Posts

Showing posts from July, 2010

N-ro 391 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 391 2010-07-28 Enhavo: Rezolucio de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto Premio Degucxi al Philippe Chavignon Sep elstaraj Esperanto-agantoj diplomitaj en Havano REZOLUCIO DE LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj, Konsiderante, ke Unuigxintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas - ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la ricxeco de la homaro; - ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neuxtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj - ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn, Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuigxintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti

Gazetara Kampanjo pri la Havana UK

La sukceso de la Gazetara Kampanjo pri la Havana UK dependas ankaŭ de vi Ankaŭ nunjare kun granda espero pri sukceso estis relanĉita la Gazetara Kampanjo pri la Havana UK. Jam  antaŭkongrese multaj esperantistoj ligis kontakton kun siaj lokaj amaskomunikiloj por atentigi pri la 95-a UK de Esperanto dediĉita al aparte pensiga demando: "Interproksimigo de kulturoj". Ĝi speguliĝas en la Kongresa Rezolucio, kiun ni tamen malrekomendas sendi al viaj amaskomunikiloj rekte. Prefere en la informo sendota de vi aludu al iuj ĝiaj facetoj konforme al viaj lokaj informbezonoj. Neniu hezitu, revenante al sia loĝloko, kontakti ĵurnaliston por informi, ke ĵus finiĝis la aranĝo, kiu al 1002 personoj el 59 landoj ebligis komuniki sen la bezono utiligi interpretistan servon. Tiu komunikado jam la 95-an fojon dum UK rilatis ne sole al la amikaj rendevuoj, partopreno en kulturaj kaj turismaj programeroj, sed krome en la serioza traktado de la labora p

Pli ol miliono da artikoloj en WikiTrans / Plia oficiala universitata Esperanto-kurso / Kunlaboro de Zaozhuang-a Univ

Pli ol miliono da artikoloj en WikiTrans En la momento de finredaktado de tiu ĉi komuniko, estas 1 004 554 artikoloj tradukitaj de la angla Wikipedia al Esperanto ĉe Wikitrans . La franca Wikipédia havas 970 365 artikolojn. Je la ritmo de ĉirkaŭ 13 000 artikoloj ĉiutage, ne multaj tagoj estos necesaj antaŭ ol la nombro da artikoloj de WikiTrans superos ankaŭ la germanlingvan version de Wikipedia , kiu havas nun 1 093 575 artikolojn kaj al kiu ŝajne aldoniĝas ĉiutage (surbaze de tritaga komparo) ĉirkaŭ 250 pliaj. La nombro da artikoloj en Vikipedio estas 131 806, kaj la Esperanto-versio staras je la 23a pozicio. ## Plia oficiala universitata Esperanto-kurso Laŭ informo de Germain Pirlot , kiu kompilas liston de oficialaj Esperanto-kursoj en supera instruado en la tuta mondo, aldoniĝas nun plia al la januara listo en la Jagelona Universitato de Krakovo, la plej malnova de Pollando kaj unu el la plej prestiĝaj de Eŭropo : Pollando - Krakόw (*) : a) Jagelona Uni

388 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 388 2010-07-15 LA ILEI-KONFERENCO PLUIRAS La 43-a Konferenco de ILEI sukcese pluiras en Matanzas, Kubo. La partoprenantoj de la instruista trejnseminario sekvas intensan programon kaj plenumas pezajn hejmtaskajn devojn, sed cxiam kun entuziasmo kaj gxojo. La komitato de ILEI kunsidis duan fojon kaj aprobis la raportojn pri 2009 kaj sensxargxis la estraron pri la agado de tiu jaro. Levigxis valoraj ideoj, kaj dum la komitatkunsidoj kaj ankaux dum aparta sesio, kiu temis pri la laborfortoj kaj estontaj planoj plibonigi la situacion tiurilate. Dumkonferenca laborgrupo pri lerneja agado estis tre pozitiva, kun multaj planoj, tiel ke la konstanta komisiono pri tiu temo tre probable revivigxos. Multaj valoraj prelegoj okazis, precipe de la kubaj kolegoj, kiuj dedicxis sin ankaux al la okazigo de agrabla kuba vespero. En la nokto inter jxauxdo kaj vendredo la konferencanoj gxuis latinamerikan vesperon, inkluzivantan krome prezentojn de

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 386 2010-07-09 Enhavo: Honora Patrono Umesao Tadao forpasis Mejlosxtona verko de Noam Chomsky nun en Esperanto HONORA PATRONO UMESAO TADAO FORPASIS UMESAO Tadao, eminenta kultura antropologo, forpasis la 3-an de julio. Li naskigxis la 13-an de junio 1920 en Kioto. Li studis zoologion en la Universitato de Kioto, sed post la milito ekdedicxis sin al kultura antropologio. Al tio inspiris lin interalie la frua partopreno en esplor-ekspedicioj al Mikronezio kaj nordorienta Cxinio, poste al Karakorumo kaj Hindukusxo. En 1949 li igxis profesoro, unue en Ôsaka, poste en Kioto. El artikolo lia, kiu aperis en 1957 kaj famigis lin, evoluis lia cxefverko Ekologia rigardo al historio. La japana civilizacio en la monda kunteksto (1967), konsiderata kiel unu el la plej influaj sciencaj libroj aperintaj en Japanio post la Dua Mondmilito (gxi estas tradukita en la anglan). Por pli largxa publiko li verkis La tekniko de intelekta produktado (

Esperanto en ekzameno de angla lingvo

Image
La 19-an de junio 2010 okazis la tutlanda universitata ekzameno de angla lingvo (la plej alta nivelo-6) en Ĉinio. Ĝia aŭdado koncernis Esperanton. Mallonga teksto voĉlegita de du ne-ĉinoj ( unu viro kaj unu virino) prezentis kreinton, evoluon kaj rolon de Esperanto, influon de Ĉinio al Esperanto kaj originon de la Esperantolingvaj vortoj. Aŭskultinte la tekston ekzamenitoj faris respondojn al tri demandoj:1.Kion la parolantoj diras al ni pri Esperanto? 2. Kio estas dirata pri la internacia movado akceli uzadon de Esperanto? 3. Kion la parolantoj diras pri Esperanto en Ĉinio? La teksto, levitaj demandoj kaj resta tempo por respondo de la ekzamenitoj entute daŭris 3 minutojn. Kelkaj studentoj en Liaoning Universitato, kiuj elektis Esperanton kaj Evoluan Historion de Esperanto kiel nedevigajn studobjektojn, partoprenis la ekzamenon. Poste unu studentino tuj diris tion al la Esperanto-instruistino. Ŝi ĝoje diris: " Dank al partopreno en la Esperanto-kurso de la univers

ITALA LINGVO FOR DE PATENTOJ

============================================================= Romo 05 Julio 2010 KOMUNIKAĴO POR LA GAZETARO GIORGIO PAGANO: ITALA LINGVO FOR DE PATENTOJ? LA REGISTARO TUJ MOVU KONTRAŬ OLIGOPOLO! Deklaracio de la Sekretario de la "Esperanto" Radikala Asocio Ni eksciis per presado, ke la Komisaro Barnier proponas fortranĉi la italan kaj la hispanan el la lingvoj de la nova Eŭropunia Patento Sistemo. Tamen, la pasinta Decembro oni atingis politikan interkonsenton, de kiu Ronki estis efika proponisto, por ke la itala estos unu el la lingvoj de la eŭropunia sistemo de la patentoj . Nun Barnier denove trudas trilingvismon al la nova eŭropunia sistemo de la patentoj, alportante motivoj de pragmatismo kaj ŝparo de tradukadaj kostoj. Tamen, tiu temas pri unuflanka esplorado de la kostoj! Fakte, se estas vero, ke ĝenerale oni malpli elspezos por tradukado por la eŭropunia patento, de la alia flanko okazos diskminacian efikon pri la distribuo de la kostoj. Tiu diskrimianc

"English-Only Europe?" : Ĉu nur-angla Eŭropo ?

" English-Only Europe ? : Challenging Language Policy " estas la titolo de libro de profesoro Robert Phillipson , kiu aperis ankaŭ en Esperanto : " Ĉu nur-angla Eŭropo ? Defio al lingva politiko ". Faktoj montras, ke la demandopunkto (?) de la titolo estas jam anstataŭigebla per krisigno (!) — ni estas survoje al nur anglalingva Eŭropo : http://ec.europa.eu/transport/passenger-rights/index.html kiu pli kaj pli kondukas al alpreno de la anglosaksa "modelo" ankaŭ por leĝoj, normoj, ktp, t.e. nur-angla Eŭropo, survoje al koloniiĝo. Eĉ pli kaj pli ofte la mezurunuoj de la metra sistemo malaperas profite al anglo-saksa mezursistemo : komputil- kaj TV-ekranoj, pneŭmatikoj kaj radoj de bicikloj, konteneroj, ŝprucigiloj por ĝardenado kaj agrikulturo, ktp. Ni memoru, ke Kent Jones batalis ne nur por Esperanto en aviado, sed ankaŭ por alpreno de la metra sistemo. Ni memoru ankaŭ tiujn vortojn de David Rothkopf   : " Estas en la ekonomia kaj p