komunikadon kaj novaĵinterŝanĝadon estus — ĝuste nulo. Oni ja povus havi kotizon kaj eble dungi plentempan funkciulon, sed anstataŭ okupiĝi plejparte pri administrado de oficejo, librotenado kaj aliaj taskoj, kiuj estus certe aŭtomatigeblaj, li povus koncentriĝi pri kontaktado kun instruistoj, parlamentanoj, ĵurnalistoj, aliaj organizaĵoj, helpo al individuoj, kiuj deziras starigi lokajn grupojn k.s.

La granda demando

La granda demando do estas, ĉu io tia okazos kadre de la landaj asocioj, aŭ malgraŭ ili. Ĉu ekaperos en la Interreto grupoj de homoj, kiuj konstatas, ke tion, kion oni tradicie lasis al la landaj asocioj fari, nun povas efektivigi grupoj de individuoj — ofte senkoste, pli rapide (ĉar ne necesas atendi komitatkunsidojn) kaj eble pli kompetente (ĉar temas pri grupoj de entuziasmuloj)? Aŭ ĉu la landaj asocioj adaptiĝos kaj mem starigos la kanalojn por tia Interreta aktivado? Ĉu ilia rolo ŝanĝiĝos, tiel ke ili altiros nur la homojn, kiuj deziras kampanji por Esperanto en la lando — kaj la aliaj tutsimple uzu la lingvon eksterlande; aŭ ĉu ili iom post iom velkos, dum homoj partoprenas en alispecaj agadoj por antaŭenigi la lingvon?

Tio starigas novajn strategiajn demandojn por ĉiuj. UEA povos rekte atingi la publikon, sen dependi de la landaj asocioj. Tio donos radikale novecajn merkatadajn eblecojn. Ĉu tion ili fakte ekspluatos, kaj se jes, ĉu la landaj asocioj daŭre spertos kreskantajn malfacilaĵojn altiri proprajn anojn? Ĉu la koncepto, ke la landaj asocioj estu la natura hejmo por ĉiuj Esperantistoj en la lando fine forfalos? Ĉu la landaj asocioj pli fokusos sin sur la taskon merkati kaj popularigi la lingvon, mem havante relative malmultajn anojn? Malmultaj demandas pri la nombro de anoj de la vegetara societo, kvankam — almenaŭ en Britio — oni amase partoprenas en la vegetara ekonomio. Ion ekvivalentan en la Esperanta ekonomio kaj kulturo nun ebligas la nova teknologio.

Ĝuste kiel la afero evoluos oni ne povas antaŭdiri; temas pri manipulado de merkataj fortoj, kiuj mem povos evolui en neatenditajn direktojn. En iuj landoj tiuj demandoj fariĝas jam aktualaj kaj gravaj. En landoj, en kiuj mankas eĉ skribpapero por lernejanoj, oni ankoraŭ ne povas multe influi aferojn. Tamen en tiaj lokoj, tuj kiam iu en la komunumo havos Interretan aliron, homoj povos ricevi novaĵojn kaj leterojn en la tuta mondo same rapide kiel homoj en la evoluiĝintaj landoj — kaj socie tio estos radikala paŝo. La nova pensado atingos ĉiujn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000

fonto: http://www.esperanto-gb.org/lbe/arkivo/951/01.html



2010-10-30

Gazetaraj Komunikoj de UEA - n-ro. 399



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 399
2010-10-26


Enhavo:

  1. Belartaj Konkursoj de UEA en 2011
  2. Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn
  3. Internacia Junulara Jaro -- pri dialogo kaj interkompreno en la 96-a UK

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2011

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 62-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉoj Infanlibro, Filmo kaj Kanto. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno", proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja".
Infanlibro de la Jaro: originala aux tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2010. Unu premio.
Filmo kaj Kanto: La jugxantoj priatentos la produktojn aperantajn sur la Esperanto-scenejo en tiuj du branĉoj kaj, se ili opinias iun verkon valora, ili atribuos la koncernajn premiojn. Auxtoroj povas ankau mem proponi siajn verkojn (vd. la regularon). Se temas pri jam publikigitaj verkoj, la publikigo devis okazi en 2010.

Ĉiujn  konkursaĵojn -- en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni sendu al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio aux prefere rete al: michela.lipari@tiscali.it, indikante pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por la ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2011.

Premioj: unua premio 240 EUR, dua premio 168 EUR, tria premio 96 EUR; Nova Talento 168 EUR; Infanlibro de la Jaro 504 EUR.

Detala regularo haveblas ĉe UEA kaj legeblas ankaŭ ĉe uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO INVITAS PRELEGONTOJN

Dum la 96-a UK en Kopenhago okazos la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@huji.ac.il, ĝis la 31-a de januaro 2011 (sed prefere pli frue).

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego rajtas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, cxu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj tauxgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj prelegoj lige kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno". Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu pagxo). La proponoj estos prijuĝataj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido gxis la 30-a de aprilo 2011. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis la 31-a de majo 2011 por publikigo en la IKU-libro.

 Ĉiupreleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per honorario de 250 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo uea.org/dokumentoj/IKU.

INTERNACIA JUNULARA JARO -- PRI DIALOGO KAJ INTERKOMPRENO EN LA 96-A UK

La antaŭa Estraro de UEA decidis dediĉi la temon de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago (23-30 julio 2011) al la Internacia Junulara Jaro, kiu komenciĝis en la ĉi-jara Internacia Junulara Tago la 12-an de aŭgusto kaj daŭros ĝis la sama tago en 2011. La nova Estraro konfirmis tion kaj elektis kiel la vortumon de la temo "Dialogo kaj interkompreno". Per tiu vortelekto la Estraro kundividas la ideon de Unuiĝintaj Nacioj, kiu volas utiligi la Junularan Jaron por antaŭenigi dialogon inter junaj homoj trans ĉiuj limoj, ankaŭ trans generaciaj limoj.

La 96-a UK okazos do preskaŭ ĉe la fino de la Internacia Junulara Jaro, sed la Estraro de UEA instigas esperantistojn al vasta diskuto pri la kongresa temo jam pli frue. La revuo Esperanto k.a. eldonaĵoj kaj retaj forumoj de UEA estos malfermaj al kontribuaĵoj pri la temo. Nature la Estraro de UEA atendas ankaŭ aktivan engaĝiĝon de TEJO, kun kiu gxi proksime kunlaboros pri la planado de la tema traktado dum la UK en Kopenhago. Okaze de la cxi-jara Junulara Tago UEA jam diskonigis materialojn de UN pri la Jaro per Gazetaraj Komunikoj n-ro 393, www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php.


2010-10-28

Kongresa Universitato invitas prelegulojn


 INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO INVITAS PRELEGONTOJN

 Dum la 96-a UK en Kopenhago okazos la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@xuji.ac.il, ĝis la 31-a de januaro 2011 (sed prefere pli frue).

 Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego rajtas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

 La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj prelegoj lige kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno". Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo). La proponoj estos prijuĝataj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido ĝis la 30-a de aprilo 2011. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis la 31-a de majo 2011 por publikigo en la IKU-libro.

 Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per honorario de 250 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo http://uea.org


2010-10-23

Fostoj post la fajro en Bona Espero, Brazilo


Bona Espero

Mi ricevis de Bona Espero la suban mesaĝon.

Gian Carlo Fighiera

-------------------

Kara Giancarlo,

koran dankon pro via solidareca mesaĝo al kiu ni povas tuj respondi estante en Brasília por konsulti kuracistojn kaj  facile eniri interreton. Bona Espero daŭre kunvivadis kun fajroj en la savano, sed ĉi-jare la seka sezono estis tiel severa kaj longdaŭra, kun temperaturoj ĝis 35 gradoj kaj humideco ĝis 10 %, ke la lasta fajrego ne estis bremsebla.

La gardistoj de la Nacia Parko ne sukcesis haltigi ĝin; fajrobrigadistoj el Brasília ne povis tuj interveni ĉar ege okupitaj el aliaj partoj de la Centra Altebenaĵo kaj do ni devis elturniĝi solaj. La afero ne estis facila, ĉar la fajro alvenis nokte, akompanata de forta vento kaj kun peno ni sukcesis savi la domojn kaj la ĉirkaŭajn plantaĵojn.

90 % de la teritorio de Bona Espero kaj duono de la apuda Nacia Parko bruliĝis.

La ĉefa damaĝo por ni estis la bruligo de kilometroj da pikdrataj bariloj el eŭkaliptaj fostoj kaj la urĝa neceso difini nun la limojn de Bona Espero, kie lastatempe ni havis kazon de invado! Ne valoras la penon rekonstrui la barilojn per eŭkaliptaj fostoj, kiuj senpage abundas ĉe ni, sed kiuj riskos denove bruliĝi, kaj pro tio ni decidis uzi cementajn fostojn kiel definitivan solvon de la problemo.

La vera problemo tamen estas la kosto, ĉar ĉiu fosto, sendepende de la dratoj kaj manlaboro, kostas dek eŭrojn. Post artikolo en "Libera Folio" alvenis ondo de solidareco de esperantistoj kaj al la homoj, kiuj deziris helpi, ni proponis pagi unu foston al nia konto ĉe UEA. La ideo brile funkcias kaj oni jam garantiis la aĉeton de 100 fostojn, kiuj sufiĉos por bari unu kilometron ! Sed iom post iom ni devos rekonstrui dek kilometrojn. Fabrizio Pennacchietti jam informis nin, ke la Torina Esperanto-Grupo kontribuos per 30 fostoj kaj tiu estas ĝojiga informo, kiu instigas nin viziti la Italan Kongreson en Torino venontjare.....se ni ankoraŭ vivos.

En tiu perspektivo ni plej kore salutas vin,

Giuseppe kaj Ursula

el [Nova Sento, NSiR - 707]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
  Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO :  http://www.eventoj.hu
========================================================================