Nova epoko: nova pensado

Nova epoko: nova pensado

Ian Fantom

Eniro en novan jarmilon signalas ne nur datŝanĝon, sed eniron de nova epoko — epoko, en kiu estos same facile komunikiĝi kun homoj en foraj partoj de la mondo kiel kun samvilaĝanoj.

Implicoj por la Esperanto-movado estas radikalaj. Tradicie novaj Esperantistoj unue fariĝas anoj de loka klubo, kelkaj el tiuj fariĝas anoj de landa asocio, kaj kelkaj el la anoj de la landa asocio aktivas pri Esperanto internacie kaj fariĝas individuaj anoj de UEA, ĉeestas Universalajn Kongresojn ks. Tio kreas piramidon, en kiu nur malplimulto de la Esperantistoj uzas Esperanton por la celo, por kiu ĝi estis kreita: internacia komunikado.

Por la granda plimulto de la Esperanto-parolantoj la ĉefa centro de Esperanto-aktivado estas la landa asocio — eĉ se la landa asocio ne multe aktivas. Se temas pri aktiva kampanjado por Esperanto, ja estas fortaj avantaĝoj centrigi sian laboron sur la landan asocion. Nur homoj, kiuj regas la lokan lingvon, kaj bone komprenas la lokan kulturon kaj politikan situacion, povas efike kampanji inter la publiko. Ekzemple en Italio unu deklaro de Umberto Ecco valoras milojn da leteroj de ordinaruloj al siaj parlamentanoj, sed en Britio estas tute inverse. Do eĉ tut-EU-a agado prefere estu farita lige kun la landaj asocioj.

Tamen la plimulto de la Esperanta aktivado ne estas tia. Oni ĝenerale ekzercas la lingvon (kun samlingvanoj), faras sociajn kontaktojn kaj renovigas malnovajn amikecojn (kun samlingvanoj), kaj oni ĉeestas prelegojn aŭ legas artikolojn pri abeloj, poŝtmarkkolektado, aŭ pri eksterlanda vojaĝado (de samlingvanoj). Uzo de Esperanto inter samlingvanoj ne estas malaprobinda — kaj Zamenhof ja argumentis por tio — sed Esperanto kutime ne plene vivas, ĝis ĝi estas uzata inter diverslingvanoj en internacia kunteksto.

Tiu vivanteco de Esperanto estas la vera allogaĵo por la publiko. La unua afero, kiun ĵurnalisto aŭ parlamentano, aŭ iu en la trinkejo aŭ ĉe la laborejo, deziras scii, kiam oni mencias Esperanton, estas, ĉu ĝi vivas. Lernejanoj entuziasmiĝis, kiam mi montris vidbendon de infana kongreseto; la loka radio starigis telefonkonversacion en Esperanto antaŭ ol intervjui min, por ke oni aŭdu la lingvon parolata; amiko ĉe novjara festo impresiĝis, kiam mi menciis, ke mi diskutas ion Interrete kun baratano en Esperanto. 'En Barato?' ŝi demandis, scivoleme. Abstrakta parolado pri la teorio de Esperanto, aŭ pri ĝia gramatika strukturo, ne povas esti tiom konvinka kiel parolado el propra sperto pri situacio, en kiu Esperanto estas evidente vivanta lingvo.

Inversigi la piramidon

Estus dezirinde, do — se iel praktike eble — ke tiu piramido inversiĝu. Se la ordinaraj Esperantistoj estus frue en tutmonda movado kaj komunumo, kun kontaktoj internacie, Esperanto fariĝus ankaŭ por ili vivanta lingvo. Homoj, kiuj alie eĉ fariĝus eternaj komencantoj, tuj trovus motivon iom lerni la lingvon tutsimple por komuniki. Homoj, kiuj alie nur ricevus bultenon de la landa asocio, amikiĝus kun aliaj transmonde. La nombro da aktivaj uzantoj de la lingvo multobliĝus.

Por iom stimuli aliformigon de tiu piramido mi elmetis ideojn en revuo Esperanto pri Esperanto Hodiaŭ, eventuala internacia novaĵbulteno en facila Esperanto, altkvalite produktita sed tre malampleksa, kiun abonus la landaj asocioj por distribui kun la loka bulteno inter siaj anoj. Tiel la anoj daŭre ricevus siajn internaciajn novaĵojn senpere en Esperanto, kaj sentus sin parto de tutmonda movado, kiu fakte uzas la lingvon, kiun ĝi provas popularigi.

Tamen la nova teknologio ebligos pli ol tio. Ĝi ebligos — almenaŭ teorie — efektivan inversigon de la piramido. Estos do same facile al nova Esperantisto eniri la tutmondan komunumon pere de la Interreto kiel al la landa asocio. Eble la plimulto faros ĝuste tion. Tiukaze kaj la landaj asocioj kaj UEA devos reelpensi siajn rolojn en la nova epoko.

La ekzistokialo de iu ajn organizaĵo estas baze ebligi komunikadon inter homoj kun samaj interesoj, kaj komunigi iliajn rimedojn, tiel ke oni povu atingi komune ion, kion la anoj ne povus atingi individue. Komunikado pere de la Interreto fariĝas jam tre libera, kaj homoj ja grupiĝas neformale laŭ siaj interesoj. Interŝanĝo de opinioj kaj ideoj okazas multe pli facile ol pere de la tradiciaj oficialaj organoj de la asocioj. Distribuo de enlandaj novaĵoj fariĝos tuja, kaj senkosta. Estas vere, ke homoj ankoraŭ ŝatos havi en la manoj ion luksaspektan, kiun ili povos senstreĉe legi en komforto, kiel ekzemple revuo Esperanto, Monato, El Popola Ĉinio, sed tiun rolon havas plejparte internaciaj gazetoj, ne oficialaj organoj de landaj asocioj. Ĉu do la oficialaj organoj malaperos entute aŭ ĉu la landaj asocioj aliformigos ilin en Interretajn informservojn, kiel diskutejojn, novaĵejojn, oficialajn anoncejojn?

La komunigo de rimedoj temas ĉefe pri mono donita kiel kotizoj aŭ donacoj. Organizaĵoj ĝenerale celas ekvilibrigi la financojn kaj samtempe teni la kotizojn malaltaj. Tio signifas, ke la monon oni elspezas ĉefe por la bazaj necesaĵoj de la organizaĵo: oficiala organo kaj administrado. Kutime restas malmulto por kampanjo por la lingvo. Sed por Interrete bazita organizaĵo la minimuma kotizo bezonata por starigi komunikadon kaj novaĵinterŝanĝadon estus — ĝuste nulo. Oni ja povus havi kotizon kaj eble dungi plentempan funkciulon, sed anstataŭ okupiĝi plejparte pri administrado de oficejo, librotenado kaj aliaj taskoj, kiuj estus certe aŭtomatigeblaj, li povus koncentriĝi pri kontaktado kun instruistoj, parlamentanoj, ĵurnalistoj, aliaj organizaĵoj, helpo al individuoj, kiuj deziras starigi lokajn grupojn k.s.

La granda demando

La granda demando do estas, ĉu io tia okazos kadre de la landaj asocioj, aŭ malgraŭ ili. Ĉu ekaperos en la Interreto grupoj de homoj, kiuj konstatas, ke tion, kion oni tradicie lasis al la landaj asocioj fari, nun povas efektivigi grupoj de individuoj — ofte senkoste, pli rapide (ĉar ne necesas atendi komitatkunsidojn) kaj eble pli kompetente (ĉar temas pri grupoj de entuziasmuloj)? Aŭ ĉu la landaj asocioj adaptiĝos kaj mem starigos la kanalojn por tia Interreta aktivado? Ĉu ilia rolo ŝanĝiĝos, tiel ke ili altiros nur la homojn, kiuj deziras kampanji por Esperanto en la lando — kaj la aliaj tutsimple uzu la lingvon eksterlande; aŭ ĉu ili iom post iom velkos, dum homoj partoprenas en alispecaj agadoj por antaŭenigi la lingvon?

Tio starigas novajn strategiajn demandojn por ĉiuj. UEA povos rekte atingi la publikon, sen dependi de la landaj asocioj. Tio donos radikale novecajn merkatadajn eblecojn. Ĉu tion ili fakte ekspluatos, kaj se jes, ĉu la landaj asocioj daŭre spertos kreskantajn malfacilaĵojn altiri proprajn anojn? Ĉu la koncepto, ke la landaj asocioj estu la natura hejmo por ĉiuj Esperantistoj en la lando fine forfalos? Ĉu la landaj asocioj pli fokusos sin sur la taskon merkati kaj popularigi la lingvon, mem havante relative malmultajn anojn? Malmultaj demandas pri la nombro de anoj de la vegetara societo, kvankam — almenaŭ en Britio — oni amase partoprenas en la vegetara ekonomio. Ion ekvivalentan en la Esperanta ekonomio kaj kulturo nun ebligas la nova teknologio.

Ĝuste kiel la afero evoluos oni ne povas antaŭdiri; temas pri manipulado de merkataj fortoj, kiuj mem povos evolui en neatenditajn direktojn. En iuj landoj tiuj demandoj fariĝas jam aktualaj kaj gravaj. En landoj, en kiuj mankas eĉ skribpapero por lernejanoj, oni ankoraŭ ne povas multe influi aferojn. Tamen en tiaj lokoj, tuj kiam iu en la komunumo havos Interretan aliron, homoj povos ricevi novaĵojn kaj leterojn en la tuta mondo same rapide kiel homoj en la evoluiĝintaj landoj — kaj socie tio estos radikala paŝo. La nova pensado atingos ĉiujn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000

fonto: http://www.esperanto-gb.org/lbe/arkivo/951/01.html



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA