Traserĉu tiun blogon

2012-07-01

Malamiko en nia poŝo


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

malamiko_posxo.mp3 Listen on Posterous
Poŝtelefono, kompufono kaj ĉiu ajn... sklavigilo

Kiel okazas, ke io komence luksa superfluaĵo, kiu plibonigas la homan vivon, ĝin farante pli komforta, en iu mistera maniero fariĝas fine balastaĉo, kiu vere ĝenadas nin? Kiel rimarkinde aktualan ekzemplon, prenu poŝtelefonon aŭ ĝian evoluigon, la kompufonon. Antaŭ 20-25 jaroj preskaŭ ne estis poŝtelefonoj; la malmultajn tiam ekzistantajn oni konsideris superfluaĵoj kaj luksaj rangosimboloj. Tiam, se vi eliris de via hejmo aŭ laborloko, oni ne plu povis  ekkontakti vin kaj tiel vi ĝuis plenan senĝenan kaj senliman privatecon.Kiam la poŝtelefono aperis, ĝi ekallogis multajn homojn unuflanke pro ĝia kvankam malofta utilo ĉefe en subitaj aŭ esceptaj situacioj, aliflanke pro la ebleco pavi kiel gravuloj kaj riĉuloj. Tiel, nerimarkite, dum la lastaj 20 jaroj poŝtelefonoj transformiĝis el superfluaĵo en neceson, nepran kaj nemalhaveblan ilon. Mi bonege rememoras pri la reklama slogano de la tiama unua poŝtelefona provizanto: "Dank' al tiu ĉi noviga aparato, vi neniam  plu estos sola!". Ĝi ŝokegis min. Mi imagis min mem en mallibereja ĉelo, devigita kunvivi kun aliaj prizonuloj kaj elteni, tagon kaj nokton, iliajn ĉeeston kaj babiladon. Similan, por mi suferigan, mankon de privateco mi spertis dum mia tre longa rezervoservo en la armeo.Alia fama slogano estis: "Transformu ĉiun malŝparotan horon en  laboran horon!". Horoj en trafikŝtopiĝoj, ja estas malsparaĵo kaj, se ni povus ilin transformi en horojn de laboro, ni povus eliri el  laborloko pli frue. Ĉiuj flankoj ŝajnas gajni. Des pli, kiam temas pri kompufonoj, kiuj ebligas ricevi kaj sendi retpoŝtajn mesaĝojn.La ruza kamuflita manipulado de la laboristoj estas klara. La labordonanto donas senpage ĉiam pli allogajn kompufonojn al siaj dungitoj, kondiĉe ke ili estos ĉiam atingeblaj kaj fakte dirante al ili: "Se la retpoŝtaj mesaĝoj atingos vin senprokraste, vi povos esti pli efikaj, respondi pli rapide kaj tiel havi pli da libera tempo por vi mem". Tamen fakte, el la vidpunkto de multaj oficistoj, tio vere malfaciligas ilian vivon. Ili neniam povas disiĝi el sia laboro, kiu ĝene persekutadas ilin ĉie kaj ĉiuhore.Kial homoj konsentis pri tio? Fakte ili neniam donis sian konsenton, ĉio okazis nerimarkite. Tiu procezo okazas laŭ unu el la plej fundamentaj leĝoj de historio:

"Superfluaĵoj fariĝas necesoj". Io, kiun komence oni faras, ĉar ĝi faciligas nian vivon, tre ofte fariĝas poste nemalhavebla neceso kaj nepra absoluta neceso tre ofte fariĝas damaĝa, sufoka aŭ almenaŭ danĝerete uzebla kaj
primokinda.Ĉu vi rimarkas, kiom da "zombioj" iele trapele promenadas ravitaj en iu transtera mondo, laŭte parolantaj al la aero, sen povi aŭskulti  antaŭsavajn ĉirkaŭbruojn pro la oreloj ŝtopitaj de aŭskultiloj, sen eĉ rigardi kien ili metas siajn piedojn, ĉar ilia atento estas fokusigita sur iu ajn ekraneto? Je via, ĉefe mensa, sano, "homo sapiens"!   

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

No comments:

Post a Comment