Traserĉu tiun blogon

2012-07-17

Kiel oni esperantistigas truton


Tiun ĉi rakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

truto_.mp3Listen on Posterous

Eta Peĉjo ne estis aparte babilema eĉ nacilingve. Esperanton li tute ne parolis, tamen ja komprenis. Marina, la avino, kutimis elpreni lin de la infanĝardeno ĉiutagmeze kaj pasigis kun li la tempon ĝis kiam la gepatroj revenis el siaj oficejoj. Tio signifis 4-5 horojn ĉiun labortagon, dum kiuj ŝi alparolis la infanon nur Esperante. Sed Peĉjo neniun vorton respondis. Li nur kapjesis aŭ kapneis, kelkfoje ridis kiam ŝajnis al li, ke Marina ŝercas…

Tamen li scipovis eldiri krivortojn de bestoj, se entute oni povas nomi tiujn "vortoj". Marina kutimis demandi: "Kion diras la kokino?" Kaj Peĉjo respondis: "Kluk! Kluk!". Marina demandis: "Kion diras la bovino?" Kaj Peĉjo respondis: "Mu!! Mu!!" Tiu ludo fariĝis pli interesa, kiam Marina demandis: "Kion diras la fiŝo?" Tiam Peĉjo silentis kaj movis la lipojn, kvazaŭ por kisi iun. Li estis ĉarma kiam li faris tion, tial Marina demandis ree kaj ree: "Kion diras la fiŝo?"

Post kelka tempo, la avino provis inversigi la ludon. Ŝi demandis: "Kiu diras 'Mu'?" Sed Peĉjo ne respondis, nur ridis. Li verŝajne pensis, ke Marina ŝercas, aŭ ŝi forgesis kiel oni ludas la ludon ĝuste.

Semajnoj pasis, monatoj pasis, kaj Peĉjo neniun veran vorton eldiris en Esperanto. Li tamen ne parolis nacilingve kun sia avino. Eble li pensis, ke ŝi ne scipovas ĝin. Kiam ili estis kune, li simple esprimis sin kiel simieto, pere de gestoj kaj mienoj. Kelkfoje Marina ŝajnigis, ke ŝi ne komprenas. Tiam li malpaciencis, ekploris, piedbatis la plankon, sed neniun vorton eldiris.

Ĝis unu tagon, kiam ili promenis kune laŭ la riverbordo. Tiam, ili renkontis najbaron fiŝkaptantan. Tiu sidis sur eta seĝo kun sitelo apud li. Peĉjo rigardis en la sitelo kaj vidis tie truton en akvo. La truto baraktis, saltetis kaj movis la buŝon kvazaŭ ĝi estus krianta, sed neniu krio aŭdeblis. Tiam Peĉjo proksimiĝis de ĝi tute fascina kaj kriis: "Iŝo! Iŝo!"

La najbaro nenion komprenis, sed Marina… estis ravita! Ŝi jam ekpensis, kiel ŝi baldaŭ telefonos al ĉiuj siaj geamikoj kaj fanfaronos (ho, fanfaronegos!) pri tio, ke ŝia nepo eldiris sian unuan Esperantan vorton… eĉ se li misprononcis ĝin, ĉar al li estis malfacile eldiri "fiŝo"... sed tio tute ne gravas, ĉu? Vorton li eldiris! Kaj veran vorton, ne nuran "krivorton"!

Marina aĉetis la truton de la najbaro kune kun la sitelo. Hejme, ŝi enmetis la fiŝon en larĝan kuvon, donis al ĝi herbojn kaj alportis al ĝi specialan manĝaĵon el la bestvendejo. La truto iom post iom trankviliĝis kaj rigardis ĉirkaŭe. Oni nomis ĝin Iŝo.

Peĉjo iom post iom kutimiĝis babili Esperante kun Iŝo. Komence, li alvokis ĝin: "Venu Iŝo! Venu!" Li kuris ĉirkaŭ la kuvo kaj Iŝo sekvis lin ene de la kuvo, ŝanĝante direkton tuj post kiam Peĉjo ŝanĝis direkton. Marina donis al ili pilketon, por ke ili ludu kune. Peĉjo ĵetis la pilketon en la akvon kaj diris: "Kaptu! Kaptu!" Kaj Iŝo kaptis la pilketon por forpuŝi ĝin reen. Peĉjo tenis la pilketon super la akvo kaj diris: "Saltu, Iŝo! Saltu!" Kaj Iŝo saltis lerte, dum Marina aplaŭdis entuziasme…

Semajnoj pasis, monatoj pasis, kaj Peĉjo iĝis pli kaj pli babilema en ambaŭ lingvoj, kiujn li scipovis. En la infanĝardeno li parolis nacilingve, kun la gepatroj kaj aliaj personoj li parolis nacilingve, sed kun Marina kaj Iŝo li parolis Esperante. Li jam delonge kapablis prononci "fiŝo", sed Iŝo restis la nomo de la truto.

Printempe, kiam la akvo de la rivero ŝvelis, Marina demandis la nepon: "Kion vi pensas, Peĉjo? Ĉu vi ŝatus vivi en eta ĉambro kiel kuvo tiom longe?"

Peĉjo kapneis.

"Nu, mi supozas, ke ankaŭ Iŝo ne plu ŝatas tion. Ĝi verŝajne sopiras pri sia familio…"

Marina kaj Peĉjo alportis la truton al la rivero kaj enmetis ĝin en la ondojn. Iŝo gaje saltis kelkajn fojojn, por saluti siajn eksajn gastigantojn. Poste, ĝi naĝis malproksimen kaj malaperis.

 "Mi ne bedaŭras" diris Peĉjo. "Iŝo ĝojas… "

(Tiu ĉi rakonto aperis unuafoje en la revuo "Esperantista Vegetarano" 2011 #2.)

-- 

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

No comments:

Post a Comment