Posts

Showing posts from July, 2012

Argentina Kongreso de Esperanto

Image
Argentina Esperanto Ligo anoncas la okazigon de Argentina Kongreso de Esperanto de la 6-a ĝis la 7-a de oktobro 2012 en Bonaero, Argentino. Kongrestemoj: Esperanto kiel ponto al la paco, amikeco kaj evoluigo. Regiona integriĝo: turismo kaj ekonomio. Bonaera Esperanto Asocio estis akceptita kiel organizanta grupo. Kadre de la Kongreso AEL okazigos sian Jaran Asembleon 2012 Aliĝkotizoj: $AR 120  por aliĝoj antaŭ la 23a de aŭgusto $AR 150  por aliĝoj post la 23a de aŭgusto   Aliĝoj: https://eventioz.com/events/congreso-argentino-de-esperanto-octubre-2012   Kiel pagi? Peti informojn al:  sekretario@esperanto.org.ar   Helpa fonduso: estas planata la starigo de helpa fonduso por subvencii laŭbezone tute aŭ parte la vojaĝ- kaj restadkostojn en Bonaero de tiuj enlandaj partoprenontoj, kiuj nepovante pagi siajn vojaĝbiletojn aŭ gastiĝkoston, sufiĉe frue antaŭanoncu sian intencon partopreni kaj petu helpon, ĉiam laŭ la efektive disponebla mono. Por gastigi ilin en Bonae

Kongresaj Novaĵoj el Vjetnamio

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 463 2012-07-30 Enhavo: Du novaj Honoraj Membroj de UEA Alta vjetnama distingo al UEA DU NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE UEA En la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis anoncita la decido de la Komitato de UEA pri la elekto de Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo Nanovfszky el Hungario kiel Honoraj Membroj de UEA. Jen iliaj biografietoj. HORI Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomitiĝis en la Ŝtata Universitato de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj emeritiĝis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de Japana Esperanto-Instituto kaj ekde 2005 ĝia vicprezidanto. Li estis ĉefredaktoro de la organo de JEI, La Revuo Orienta , de 1995 ĝis 2008, kaj li plu estas redakciano. De 2001 ĝis 2008 li estis prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon Esperanto en Azio li redaktas ekde 2001. En LKK de la 92-a UK en Jokohamo (2007) li respondecis pri la gazetara

Esperanto Ilustrita

Image
Legu hodiaŭ en Esperanto Ilustrita Projekto nomita en Esperanto skuas la informadikan mondon Esperanto-studio - Grava (Grupo Takto) Liro Esperantista - Pregho Sub la Verda Standardo Pola parlamento festos la datrevenon de Esperanto Esperanto-kesto - Rimarkinda Horlogho (Fundamenta Krestomatio) Vizitĉambro - Affonso Soares Esperantista Bretaro - Sprite kaj Spite Poloj organizas artan eventon en Esperanto Esperantistaj Kuriozaĵoj - Esperanto-shipoj Jarlibro ekcirkulas Portugala universitato omaghas Esperanton Staghoportuno por esperantistoj Cirkulante en la Esperanto-movado Portugallingve: http://esperantoilustrado.blogspot.com.br Esperante: http://esperantoilustrita.blogspot.com.br Esperanto Ilustrita - La Virtuala Revuo de Esperantujo Redaktis: Fabiano Henrique Reviziis: Aloísio Sartorato === Virtuala Brazila Esperanto-Movado - Esperanto@Brazilo http://esperanto.brazilo.org

6a ZOMAER

Image
Zona da Mata Esperanto Renkontiĝo  (ZOMAER) Dato: la 16-an de septembro 2012 Adreso: Escola Estadual Professor Gonçalves Couto (Escola do Porto) Rua Coronel Pereira Sobrinho, – Porto – Muriaé - MG Temo: Esperanto: kiel disvastigi ĝin? PROGRAMO 8:00 – 9:00 Akceptado kaj matenmanĝo 9:00 – 9:30 Malfermo / Himno / Anoncoj 9:30 – 10:30  TEMO I: Esperanto: kiel disvastigi ĝin? (esperante)  Ângela Faria (Prezidanto de Kultura Esperanto Asocio – Juiz de Fora-MG) TEMO II: Esperanto kiel komunikilo inter popoloj  (portugallingve)  Givanildo R. Costa (Prezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj – Rio de Janeiro-RJ) 10:30 – 10:45 Lunĉo  10:45 – 11:45  TEMO III: Esperanto kiel internacia kultura movado (esperante)  Fábio Fortes (Profesoro de klasika greka kaj latina lingvo en UFJF – Juiz de Fora-MG) FILMO: Gerda malaperis (unua parto) 11:45 – 12:00 Anoncoj 12:00 – 13:30 Tagmanĝo 13:30 – 14:20  TEMO I: Esperanto: kiel disvastigi ĝin? (portugallingve

Universitato de Esperanto

Image
Bonvenon al la retejo por la Universitato de Esperanto.   Ĉi tie vi trovos la filmojn de la lecionoj jam instruitaj dum la sesioj de la Universitato de Esperanto.  La unuaj universitataj kursoj okazis en januaro kaj februaro 2012 por celebri la 125-jaran datrevenon de Esperanto, kaj por kuncelebri la internacian jaron de Alan Turing. Se vi estas studento , vi povas ĝui kaj studi kompletajn kursojn pri diversaj temoj en la internacia lingvo Esperanto.  Nun estas du temoj.  Unue, estas kurso kiu pritraktas militon.  Ĝi nomiĝas Alfronti Militon, kaj estas instruata de Profesoro Ron Glossop.  Due, estas kurso de Profesoro Federico Gobbo nomata Historio kaj Filozofio de la Informadiko. Se vi estas profesoro , kaj jam instruis vian kurson nacilingve en la kadro de akreditita universitato, vi povas ankaŭ instrui ĝin en Esperanto.  Ĉiuj lecionoj de la Universitato de Esperanto estas filmitaj, kaj poste metitaj sur la interreto, senpage, sub la licenco de Krea Komunumaĵo.  Konta

Disvastigi Esperanton en la nuna epoko

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio disvastigado_epoko_.mp3 Listen on Posterous En la epoko de la interreto kiu ja atingas la plej forajn lokojn sur la tero, la demando pri disvastigado de lingvo por la tuta homaro ricevas alian aspekton. Ne temas pri tio enkonduki la lingvon en lando A  aŭ lando B, ĉar geografiaj kriterioj fariĝis duarangaj. Aliron al la interreto povas havi homoj en ĉiuj landoj, la demando estas tiam nur:  Kiaj homoj interesiĝas pri la lingvo resp. kiaj homoj apartenas al la plej interesaj celgrupoj de tutmonda poresperanta agado. Do unuarangan signifon havas sociaj kaj kulturaj kriterioj, geografiaj resp. politikaj kriterioj estas duarangaj. Tial ankaŭ la demando ĉu instancoj de Eŭropa Unio iam uzos Esperanton kiel laborlingvon estas duaranga. Plej gravas interesigi homojn kiuj plenumas certajn kriteriojn por la lingvo. Nun iuj povus obĵeti: Esperanto ja estu la dua lingvo por ĉiuj homoj, do ni devos direkti nian agadon al homoj el ĉiu

Esperanto sur la dua rango ĉe Tatoeba

Image
Esperanto sur la dua rango ĉe Tatoeba En pasinta ĵaŭdo, 12-a de julio 2012, Esperanto atingis la duan rangon inter la lingvoj de la multlingva frazaro Tatoeba, http://tatoeba.org/epo . Aktuale tie troveblas pli ol 167.000 frazoj en Esperanto. Entute ĉe Tatoeba estas nun ĉ. 1,6 milionoj da frazoj traduktiaj en cento da lingvoj, http://tatoeba.org/epo/stats/sentences_by_language . La unuan lokon tenas la angla kun nun 239 172 frazoj, la trian kaj kvaran la japana kaj la franca kun 165 756 kaj 141 362 frazoj. Kiel uzi la frazaron? Ni supozu, ke vi deziras esprimi la ideon vidi stelojn sen binoklo, germane "mit bloßem Auge". Vi enmetas ĉe tatoeba.org supre Ekzemplaj frazoj kun la vortoj: bloß Auge De: Germana Al

Melodioj encerbiĝas dum dormado

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio melodioj_dormado.mp3 Listen on Posterous Lerni fremdan lingvon tutsimple dum dormado per sonigado de vortoj? Tiel simple ne estas. Sed dormeto povas helpi pli sukcese revoki antaŭe ekzercitajn enhavojn - tion montras muzika eksperimento. Muzikaj pecoj estas pli facile lerneblaj se oni aŭdas ilin ankaŭ dum dormado. Tion montras eksperimento de usonaj esploristoj. Ili sonigis al siaj testantoj dum profunda dormado unu el du melodioj kiujn la testantoj estis ekzercintaj antaŭe sur klavaro de piano. Post la dormofazo la partoprenantoj kapablis ludi la melodion, kiun ili estis aŭdintaj dum dormado, pli bone kaj kun malpli da eraroj ol la ne tiamaniere ripetitan sinsekvon de sonoj. La eksperimento montris ke ekstera stimulo dum dormado povas plibonigi kompleksajn kapablojn. La dumdorma stimulo laŭ la esploristoj plifortigas la rememoron al antaŭe lernitaj enhavoj. Ke fremdlingvoj aŭ aliaj lertecoj es

UEA EN UN-KUNSIDO PRI INDIĜENAJ POPOLOJ

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 461 2012-07-19 UEA EN UN-KUNSIDO PRI INDIĜENAJ POPOLOJ Inter la 9-a kaj 13-a de julio okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo la 5-a sesio de la fakula kunsido traktanta la tutmondan situacion koncerne rajtojn de indiĝenoj, "Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP)". Reprezentantoj de UEA Verena Graf, Cesco Reale kaj Stefano Keller partoprenis la eventon, kiun ĉeestis delegitoj de indiĝenaj popoloj el ĉiu kontinento kaj membroj de NRO-oj defendantaj indiĝenojn. La rezultoj de la EMRIP-kunsido, kiu okazas unufoje ĉiujare, estos plutraktataj de la Homrajta Konsilio de UN. De maldekstre: Akiyo Inoko (Civitana Centro por la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj), Stefano Keller, Shinako Oyakawa (Asocio de Indiĝenaj Popoloj en Rjukju-insularo), Daisuke Shirane el la Internacia Movado Kontraŭ Ĉ iuj Formoj de Diskriminacio kaj Rasismo, IMADR), Cesco Reale kaj Verena Graf. La tutsemajna sesio, k

Per kanto al Esperanto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando kanto_Esperanto.mp3 Listen on Posterous Bonvenon denove, karaj. Lastatempe mi estas okupita pli ol kutime, kio malfaciligas mian okupiĝadon pri ŝatataj de mi aferoj. Sed mi sopiras, por povi prepari ion por nia retradio. Tiel do hodiaŭ mi havas por vi alian proponon.      Nia israela amiko lastfoje citis tian onidiron, ke "bildo valoras pli ol mil vortojn". Mi dezirus starigi ĝin apud la konata de mi diraĵo "qui cantat bis orat" (kiu kantas duoble preĝas), pro kelka asociacio.      Mi konas kelkajn esperantistojn, kiujn al la lernado de la lingvo instigis kantado de E-kanzonoj aŭ almenaŭ de tio ĉi komenciĝis ilia E-aventuro. Kantado ĝenerale estas helpa agado, kiu kaŭzas, ke kelkaj enhavoj, esencoj aŭ sentoj pli facile atingas ne nur niajn kapojn sed eĉ des pli - ili trafas niajn korojn. Permesu do a

Resti kun leono estas danĝerE

Image
AKADEMIO DE ESPERANTO =  OFICIALAJ INFORMOJ Numero 19 - 2012 07 13 Ni informas pri respondo de la Sekcio pri Gramatiko al demando veninta de la publiko 2012-05-25 Respondo al sinjoro Volker Schultheiß La sekretario de Akademio de Esperanto ricevis la ĉi-suban mesaĝon, kiun li submetis al traktado en la Akademia Konsultejo. Tiu siavice transsendis la demandon al la Sekcio pri Gramatiko, kiu diskutis ĝin. Post la demanda mesaĝo sekvas eldiro de la Sekcio pri Gramatiko, rezultanta el la diskuto. Originala mesaĝo temo:  Gramatika dubo  dato:  Mon, 27 Feb 2012 10:46:13 -0600  de: lorenzo < lorenzo@nimqas.com > < mailto:lorenzo@nimqas.com >   alo:  < sekretario@akademio-de-esperanto.org > Estima Prezidanto, estimoj Akademianoj: Mi skribas al vi pro gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi du frazojn skribitajn de Doktoro Zamenhof. (I) La gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas.(II) Nek Snitchey nek Craggs trovis uti

IE PRI IO

Image
Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Ie pri io, Memoraĵaro. Tereza Kapista , Geografio, vojaĝoj , Movado , Tereza Kapista , 2012. Dum jardekoj la aŭtorino vojaĝis tra multaj landoj sur pluraj kontinentoj. Preskaŭ ĉiam per Esperanto Prezo: 13.50 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8836 -- Adonis Saliba Virtuala Brazila Esperanto-Movado http://esperanto.brazilo.org

Kiel oni esperantistigas truton

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi rakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo truto_.mp3 Listen on Posterous Eta Peĉjo ne estis aparte babilema eĉ nacilingve. Esperanton li tute ne parolis, tamen ja komprenis. Marina, la avino, kutimis elpreni lin de la infanĝardeno ĉiutagmeze kaj pasigis kun li la tempon ĝis kiam la gepatroj revenis el siaj oficejoj. Tio signifis 4-5 horojn ĉiun labortagon, dum kiuj ŝi alparolis la infanon nur Esperante. Sed Peĉjo neniun vorton respondis. Li nur kapjesis aŭ kapneis, kelkfoje ridis kiam ŝajnis al li, ke Marina ŝercas… Tamen li scipovis eldiri krivortojn de bestoj, se entute oni povas nomi tiujn "vortoj". Marina kutimis demandi: "Kion diras la kokino?" Kaj Peĉjo respondis: "Kluk! Kluk!". Marina demandis: "Kion diras la bovino?" Kaj Peĉjo respondis: "Mu!! Mu!!" Tiu ludo fariĝis pli interesa, kiam Marina demandis: "Kion diras la fiŝo?" Tiam Pe

Reŝargi siajn bateriojn

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio resxargi_bateriojn_.mp3 Listen on Posterous Pasintan vendredon mi revenis el feria restado en kampadejo en Istrio/Kroatio hejmen al mia loĝloko en Aŭstrio. Ni forveturis el Istrio je la 7-a matene kiam tie la temperaturo jam je tiu horo atingis 25 gradojn C. Mi estis iom laca de la pasinta nokto ĉar la tagon antaŭe oni regalis la gastojn de la kampadejo per festo de la kampadejo kio inkluzivis laŭtegan muzikon de rok- kaj ĵazbando vespere. Pro la muziko mi nur ekdormis malfrue kaj revekiĝis aliflanke jam je la 4-a matene kaj ne plu sukcesis pludormi. Do la taskon stiri la aŭtomobilon  por la 550 kilometrojn longa vojo hejmen transprenis mia edzino kaj do ni senĝene povis forlasi la kampadejon kaj duonan horon poste ankaŭ Kroation. Ni traveturis Slovenion kaj la temperaturoj jam nur estis ĉirkaŭ 20 gradoj kaj ni atingis la limon de Aŭstrio ĉe la slovena urbo Maribor je la 10:30. Jam montriĝis multaj malhelaj nuboj kaj ki

61-jara KKE! Gratulon

Image
ESPERANTO notícias / Esperanto-Novaĵoj 14.07.2012 Redação/ redaktis: Fabiano Henrique Tema: 61 anos da Cooperativa Cultural dos Esperantistas Temo: 61-jariĝo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj No dia 14 de julho aniversaria uma das mais tradicionais instituições ligadas ao esperanto, a Cooperativa C ultural dos Esperantistas. La 14-an de Julio datrevenas unu el la plej tradiciaj esperantaj institucioj, nome Kultura Kooperativo  de Esperantistoj (KKE). A criação da Cooperativa foi baseada na necessidade do estabelecimento de uma entidade neutra e  financeiramente forte, que suprisse o movimento esperantista de livros em e sobre o esperanto, e que  prestasse serviços indispensáveis ao desenvolvimento do esperantismo no Brasil. A ideia básica nasceu  no interior da Associação Esperantista do Rio de Janeiro. Três figuras tiveram destaque na fundação: Braz  Cosenza, Ismael Gomes Braga e Cedilha Neto. La fondo de KKE baziĝis sur la neceso de starigo d

Partiklo de sento

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo partiklo_sento.mp3 Listen on Posterous Ankaŭ sciencistoj kortuŝe larmas Post mia antaŭa sonartikolo pri la oficiala anonco de malkovro de la nuklea Higgs-partiklo, mi tute ne intencas ĉi tie plivastigi la sciencajn detalojn, sed iom pritrakti kaj provi analizi la emocian ŝarĝon, kiu eksplodis, la 4-an de julio, ĉe la giganta nuklea akcelilo en Ĝenevo. Oni spektis tie strangan spektaklon: centoj da sciencistoj el la tuta terglobo, kunvenintaj en honoriga prelega halo, hurais, fajfis, elverŝis larmojn kaj longege aplaŭdis. Ili kriis bis! Sed tute ne estis iu, kiu rajtus bisi, ĉar la tutmonda mirinda grupo de dek mil da nukleaj esploristoj ne havas fakte ĉefon. Ĉiuj estas gvidantoj kaj ĉiu el ili, kvankam ege valora, estas anstataŭebla. La ekscito pro la malkovro fortrenis milionojn en la mondo kaj eĉ la amaskomunikilojn. Kio estas la fonto de tia