388 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 388
2010-07-15


LA ILEI-KONFERENCO PLUIRAS

La 43-a Konferenco de ILEI sukcese pluiras en Matanzas, Kubo. La partoprenantoj de la instruista trejnseminario sekvas intensan programon kaj plenumas pezajn hejmtaskajn devojn, sed cxiam kun entuziasmo kaj gxojo.

La komitato de ILEI kunsidis duan fojon kaj aprobis la raportojn pri 2009 kaj sensxargxis la estraron pri la agado de tiu jaro. Levigxis valoraj ideoj, kaj dum la komitatkunsidoj kaj ankaux dum aparta sesio, kiu temis pri la laborfortoj kaj estontaj planoj plibonigi la situacion tiurilate. Dumkonferenca laborgrupo pri lerneja agado estis tre pozitiva, kun multaj planoj, tiel ke la konstanta komisiono pri tiu temo tre probable revivigxos. Multaj valoraj prelegoj okazis, precipe de la kubaj kolegoj, kiuj dedicxis sin ankaux al la okazigo de agrabla kuba vespero.

En la nokto inter jxauxdo kaj vendredo la konferencanoj gxuis latinamerikan vesperon, inkluzivantan krome prezentojn de la seminarianoj pri siaj laboroj kaj pri siaj landoj. La konferencanoj ekskursis kune al Varadero en mardo kaj en jxauxdo al Matanzas kaj la apuda rivero Canimao. Sekve okazis pluraj laborkunsidoj pri la movado - specife la movado tra agrable varmeta akvo. En vendredo okazos pluraj kunsidoj pri la estontaj perspektivoj por ILEI. La konferenco fermigxos sabate. Grave estas semi planojn por resti en kontakto kun la nove renkontitaj kolegoj el Kubo kaj la ceteraj latinamerikaj landoj, por ke ILEI levu sian profilon en la kontinento.

Cxi tiu konferenco sendube markas gravan punkton por la Ligo kaj gxiaj tutmondigaj aspiroj. Ni sxuldas grandan dankon al LKK kaj al la kubaj kunlaborantoj, kiuj ebligis la arangxon.

(Stefan MacGill)


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA