Gazetara Kampanjo pri la Havana UK

La sukceso de la Gazetara Kampanjo pri la Havana UK dependas ankaŭ de vi

Ankaŭ nunjare kun granda espero pri sukceso estis relanĉita la Gazetara Kampanjo pri la Havana UK. Jam  antaŭkongrese multaj esperantistoj ligis kontakton kun siaj lokaj amaskomunikiloj por atentigi pri la 95-a UK de Esperanto dediĉita al aparte pensiga demando:

"Interproksimigo de kulturoj".

Ĝi speguliĝas en la Kongresa Rezolucio, kiun ni tamen malrekomendas sendi al viaj amaskomunikiloj rekte. Prefere en la informo sendota de vi aludu al iuj ĝiaj facetoj konforme al viaj lokaj informbezonoj.

Neniu hezitu, revenante al sia loĝloko, kontakti ĵurnaliston por informi, ke ĵus finiĝis la aranĝo, kiu al 1002 personoj el 59 landoj ebligis komuniki sen la bezono utiligi interpretistan servon. Tiu komunikado jam la 95-an fojon dum UK rilatis ne sole al la amikaj rendevuoj, partopreno en kulturaj kaj turismaj programeroj, sed krome en la serioza traktado de la labora parto de la kongreso. Konsistigis ĝin debatoj pri la kongresa temo, prelegoj de Internacia Kongresa Universitato, kaj dekoj da programeroj ligitaj kun faka agado.

Ne forgesu mencii, ke la kongreso donis la ŝanĉon al amaso da diverslandaj kongresanoj konatiĝi kun la kuba kulturo, kun la realo kaj beleco de la kongresa lando kaj ĝia ĉefurbo Havano.

Verkante vian informan mesaĝon konsultu nepre la adreson: http://gazetaro.co.nr La informojn prikonkretajn rezultojn de via kontribuo al la GK-2010 atendas krome la subskribantoj.

Barbara Pietrzak, estrarano pri informado (KN 72)
Emilio Cid, GK-komisiito (cid.emilio@gmail.com)

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero